Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

La gepatra de Zamenhof (2)

En MONATO de novembro 2002 mi legis, je mia ŝokiĝo, artikolon kie oni nomas la polan lingvon “lingvo de Zamenhof”. Ke pro manko de informiteco tiajn stultajn erarojn nacilingve foje oni aperigas, jam estas bedaŭrinde, sed en Esperanto-magazino tio vere ne estas akceptebla. Aperis ja niakultureje la lastajn jardekojn sufiĉe bonaj studoj kaj informoj pri Zamenhof. Se nur mencii kelkajn aŭtorojn, oni pensu minimume pri N.Z. Maimon, G. Waringhien, A. Holzhaus kaj Ludovikito, la eldoninto de la multvoluma Plena Verkaro de LLZ.

Kiel sciate, la gepatra lingvo de Lejzer Ludwig Zamenhof estis la jida, kvankam eble oni povus iel paroli pri du samtempaj gepatraj lingvoj: “Flanke de la jida, kiu estis la komuna lingvo de tieaj judoj, lia patro uzadis ankaŭ la rusan en sia hejmo. La kvinjara Ludoviko jam scipovis legi kaj skribi ruse. Li amis tiun ĉi lingvon elkore, kaj revadis fariĝi iam rusa poeto.” (Ludovikito: Senlegenda biografio de L.L. Zamenhof, p. 11). La polan lingvon li nur eklernis 13-jara, post transloĝiĝo de la familio al Varsovio (Samlibre p. 12). Mi esperas, ke tiajn misprezentojn oni ne plu aperigos.

Gerrit BERVELING

Nederlando