Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Leteroj

Israelanoj instruis terorismon

En MONATO 2003/11, p. 11, linio 3, legeblas “en longa ĉeno de sabotadoj (eksplodigoj) kontraŭ Israelo”. La terorismon la arabaj palestinanoj eklernis de la judaj palestinanoj, kiuj de 1945 ĝis 1948 efektivigis “longan ĉenon de sabotadoj” kontraŭ la britoj, kiuj depost 1918 ricevis de la tiama Ligo de Nacioj mandaton por administri tiun eksan turkan posedaĵon. La atakoj kulminis la 22an de julio 1946 per la eksplodigo de hotelo King David (Reĝo Davido) en Jerusalemo, kiu estis la ĉefstabejo de la britoj.

La estro de la sekreta juda armeo Irgun, Menaĥem Begin, deklaris la postan tagon, “ke la forto de la eksplodo superis ĉiujn niajn esperojn” (76 mortintoj, 46 vunditoj kaj 29 malaperintoj). Tio ne malebligis, ke li iĝis ĉefministro de Israelo en 1977 kaj ricevis en 1978 la nobelpremion pri paco, kune kun la egipto Anŭar Sadat. Nostalgie, la subskribinto pensas pri Teodor Herzl, la fondinto de cionismo, kiu revis, ke Palestino iĝu multkultura paca lando. Ĉu la sabraoj (denaskaj israelanoj) jam legis lian libron Altneuland (Malnova novlando)?

Hélène FALK

Belgio