Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

La Biblio nun estas (preskaŭ) kompleta

“Vorto donita estas kiel leĝo”, sentencas la Proverbaro; eldonejo Fonto estis promesinta antaŭ unu jaro la aperigon de la dua volumo de la Duakanonaj libroj post la aperigo en 2001 de la unua volumo. Kaj jen akurate ĝi aperas, en la plua traduko de akademiano pastoro G. Berveling. Recenzo pri la unua parto aperis en MONATO (dec. 2001), tiel ke ĝeneralan kritikon kaj komentarion al la traduko kaj al ĝia prezento la leganto povas trovi tie. La dua volumo sekvas strikte la modelon de la unua: precize sama nombro da paĝoj, preskaŭ sama nombro da ilustraĵoj de G. Doré, sama formato (tiu de Fonto), same bela, lazura kaj ilustrita, plasta kovrilo, same bone organizita la prezento de ĉiu unuopa verketo troviĝanta en ĉi tiu antologio, same senmakula la traduko. Tiu ĉi dua volumo estus nekomprenebla sen la unua, kie estas klarigite, kiuj estas la libroj kiujn iu aŭ alia tradicio, jen la kalvinista, jen la Kontraŭreformacia katolika, rekonas kiel Sanktan Skribon, kaj do kial oportunis ke kromaj tradukoj suplementu al la Malnova Testamento tradukita de Zamenhof. La Duakanonaj libroj estas verkoj, kiujn la hebrea Biblio ne agnoskas, sed kiujn la romkatolikoj atribuas tamen al la Sankta Skribo.

La traduko estas el la helena, el la versio de la Septuaginto; kelkaj versikloj inter rektaj krampoj indikas aldonojn ne troviĝantajn en ĉiuj versioj. La unua libro de la dua volumo estas la Saĝeco de Salomono, tradukita de D. B. Gregor kaj preskaŭ senŝanĝe transprenita ĉi tien. La aŭtoro estas nekonata, kaj la atribuo al Salomono estas nur konvencia, kvazaŭ por gajni aŭtoritatecon: la verkinto, certe vivinta en la unua jarcento a. Kr., estis trempita kaj en la hebrean kulturon kaj en la grekan, sed plej verŝajne verkis rekte en la greka: tion atestas, krom aserto de Sankta Hieronimo, lia literatura stilo. Se la unua volumo prezentis historiajn kaj certagrade kruelajn scenojn, ĉi tiu dua volumo aspektas pli trankvila, pli meditiga. La Saĝeco de Salomono estas libro pri la saĝo en si mem, “kvazaŭ komentario pri la saĝecaj verkoj en la Biblio”.

La centran kaj plej grandan korpon de la libro okupas la Saĝeco de Jesuo Siraĥ, kies greka versio estas traduko el la hebrea fare de la nepo de Jesuo Siraĥ mem. La aŭtoro ŝajne estis instruisto de la Torao en la templo, kaj plene instruan tendencon oni rimarkas en la teksto, preskaŭ komplete konsistanta el reguloj de vivado en la familio kaj en la socio, iom kiel la pli konataj Sentencoj, reguloj arigataj ĉirkaŭ difinitaj temoj. Preskaŭ neniu situacio estas neglektita: estas konsiloj pri parolado kaj silentado, pri la edukado de la infanoj, pri la rilatoj kun malsaĝulo, pri la rilatoj inter edzo kaj edzino, pri la konduto ĉe la manĝotablo. Estas laŭdata la pardonemo, mallaŭdata la kolero; kaj la uzado de la lango devas esti tre singarda (“bato de la vipo faras striojn, sed bato de la lango rompas ostojn. / Multaj falis pro la tranĉa rando de la glavo, sed ne tiom, kiom falis pro la lango”). Fakte, longa listo de konsiloj, ŝvebantaj inter alta moralo kaj simpla ordinara bontono: plejmulton oni povus konsili ankoraŭ nun.

Krueleco kaj severeco de la Sinjoro evidentiĝas en la Pentopreĝo de Baruĥ, kaj apologia satiro kontraŭ la idoloj estas la Letero de Jeremia kiu fakte ne estas vera letero. La tutan volumon konkludas kelkaj aldonaĵoj al la libro de Daniel, rakontantaj pri epizodoj, kiuj estos poste inspirfontoj por pentristoj dum la jarcentoj: la vizioj de Daniel, la atenco al la pureco de Suzana fare de du maljunuloj, kaj la enkarcerigo de Daniel en kaĝo kun leonoj. La vizitantoj de la kursoj de AIS San Marino lernis, ke la legendo pri Suzana troviĝas ankaŭ en la araba tradicio, kiel atestas originalaj studoj de semidologo F. Penacchietti, iama membro de la Akademio de Esperanto, profesoro ĉe AIS kaj ĉe la universitato de Torino (Italio).

Gravan servon faris Gerrit Berveling per la traduko de tia kaj tioma verko; sed ankoraŭ estas kelkaj libroj, kiuj ja apartenas al la Biblio laŭ kelkaj eklezioj kaj kies traduko ankoraŭ ne ekzistas. Berveling ne planas ripozi, kaj li esperas regali nin per kompletigo de la tradukado de ĉiuj libroj, kiujn iumaniere la eklezioj fontintaj el la Malnova Testamento konsideras Sanktaj Skriboj.

Carlo MINNAJA

La Duakanonaj Libroj — Volumo 2 Eld. Fonto, Chapecó (SC), Brazilo, 2001. 262 paĝoj kudre binditaj.