Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
“Ordinara faŝismo” estas la nomo de dokumenta filmo de la rusa reĝisoro Miĥail Romm (1901-1971). Romm montras la teruraĵojn de la faŝisma-nazia ideologio, uzante precipe fragmentojn de dokumentaj filmoj de nazioj mem. Pli elokventa filmo pri la kontraŭhoma esenco de faŝismo apenaŭ povas ekzisti.
Similan impreson lasas la artikolo de Aleksandro Gofen “Dio, benu Usonon!”. Ĝi ripetas en konciza formo propagandajn mitojn de usonaj regantoj, kiuj devas pravigi sian superecon super la tuta mondo kaj sian rajton “enkonduki demokration”, samtempe mortigante pacajn civitanojn “nome de homaj rajtoj”.
Estas bedaŭrinde, kaj des pli danĝere, ke la nunan usonan ideologion subtenas pluraj eŭropaj registaroj. Kiom ofte mi aŭdas de miaj samlandanoj, ke necesas pli radikale trakti “teroristojn” (inkluzive ĉiujn ĉeĉenojn, palestinanojn, irakanojn, k.s.) kaj subteni la politikon de Bush. Ili tamen ne vidas, ke “sukcesaj” usonaj enmiksiĝoj nenion solvas.
Ekzemple, rajtoj de ordinaraj homoj en Afganio estas nun same neglektataj kiel sub la taliboj: la virinoj plu portas paranĝojn kaj, eĉ pli, la papavaj agroj en tiu lando kreskas kaj do same la kvanto de heroino envenanta Eŭropon. Aŭ ĉu ĝuste tia estas la reala celo de la “nova milita doktrino” de Bush?
Ni danku la fervoran usonanon Gofen (lia fervoro devenas eble de la fakto, ke li estas eksa ruso, kiu strebas kiel eble plej bone adaptiĝi al sia nova “patrujo”), ke li tiom elokvente skizis la danĝerojn, kiujn prezentas al monda paco kaj humanisma estonto la nuna imperiisma ideologio kaj politiko de Usono. Preskaŭ same elokvente (nur preskaŭ, ĉar ne egaltalente kaj dezirante ĝuste malon), kiel siatempe prezentis la danĝerojn de faŝismo Miĥail Romm.
Nikolai GUDSKOV