Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Suno kaj ombroj

Se recenzo havu allogan titolon, ĉi-foje ne eblas trovi pli taŭgan ol tiu de la libreto mem. Jam la plaĉa kovrilo de Hugo Fontyn prezentas sunoplenajn nubojn kaj ombroplenajn rokojn. Kaj en la enhavo alternas feliĉaj kaj malfeliĉaj momentoj. Rejna de Jong, nederlanda eks-instruistino nun pli ol okdekjara, akompanas nin en la esperanta poezio jam pli ol kvaronjarcenton. Al Esperanto ŝi alvenis malfrue, jam pli ol kvindekjara, sed ŝia liriko tuj famiĝis tra premioj en la Belartaj Konkursoj, kies laŭreato ŝi estis plurfoje ekde 1975. Ŝia nomo videblis ofte en revuoj diversaj, ekzemple en Fonto, per originaloj kaj tradukoj. Volumaj kolektoj: nemultaj, kaj ĉiuj maldikaj: En senvoja sovaĝejo estas traduko, Divershumore entenas originalajn poemojn, same Facetoj.

Antaŭ ol paroli pri la temaro, ni ekzamenu la versteknikon. En plimulto de la poemoj ĝi estas simpla, preskaŭ naiva. Ritmoj facile skandeblaj, rimoj, kiuj trovas sin perfekte, sen devo ion trudi aŭ tordi: facile parkerigeblaj, kvazaŭ melopeoj aŭ infanaj rimaĵoj:

Subite vi aperis sur vivopado mia.
Komplete min konkeris milda rideto via.

Kvankam ne ĉiuj poeziaĵoj treniĝas tiel, tiujn samajn son-ondojn la leganto jam renkontis en la ses poemoj aperintaj en Esperanta Antologio, kaj, senkaŝe dirite, la stilo kaj la verstekniko evoluis neniom. La versoj estas kelkfoje strikte ritmaj, kelkfoje, male, tute sen antaŭfiksita ritmo; ankaŭ la versoskemoj estas jen tre regulaj kaj klasikaj, jen surmomente konstruitaj. Rejna de Jong majstras kaj la mallongajn kaj la longajn versojn, kaj diversajn poeziformojn: de la sinsekvaj kvartinoj ĝis la pli dense impetaj versoparoj, ĝis la rondelo.

Strofoj kaj versoj nature ŝanĝiĝas laŭ la temoj. Kovrildorsa kelklinia komento de Ch. Declerck klasas ŝin “voĉeto modesta, minora”, kun simpatio. Tamen de Jong estas pli ol nur tio. Kompreneble, mankas longspiraj eposoj aŭ plurpaĝaj poemoj, sed, ekzemple, la lirikoj pri la morto de la edzo post longa kuna vivo, pri tiu sento de soleco, de rompiĝo, de disiĝo, kaj tamen ankoraŭ de neforviŝebla kunesto kun la amato leviĝas al ne ofte atingitaj altoj. Al personoj, kiuj spertis mem vidvecon (kiel la nuna recenzanto) ŝiaj versoj ankoraŭ malsekigas la okulojn:

Finiĝis la libro kiun ni verkis kune,
el via senforta mano falis la plumo.
Al mi restas nur postparolo.

Aŭ:

Sed ni ne povis kune resti
por ĉiam, kvankam ni obĵetis.
Neniel helpis nin protesti,
la morto finan punkton metis.
***
Tamen parton de mi vi kunprenis
parton de vi mi retenis.

Kiuj estas la poeziaj antaŭuloj de Rejna de Jong? Ŝi mem malkaŝas ilin, menciante aŭ aludante iliajn verkojn. Ŝi vivas plene en la Esperanto-kulturo, ŝi influiĝas de Auld, Goodheir, Conterno, Maŭra, Szerdahely. Ŝi naive restas kaptita de la naturo, de la maro, de iuj pentraĵoj de F. Hals; iel memkontente ŝi relegas iujn siajn antaŭajn poemojn, kaj nostalgie revas pri la paseo. Kiel jam en ŝiaj unuaj versoj, abundas nomoj de neoftaj vegetaĵoj. Kaj tian amanton de la naturo maltrankviligas la nuna polucio, la nuna “infana raso”, kiu ne kapablas lerni el siaj pasintaj eraroj. La lastaj dek poemoj estas kolektitaj kvazaŭ en aparta ĉapitro “La Homo kaj la Naturo” kun tute pesimisma konkludo: malpaco ne malaperos, misuzado de atomenergio pludaŭros, la konsumado restos kiel celo per si mem. La lastaj paĝoj de la libro percepteble kontrastas kun la romantikeco de la unuaj.

Do ne ampleksa kiel Boulton, sed man-en-mana kun Clelia Conterno (kiu same spertis vidvecon) kaj Daphne Lister, same premiitaj en la Belartaj Konkursoj; ne impeta kiel Urbanová, sed trankvila kiel Seemannova-Suchardova. Ĉiuj ĉi poetinoj naskiĝis inter 1914 kaj 1924, sed iliaj vojoj al Esperanto ne havis samtempan komencon: Conterno, la plej aĝa, aktivis sur la ferdeko de “La Pirato” de Schwartz jam en la tridekaj jaroj; la aliaj ekpoetis nur post la dua mondmilito. Tamen, laŭ unujarcenta parametro, ili povas esti konsiderataj literature samepokaj. Se rigardi atente, la virina rikolto en nia literaturo ne estas tute magra, kaj ĉi poemaro de Rejna de Jong aldonas pluan valoran eron.

Carlo MINNAJA

Rejna de Jong: Suno kaj Ombroj. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2002. 76 paĝoj vinktitaj. ISBN 90 77066 02 0.