Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

EŬROPO

Fervojo fivoja

Vieno havas novan dutrakan fervojon al sia flughaveno Schwechat [ŝveĥat]. La tute nova linio kostis 342 milionojn da eŭroj kaj la tuneloj longas tri kilometrojn. La veturo daŭras 27 minutojn, naŭ minutojn malpli ol per iama unutraka linio. La veturprezo estas tri eŭroj.

Tamen nekredeble estas, ke la trajnoj veturas nur laŭ 30-minutaj intervaloj. Planataj estas pli rapidaj trajnoj, kiuj veturos senhalte kaj bezonos nur 16 minutojn, sed la veturkosto estos ok eŭroj.

La finhaltejo de la linio estas ne en Schwechat sed en Wolfsthal [volfstal], apenaŭ konata vilaĝo ses kilometrojn for de Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio. Ĝis la dua mondomilito ekzistis fervojo inter Vieno kaj Bratislavo, nuntempe la plej proksimaj ĉefurboj de sendependaj ŝtatoj en la mondo je distanco de 50 km.

Ekde majo 2004 Slovakio — kiel nun Aŭstrio — estos membro de Eŭropa Unio, sed sen bona fervojo al Vieno.

Walter KLAG