Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

SPORTO

UKRAINIO

Malgrandaj grandaj majstroj

En negranda, sed fama banloko Jalta (Krimeo, Ukrainio), tabloteniso estas tre populara. Jam 40 jarojn en la urbo ekzistas junulara sporta centro, kaj ties tablotenisa sekcio funkcias ekde la unuaj tagoj de ties ekzisto. Intertempe oni kreskigis ĉampionojn kaj premiitojn de la krimeaj, ukrainaj kaj (tiutempe) tutsovetiaj tablotenisaj konkursoj. En 1993 la tablotenisa teamo de la centro estis la unua inter ĉiuj ukrainaj junularaj sportaj lernejoj.

Oni atentas ĉefe al 7-17-jaraj geknaboj. Ĉar antaŭe en Jalta ne ekzistis altlernejoj, la junaj sportistoj devis daŭrigi la studadon en aliaj urboj, kaj, sekve, forveturi el Jalta. Nun Jalta iĝis vera studenta urbo, kaj tial aperis la eblo trejni ankaŭ studentojn. En 1999 aperis studenta tablotenisa klubo “Delfeno”, kaj ĉiuj finintoj de la sporta centro iĝis delfenoj. Multfoje la kluba teamo ĉampioniĝis en diversaj konkursoj. La centron (ankaŭ la “Delfenon”) gvidas Tatjana Ŝarunenko. Ĉi-jare ŝia lernantino, la 12-jara Maŝa Negulajeva estis vera sensacio de la tutlanda junulara konkurso. Ŝi gajnis tri orajn medalojn: en la unuopa, en la para kaj en la miksita konkursoj, kaj krome ŝi jam estas 4-foja ĉampiono de Krimeo. Ŝi gajnis ankaŭ en la konkurso por 15-16-jaruloj.

En la tablotenisa sekcio nun trejnas sin homoj de ĉiuj aĝoj. Ankaŭ mi. Kaj tie mi aŭdis jenan kuriozaĵon. Antaŭ multaj jaroj, kiam oni ankoraŭ ne uzis en la konkursoj por juĝado la numerojn sur kartoj, iun internacian konkurson, kiu okazis en Ukrainio, partoprenis tenisistoj el Pollando kaj Hungario, kaj kun la ĉi-lastaj estis tre malfacile interkomunikiĝi. Do, kiam necesis anonci la poentojn, la kunludantoj desegnis la ciferojn surtable per salivita fingro. Konata problemo ... Laŭ la peto de la ĉeftrejnistino, en la Centro komenciĝis Esperanto-kurso. Inter la kursanoj estas lernejanoj, studentoj, plenaĝuloj, novicoj kaj spertuloj, kaj ... la ĉampionino Maŝa Negulajeva. Ili volas korespondi kun alilandaj tenisistoj. Por kontakti ilin, uzu la retadreson espero@yalta.crimea.ua.

Jefim ZAJDMAN