Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Streĉo

Poste mi akiris pli rapidan komputilon kun Vindozo 95. Pri la programaro mi estis kontenta, sed mi komencis sperti gravajn problemojn pri Interreto. Dum la lasta jaro miaj zorgoj kreskis kaj mi timis, ke la streĉo (kiun mi ne povas toleri) malsanigos min. La unua ĝeno devenis de t.n. “spamo” — t.e. nedezirataj retpoŝtaĵoj. Ĉiusemajne mi ricevis centojn da “spamaĵoj” ĉiaj: pri usonaj produktoj, kuracistoj kaj dentistoj en Kalifornio, ferioj en Disneyland, adolta kaj infana pornografio, asekuro, ktp. Mi instalis kontraŭspaman programaron Spamkiller, kiu kostis 40 dolarojn, tamen ĝi protektis nur kontraŭ malgranda nombro da relative senofendaj mesaĝoj.

Spamo ne estis mia sola ĝenaĵo. Tiam komenciĝis virusaj atakoj. La kontraŭvirusilo de Norton detruis kelkajn malpli gravajn virusojn kaj riparis du-tri difektitajn dosierojn: sur la plej gravajn ĝi ne efikis. Konato komputilista diris, ke la virusoj devenas de miaj amikoj, kiuj certe senscie ricevis virusojn, kiuj uzis iliajn komputilajn adresarojn. Mi estas konvinkita, ke li pravas: unu el la plej venenaj virusoj, kiujn mi ricevis, venis ene de listo de membroj de UEA. Alia konsistis el nedezirata pornografia materialo el Pollando.

Katastrofa

Mi devis dufoje porti la komputilon al riparejo: la kosto de la riparado estis granda por homo, kiel mi, kiu ne plu ricevas monatan salajron. La unuan fojon mi sukcesis rehavigi al mi la plimulton de miaj programoj kaj dosieroj, sed kelkajn mi ne plu retrovis. La dua fojo estis preskaŭ katastrofa: multon mi perdis por ĉiam. Pri Interreto mi estas komplete seniluziiĝinta.

Por protekti mian komputilon mi provis elfiltri ĉion, kio estis en la angla lingvo aŭ usondevena. Ne eblas tion fari. Mi plurfoje ŝanĝis interretajn servilon kaj retadreson, sed vane. Fine mi decidis ne plu ricevi retmesaĝojn. Nuntempe mi uzas Interreton nur por sendi mesaĝojn, serĉi informojn kaj rezervi aviadilajn fluglokojn. Kompreneble tio ne estas vera solvo. Se ĉiuj, kies retadresoj troviĝas en mia komputila adresaro, samon farus, oni sendus mesaĝojn, kiujn neniu legas. Tiel la tuta sistemo ne plu funkcius — kio apenaŭ estas mia problemo.

Pornografio

Kie mi loĝas, estas kontraŭleĝe rigardi per tuttera teksaĵo infanpornografion kaj materialon, kiu povus esti uzata por terorismo. Kelkfoje materialo tia aperas kontraŭvole kaj eniras la komputilan memoron. Lastatempe anglo estas arestita pro tio, ke la disko de lia komputilo enhavis pornografiaĵon pri infanoj; same okazis al instruisto en mia urbo. Ĉu tiuj homoj kulpas, intence elŝutinte pornografiaĵojn, mi ne scias. Tamen tiel la propra komputilo kapablas atesti kontraŭ la posedanto pro krimo, pri kiu iu alia respondecas.

Por mi, la risko uzi komputilon nun tro grandas. Interreto kaj tuttera teksaĵo fariĝis drogaĉoj: en la malnova greka la vorto farmakon signifis kaj kuracilon kaj venenon — samtempe utilan kaj danĝeran. Do se oni ion pridubas, prefere evitu. Tiu ĉi mirinda ilo, kiu povus esti uzata por kulture riĉigi la homaron, estas akaparita de fiuloj. Sed homoj ĉiam emas uzi siajn inventaĵojn ne por sed kontraŭ siaj kunhomoj. Damnu! Damnu! Damnu!