Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Arto

ANGLIO

Esti homa kaj literaturema

Grava arta okazaĵo en Anglio estas la ĉiujara festivalo de literaturo en Cheltenham (sud-okcidenta Anglio). Pasintjare dum la festivalo (26a de oktobro — 3a de novembro 2002) kelkaj el la plej elstaraj literaturistoj (verkistoj, kritikistoj kaj multaj aliaj) pridebatis la temon: “Esti homa — kion oni volas diri per tio?” Ĉeestantoj de grandaj kongresoj ofte volas samtempe partopreni en du aŭ pli da malsamaj kunvenoj. Ankaŭ mi spertis la problemon, kaj devis elekti inter ducent prezentoj. Jen estas ekstraktoj el mia taglibro.

La 1a tago. A. S. Byatt [bajat], unu el la plej superaj britaj romanistoj, esploris la problemon “historio en fikcio”. Ŝi ofte uzas fikcion por lumigi la pasintecon, kaj antaŭ nelonge gajnis la prestiĝan premion Booker pro la romano Posedo.

La 2a tago. Antonia Fraser, la renoma biografo, parolis pri sia biografio de Marie Antoinette [marí antŭanét]. Ŝi demandis, ĉu la lasta reĝino de Francio meritis la ekzekuton; sed iu francino en la publiko opiniis, ke la biografio estas tro favora, kaj la prelegistino konsciis, ke eĉ hodiaŭ multaj francoj malamike rilatas al la reĝino. Parenteze, estas interese konsideri historion el la vidpunkto de alia lando. Ekzemple, multaj anglaj verkistoj kredas, ke Napoleono debutis kiel senprincipa oportunisto, kaj post ĉio estis paranoja megalomaniulo. Sed la populara franca historiisto, Max Gallo, en la biografio de Napoleono, priskribis lin kiel heroon kaj profeton.

La 3a tago. La 87-jara juda historiisto, Eric Hobsbawm, retrorigardis sian vivon en Berlino dum la 1930aj jaroj. Laŭ li, la 20a jarcento estis la plej terura en la historio. Imperiismo, faŝismo kaj komunismo estas ne nur la objektoj de liaj libroj, sed ankaŭ elementoj de la vivo. Hobsbawm opinias, ke judoj hodiaŭ ne nepre identiĝu kun Israelo, ĉar la agoj de la tiea registaro ne konformas al la originalaj ideoj de Cionismo.

Krome, hodiaŭ temis pri la eminenta verkisto de la 20a jarcento, Iris Murdoch [ajris medok]. Estis tri prelegintoj: R. Eyre [er], reĝisoro de la kinofilmo “Iris”, J. Bayley [bejli], la vidvo de Iris (kies memoraĵoj estis adoptitaj por la filmo), kaj P. Conradi, la biografo de Iris. Ili diskutis la malsamajn problemojn de biografio en libroj kaj en filmoj. Ĉu oni laboru kronologie aŭ, kiel faris Bayley, starigu sinsekvon de pordoj, kiuj subite malfermiĝas kaj kondutas onin malantaŭen kaj antaŭen, aŭ, kiel faris Eyre en la filmo, dungi du arojn da geaktoroj por krei pasintecon kaj nuntempon?

Samtage John Bayley, kiel kritikisto, denove estis sur la podio kune kun la bonega brita poeto Ruth Padel, kiu elektis por diskutado tri konatajn poemojn el la 19a, la 20a, kaj la 21a jarcentoj.

La 4a tago. Sarah Hopper prelegis pri la mezepokaj kristanaj pilgrimoj al Canterbury [kánteberi], Romo, Jerusalemo, ilustrante per samepokaj rakontoj la danĝerojn de la diversaj vojoj. Mi vizitis la bonegan urban muzeon. Tie estas ĉambro omaĝe al la Cheltenham-ano Edward Wilson [edŭad ŭilson] — unu el la kvin britaj esploristoj, kiuj atingis en 1912 la sudan poluson, sed revene, kune kun siaj kunuloj, pereis.

Okazis debato pri klasika literaturo, kie oni taksis la hodiaŭan influon de antaŭaj verkistoj. Robert Edric, aŭtoro de la romano Pactempo, parolis pri John Steinbeck [stejnbek] (100-jariĝinta en 2002), usona romanisto, aŭtoro de la majstroverko La vinberoj de Kolero.

