Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enkonduko

Ek al ekspedicio!

Ĉu vi ne nur vidis sed ankaŭ jam partoprenas la ekspedicion kun la bela kaj kamufla nomo OTANOM 2003? Ekde septembro pasintjara vi povas serĉi la ŝlosilajn vortojn por tiel trovi la kaŝlokon de tiu enigma talismano. Se vi eltenas naŭ monatojn (do MONATOJN) ĝis majo ĉi-jara, vi povos gajni premion de ne malpli ol 350 eŭrojn (por ne-eŭropanoj: tio egalas al 350 usonaj dolaroj — sed ne supozu pro tiu ĉi atentigo, ke la kaŝloko troviĝas en Usono!) en la unua rango, 170 eŭrojn en la dua kaj 80 eŭrojn en la tria rango. Ĉiu el tiuj belaj sumoj superas jaran abonkotizon de nia revuo — do eĉ se vi ne havus alian motivon por plu aboni, jen vera kialo: tutcerte valoras elspezi monon por kotizo en 2003 por gajni pli multan monon, ĉu ne?

Kial ni proponas al vi tiun ĉi konkurson? Nu, ĉar ni estas ruzaj. La ĝustajn solvojn por noti la koncernajn ŝlosilvortojn vi povas trovi nur, se vi atente legas la artikolojn kaj tekstojn en ĉiu kajero. Tiel do ni instigas vin, legi ĉiun numeron komplete, ĉar ni ja volas esti certaj, ke neniu el niaj aŭtoroj vane verkis por vi. Sed el niaj enketoj ni scias, ke ne malmultaj abonantoj vere legas preskaŭ ĉion en MONATO. Do ne estos granda peno por tiuj ĉionvorantoj, trovi la respondojn al la demandoj en la “indikiloj”. Nelaste estas ankaŭ amuze, partopreni tian defian por la cerbo ludon.

Tio havas tradicion. En nia magazino dekomence, longe antaŭ la invento de la tiel nomata “amuzosocio”, ĉiam ankaŭ distraj elementoj trovis lokon, ĉar ni volis kaj volas prezenti al niaj legantoj ne nur pezajn kaj sekajn temojn de politiko, ekonomio kaj kulturo, sed ankaŭ igi ilin rideti aŭ ridi en mondo ofte ne tre gajiga. Tamen, kompreneble, nia unua kaj precipa celo estas kaj restas informadi vin pri gravaj temoj, instigi kaj helpi vin orientiĝi en komplika mondo. Ke en tio ni sukcesas, por tio jen kaj jen ni ricevas konfirmon. Ekzemple ĵus itala leganto, kiu skribis, ke de “multegaj jaroj” li abonas, flatis nin per laŭdo, ke nia revuo “ĉiam donis/-as al mi tre vastajn instruojn, stimulajn instigojn kaj ĝuon kaj ĝojon”. Tion fari ni klopodas, kompreneble, ankaŭ en 2003.

Sincere via

Stefan MAUL