Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

ĈINIO

Mortigi memmortigon

Fine de 2002 Ĉinio unuafoje publikigis rezultojn de esplorado rilate memmortigon. Raportite estas, ke ĉiujare mortigas sin en Ĉinio 287 000 homoj: memmortigo iĝis unu el la kvin grandaj mortokaŭzoj (kune kun apopleksio, bronkito, hepata kancero kaj pulmito).

La esplorado montras, ke ĉiujare mortigas sin en Ĉinio po 23 homoj el 100 000 loĝantoj. La relative alta cifero — kompare kun multaj aliaj landoj — prezentas apartajn karakterizaĵojn: morto en la kamparo estas la trioblo de tiu en la urboj, kaj 90 % de la mortintoj estas malriĉaj kamparanoj — efektive ofte kamparaninoj. Ĉinio estas la unusola lando en la mondo, kie virinaj memmortigoj superas virajn (je 25 %).

Psikologia influo

Specialisto ĉe la Esplora Centro pri Mensa Krizo en Pekino, Li Xianjun, atentigis, ke krom la memmortigintoj ekzistas ankaŭ du milionoj da homoj, kiuj ĉiujare sensukcese provas sin mortigi. La specialisto memorigis al la registaro, ke unu memmortigo estigas psikologian influon al kromaj kvin homoj.

Nur 7 % de la memmortigintoj vizitis kuraciston aŭ specialiston antaŭ la morto por diskuti sian mensan staton. Kaŭzas parte tion la fakto, ke en Ĉinio mankas psikologoj: tiuj, kiuj ja ekzistas, koncentriĝas en grandaj urboj.

Rezulte la registaro fondis apartan instancon por esplori kaj eventuale solvi la memmortigan problemon. Tio signifas, ke en la plej loĝata lando de la mondo unuafoje ekestos tutlanda organizaĵo por identigi kaj laŭeble helpi memmortigontojn.