La 5a tago. Magnus Magnusson, tradukinto de la islandaj sagaoj, prelegis pri la literaturo de Islando. De multaj jaroj li loĝas en Britio kaj estas ekzemplo de la multaj enmigrintoj, kiuj riĉigas la kulturan vivon de Britio.

La 6a tago. La dua objekto de la priklasikula serio estis Aldous Huxley [haksli]. En 1932 li anticipis provtubajn bebojn, distraĵ-drogojn, virtualan realecon kaj genetikan inĝenierarton. La legenda antiutopio Kuraĝa Nova Mondo montris, ke li estis profeto. Liaj verkoj ŝajnas esti pli klarvidaj ol 1984, admirita de Huxley.

La 7a tago. La romanisto D. J. Taylor [tejlor], verkinta la definitivan biografion de W. M. Thackeray [tákerej], daŭrigis la studadon de klasikaj romanistoj. Taylor prezentis la ĉefverkon de Thackeray La Foiro de Vanteco kiel la plej elstaran anglan romanon de la 19a jarcento. La ĉefa merito de granda romanisto estas la potenco krei personecojn, kaj Becky Sharp, la protagonistino de la romano, estas inter la plej superaj kreaĵoj de la angla literaturo.

La 8a tago. La konata historiisto Tristram Hunt [hant], diskutis La anglan enlandan militon — la militon, kiu dividis la nacion en la 17a jarcento. Ofte oni prezentas tiun militon kiel konflikton inter la etnobelaro, kiu subtenis la parlamenton, kaj la aristokratio, kiu batalis favore al la Krono. Sed Hunt montris, ke la konflikto estis religia.

La objekto de la hodiaŭa fina kunveno estis Joseph Conrad [ĝozif konrad]. Lia Koro de Mallumo estis unuafoje eldonita precize antaŭ cent jaroj. Oni rimarkis, ke Conrad, kies lingvo dum fruaj jaroj estis la pola, tamen verkis ĉiujn romanojn per eleganta angla*. Kritikistoj nomis Conrad-on impresionisto, kaj li certe portretis la movadon de la romanoj per la privata vizio de realeco de ĉiu persono. Fine de la vivo, Conrad estis inter la ĉefaj modernistoj kun Eliot, Joyce [ĝojs], Woolf [ŭulf] kaj Yeats [jejc]. Ili ĉiuj malakceptis la tradician kadron de la rakonta priskribo, favore al “fluo de konscio”. En la Koro de Mallumo Conrad verkis pri Afriko, sed ne simple pri Afriko. Li sciis la limojn de la sovaĝeco de “civilizita” homaro: milionoj mortis en batal-buĉoj, en gulagoj kaj en faŝismaj mortbarakoj; ne mirinde, ke Conrad estas ne nur brila rakontisto kaj stilisto, sed ankaŭ granda profeto.

La 9a tago. Fine de la Festivalo, Alan Aykbourn [ejkbon], la plej grava vivanta brita dramverkisto, diskutis kun sia biografo kvardek jarojn en la teatra mondo.

Ĉu la Festivalo ĝuste respondis al la demando, kiu staris en la komenco de ĝia broŝuro: “Esti homa — kion oni volas diri pri tio?” La diversaj elstaraj verkistoj ja esploris la homan staton. Sed oni multe parolis ankaŭ pri la celoj de romanoj. La aŭtoroj de Kuraĝa nova mondo kaj 1984 asertis, ke romano devus havi opiniojn kaj instigajn ideojn, kaj ke la enhavo de romano devus esti pli grava ol stilo kaj tekniko. Aliaj verkistoj tute malkonsentis. Ĉu literaturo estu didaktika aŭ distra? Aŭtoroj iam deklaras, ke iliaj verkoj estas artaĵoj, kaj ne gravas, se esoteraj. Aliflanke, iuj grandaj romanistoj provas doni plezuron estetikan. Do evidente, la vero, kiel ofte okazas, troviĝas ie meze.

De tempo al tempo iu deklaras “la morton de romano” aŭ eĉ, en la epoko de inform-teknologioj, “la morton de libro”! Sed dum naŭ tagoj en Cheltenham miloj da legantoj amasigis la Festivalon, kaj per tio pruvis: libroj ja vivas!

W. H. SIMCOCK

* 1. Per tio Conrad similas al Nabokov, kiu, tamen, duonon de siaj romanoj verkis en la rusa; krome, Nabokov dum la tuta vivo admiris Conrad-on.