Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ekonomio

ĈINIO

Superrizo vivtenos pli da ĉinoj

Rizo-specialisto Yuan Longping, honorata de la ĉinoj per la epiteto “la patro de rizo”, estas ano de la Akademio de Agrikulturaj Sciencoj. Antaŭ nelonge li diskonigis en la Centra Televida Stacio de Ĉinio gravan novaĵon rilatan al la plano pri supera hibrida rizo. Tio multe kuraĝigis la ĉinajn registaron kaj popolon, kiuj longtempe estis embarasitaj pro manko de greno. Sube estas la ĉefa enhavo de la parolado de s-ro Yuan.

Pere de molekula teknologio ĉinaj agronomoj sukcese kulturis novan specon de hibrida rizo. Pro ĝia alta produktiveco oni ĝin nomas “superrizo”. En 2001 la agronomoj prove plantis ĝin sur negranda terareo, kaj post la rikolto oni konfirmis, ke ĝia produktokvanto pliiĝis je 35 %, kompare kun tiu de ordinara hibrida rizo. En 2002 ili plue plantis la superrizon en parceloj de kelkdek ĝis kelkcent muoj (unu muo egalas 1/15 hektarojn), respektive en kamparo de norda Ĉinio, en la eksperimenta kampo de pluraj kultivejoj kaj ankaŭ en la eksperimentejo de la Akademio. En la malsamaj plantejoj ili semis la saman specon de la superrizo, dezirante scii, kiom grandan latentan forton ĝi efektive havos por pliigo de la produktado.

Aŭtune de 2002 venis rikolta sezono. La riĉa rikolto de la superrizo proksimiĝis al po 800 kilogramoj por muo, dum en la sama jaro en Ĉinio la produktokvanto de ordinara hibrida rizo estis nur ĉ. 500 kilogramoj. El tio videblas, ke por la superrizo la ampleksigo de la produktado sendube estos tre granda. Cetere, ĉinaj rizo-specialistoj lastatempe trovis du genojn de sovaĝaj rizoj, kiuj ankoraŭ kapablas pligrandigi la produktadon. Oni opinias ke, ĉar ĉiu el la du genoj kaŭzos plimultigan efikon je 18 % aldone al tiu de la nuna altproduktiva hibrida rizo, la du genoj alportos sume 36 %. Profitante la du pliproduktigajn genojn, la agronomoj povos perfektigi la superrizon.

Ĉinaj rizistoj unuvoĉe konsentas pri tio, ke la mua produktokvanto de 800 kilogramoj havas grandan signifon, se oni konsideras, ke en la mondo nun la meznombra mua produktokvanto estas nur 250 kilogramoj kaj ke eĉ en Ĉinio, la ĉefa rizproduktanto en la mondo, la produktokvanto estas sub 420 kilogramoj. Laŭ la mua kvanto de rizo, Aŭstralio okupas la unuan lokon en la mondo, kun 600 kilogramoj, sed ĝi posedas nur iom pli ol milionon da muoj da rizkampoj. Post Japanio kaj Usono, Ĉinio okupas la kvaran lokon.

Post seriozaj analizo kaj kalkulado, laŭ la plej konservema takso, nun en la tuta lando estas plantataj 230 milionoj da muoj da ordinara hibrida rizo. Se el ili 200 milionoj da muoj estos uzataj por planti la superrizon, kun mua kresko de po 150 kilogramoj kiel kalkula normo, do ĉiujare ĉinaj kamparanoj povos por sia lando pliprodukti 30 miliardojn da kilogramoj da greno. Tio estas pli ol la totala kvanto de Hunan-provinco en suda Ĉinio, la plej grava rizejo en Ĉinio, kaj povos vivteni 75 milionojn da loĝantoj.

Kun la tempo, surbaze de la mua kresko de 150 kilogramoj povas esti plua pliigo de 150 kilogramoj, do ne estos problemo por nutri 150 milionojn da loĝantoj. Specialisto asertis, ke ĝis 2030 la ĉina loĝantaro nombros 1,6 miliardojn kaj de tiam ne plu kreskos. Laŭ tio la ĉina loĝantaro maksimume plimultiĝos je 300 milionoj. Sed, feliĉe, grandskale planti la superrizon ebligos por liveri manĝaĵon al 150 milionoj da personoj.

Pli ol 700 kilogramojn por unu muo la agronomoj jam realigis. Nun al 800 ili strebas. Post kiam ili sukcesos akiri 800 kilogramojn, ili havigos al si la novan celon atingi 900 kilogramojn. Ankaŭ la ĉina registaro fidas, ke en 2008 sur pli vasta terareo, kie oni plantos la superrizon, nepre realiĝos produktokvanto de po 900 kilogramoj por unu muo.

MU Binghua