Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

LITOVIO

Alteriĝas nova prezidanto

La nova prezidanto de Litovio estas la 46-jaraĝa aviadisto, entreprenisto kaj politikisto Rolandas Paksas. Paksas, la estro de la nova Liberala Demokrata Partio, venkis per devizo “Voĉdonu por ŝanĝoj”.

Komenciĝis la prezidanta elekto per municipaj elektoj en decembro, kiam prezentis sin rekorda nombro da kandidatoj. Dum tiu ĉi unua etapo neniu prezidanta kandidato gajnis pli ol duonon de la voĉoj, kaj do en dua etapo devis batali la 76-jaraĝa ŝtatprezidanto Valdas Adamkus, por kiu en la unuaj elektoj voĉdonis 35,06 % de la elektantaro, kaj Paksas, kiu ricevis 19,4 % de la voĉoj.

Rekordoj

Preskaŭ unuvoĉe prognozis politikistoj venkon por Adamkus, kiun subtenis multaj parlamentanoj. Tamen Adamkus, pasiginte sian vivon plejparte en Usono, revenis al Litovio nur unu jaron antaŭ sia elektiĝo (kaj tiel eniris la Guiness-rekordolibron kiel la ŝtatestro, kiu en sia lando pasigis plej mallongan tempon). Koincide, ankaŭ la aviadisto Paksas eniris la saman libron pro kuraĝa subponta flugo en 2002: pro tiu li famiĝis en Litovio.

Okazis la dua balotado komence de januaro. Ĉi-foje litovoj favoris per 54,91 % de la voĉoj la pli junan aviadiston Paksas. Rimarkeblis, tamen, interesomanko inter la popolo, ĉar — kontraste al la antaŭaj elektoj, kiam partoprenis pli ol 70 % da litovoj — balotis nur 52,56 % da rajtigitoj.

Promesinte ŝanĝojn, Paksas — kiu jam dufoje spertis urbestrajn kaj ĉefministrajn postenojn — devos rezigni pri siaj virtuozaj flugoj por koncentriĝi pri realigo de siaj planoj.