Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Turismo

BELGIO

La parko de kanaloj en La Louvière

La parko La Louvière [la luvjèr], situanta en la centra regiono de Belgio, estas pitoreske trasulkita de kanaloj kaj akvaj vojoj. Ĝi posedas multajn vidindaĵojn, kreitajn de la homa genio. La Louvière estas impresa heredaĵo de la industria arkeologio kaj arkitekturo.

Aŭdinte la nomon de la parko, oni unue pensas pri la centra kanalo, kiu trapasas ĝin kaj pri la ebloj promenadi laŭ ties bordo ambaŭflanke. Ĝiaj hidraŭlikaj ŝipliftoj estas en la listo de tutmondaj heredaĵoj de Unesko.

Ŝipliftoj

Inter Ville-sur-Haine [vil sir en] kaj La Louvière funkcias kvar hidraŭlikaj ŝipliftoj jam unu jarcenton. Ili ebligas venki la akvan niveldiferencon de 17 m. En 1888 reĝo Leopoldo la Dua inaŭguris la unuan. La konstruado de la kanalo kaj la ŝipliftoj daŭris 32 jarojn (de 1885 al 1917).

La ŝipoj de Kompanio de la Centra Kanalo, veraj navigiloj por retroigi laŭ la tempo, ebligas al la vizitantoj malkovri tiun hidraŭlikan heredaĵon, ununuran en Eŭropo. La kompanio fakte proponas multnombrajn servojn. Ekzemple sperti la hidraŭlikan ŝiplifton de la 19a jarcento en la centra kanalo; veturi per trajneto kaj ekkoni la malnovajn teknikojn de haŭlado; eniri ŝipon, tiratan de ĉevalo; ekskursi per barĝo, ktp.

En la parko funkcias “Rivera sistemo el navigeblaj vojoj”, kiu por akcepti 1350-tunajn ŝipojn, neprigis la konstruadon de kabla ŝiplifto en Strèpy. Nun ĝi estas konstruata kaj, kiam la konstrulaboroj estos finitaj, estiĝos la plej granda ŝiplifto en la mondo, venkanta akvonivelan diferencon de 74 m.

Sciendaĵoj

La ŝiplifto konsistas el du trogoj, longaj je 112 m kaj larĝaj je 12 m. Ili pezas po 8000 tunojn. La tegmento de ĉiu el ili estas tiel granda kiel futbalejo.

La informejo posedas aŭdvidajn aparatojn, planojn, skizon kaj fosiliojn.

Belvidejo kun stirata tablo proponas vidaĵon de la konstruata ŝiplifto kaj de la ĉirkaŭa regiono. Kelkajn kilometrojn for estas la loko Ronquières [ronkjér] kun surfaco de 1432 m². Ĝi funkcias per du trogoj, kiuj povus akcepti ŝipojn pezajn 1370 tunojn. La niveldiferenco estas 68 m kaj estas superata en 40 minutoj!

De la turo en la parko oni povas vidi la Atomiumon en Bruselo, la monumentan leonon en Waterloo [ŭáterlo] kaj la ŝiplifton de Strèpy-Thieu [strepi tje].