Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Sin mortigi

Neniu en Irlando kontentas pri la situacio kaj pro tio okazis jam tri referendumoj. En la lasta, okazinta en marto 2002, oni devis jesi aŭ maljesi al nova paragrafo, aldonota al la konstitucio, kiu tute malpermesos abortigon, eĉ kiam la naskonto minacas sin mortigi (kio jam okazis kaj instigis juĝiston decidi, ke la koncerna juna knabino rajtis vojaĝi Anglion por tie operaciiĝi).

Laŭ la propono ĉiu, kiu submetas sin al abortigo en la Irlanda Respubliko aŭ kiu ebligas abortigon, estos kondamnita al multjara puno mallibereja. La proponitan ŝanĝon apogis la registara koalicio, la katolika eklezio kaj la direktoroj de obstetrikaj hospitaloj en Dublino (kiuj poste moderigis sian senkompromisan sintenon fronte al situacio, en kiu feto estas tute ne vivkapabla kaj endanĝerigas la virinon).

Konfuzo

Kalkulinte la voĉojn, oni konstatis, ke 49,05% estis por, 50,04% kontraŭis. Nur 42% de la rajtigitaj voĉdonantoj partoprenis, eble pro konfuzo pri la lingvaĵo de la referenduma demando kaj pro duboj pri la efikoj de la reviziota paragrafo. Preskaŭ ĉiuj kamparanoj jese voĉdonis; preskaŭ ĉiuj urbanoj nee. Multaj voĉdonantoj senvalorigis siajn balotilojn per negativaj komentoj aŭ esprimoj de nekompreno.

Nun ŝajnas, ke neniu opinias, ke la problemo estas solvita: oni avertas, ke nova referendumo bezonatos, kvankam ne baldaŭ. Ke irlandanoj ne ŝatas referendumojn, montris antaŭa referendumo pri la nica interkonsento. Irlandanoj aŭ partoprenas ilin kun malgranda entuziasmo aŭ simple detenas sin.