Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Arto

RUSIO-UKRAINIO

Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj

Meze de la 20a jarcento en ukrainaj lernejoj al oni estis instruataj, ke Nikolaj Vasiljeviĉ Gogol, aŭtoro de la mondfamaj Malvivaj animoj, Revizoro kaj multaj aliaj, estas klasikulo de la ukraina literaturo. Sed jen evidentiĝis, ke nun en Ukrainio la verkojn de Gogol oni lernas kiel verkojn de rusa verkisto, rusa klasikulo. Do, al kiu popolo apartenas la verkisto?

Gogol naskiĝis en Ukrainio la 1an de aprilo 1809. Li originis el bunta familio: inter liaj prauloj estis kaj pastroj, kaj militistoj, kaj caraj oficistoj. Ne estas mirinde, ke en liaj vejnoj fluis ankaŭ pola sango (nemultaj scias, ke oficiale li havis duoblan familinomon, kaj en privataj leteroj al la patrino li ĉiam subskribis jene: Nikolaj Gogol-Janovskij). Pro tio do neniel eblas nomi la karakteron de Gogol, ekz., pure rusa aŭ ukraina, ĉar li prenis po iom el ĉiuj “siaj” nacioj. Lia patro, etbienulo, amatore okupiĝis pri dramverkado kaj reĝisorado, sed tio ne multe influis la verkadon de Gogol, ĉar lia patro mortis, kiam la onta verkisto havis nur 16 jarojn.

En 1828, fininte gimnazian lernadon, Gogol forveturis en Peterburgon, kaj de tiam lia vivo estis rekte ligita kun Rusio. Kvankam li multajn jarojn pasigis en Eŭropo (Svislando, Francio, Italio kaj eĉ Jerusalemo), en siaj verkoj li prezentis la ukrainan vivon. Estas elstaraj verkocikloj La vesperoj en la vilaĝo apud Dikanjka, Mirgorod*. Tie li priskribis la belan naturon de Ukrainio, ties etoson, popolon, kantojn kaj kutimojn. Sed de la alia flanko, li tre multe verkis pri Rusio, kaj aparte pri ĝia norda ĉefurbo. Ĝuste Gogol estis la unua, kiu prezentis Peterburgon la fantasta, malreala, freneziga, groteska urbo, urbo, kie povas okazi la plej nekredeblaj kaj foje tragikaj eventoj (La palto, La nazo, La portreto).

Dum preskaŭ 15 jaroj li laboris pri Malvivaj animoj, lia plej grava verko, en kiu estis majstre unuigitaj lia imago pri la (tiama) nuno de Rusio, kaj liaj konsideroj pri la ukraina kulturo. La duan volumon de Malvivaj animoj Gogol bruligis la 11an de februaro 1852, 21 tagojn antaŭ la morto.

Do, sendube, Gogol reprezentas kaj la rusan, kaj la ukrainan literaturojn. Lia genio sufiĉis por en ambaŭ okazoj fariĝi vere elstara kaj neimitebla. Tio plian fojon pruvas, ke la du nacioj havas tre multajn komunajn trajtojn, inter kiuj literaturo estas tre (kaj eble la plej) grava.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

/ G. AROSEV

* 1. Dikanjka, Mirgorod — vilaĝoj en Poltava gubernio, kie Gogol mem naskiĝis. Ĝuste al ĉi tiu loko estas dediĉitaj la cikloj.