Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

El mia vidpunkto

Kvina povo

En la lastjara 2a Forumo Sociala Tutmonda de Porto Alegre, redaktoroj de Le Monde Diplomatique (la diplomata mondo), kiel Ignacio Ramonet [inásio ramoné] sugestis iun “internacian observejon de la amaskomunikiloj”. Nun por la 3a Forumo, publika lanĉo de Media Watch Global (angle por “tutmonda observado de amaskomunikiloj”) estas antaŭvidita.

Plia povo

Tradicie en niaj demokratiaj “ordigaj” sistemoj oni distingas la leĝdonan povon, la plenuman (ekzekutivan) povon (la registaron) kaj la justican (juran) povon. La kvara povo estas de pluraj jardekoj la potenca informado de gazetaro kaj televido, ĝis antaŭ nelonge sub rego (kun cenzuro aŭ ne) de la ŝtatoj, kiuj propagandis siajn interesojn kaj ideologiojn. Nun sub la ŝildo de libera iniciatado (la liberalismo) per la tiel nomata informadiko kun interretaj amaskomunikiloj kaj politikaj artifikoj, gigantaj entreprenoj akaparas la “informadon”, la amasinformadon (la “mediojn” kiel diras erare eĉ kleraj esperantistoj). Ja, jen poluado de la intelektula medio, kie ĉiaj sektoj kaj ĉarlatanoj provas “vendi” sian varon.

La franca ĵurnalo Le Monde (La mondo) ne hezitas diri, ke “la troo da informoj prezentiĝas kiel eksponenciala pligrandiĝo de manipuladoj, de mensmanipuladoj, de trompoj, de mensogoj kaj de venenadaj kampanjoj”. Kio pravigas tutmondan observadon kaj evidente la reagon, aparte de ĵurnalistoj, kies celo ĝuste estas senmaskigi trompojn, mensogojn, manipuladojn kaj venigi faktojn, realaĵojn por analizado, racia klerigado de la homoj anstataŭ la obskurantismo de ideologioj kaj sektoj el ĉiuj koloroj kaj diablaĵoj. Ĝis nun, sen kontraŭreago tiu ĉi kvina povo regas la ekonomian povon kaj la ideologian hegemonion per bombardado de senutilaj informoj, kio nur povas brutigi la popolon kaj manipuli ties menson por apartaj interesoj de la potenculoj.

Politikaj manipuladoj

Tiu ĉi kvina povo estis aparte efika sed trompa, mensoga en Brazilo okaze de la politikaj kampanjoj por elekto de nova prezidento. La ĝistiama reganto Fernando Cardoso [kardozo], kiu dum ok jaroj laŭ Le Monde entute “laminatis” Brazilon, sukcesis helpe de la ŝtato akapari la amaskomunikilojn por pave kaj parade sin prezenti kiel iun savanton de la patrio, kiu sukcesis regi la inflacion kaj sociale bonigi edukadon kaj sanon de sia popolo. Laŭ la kvina povo, la ekonomio estas en perfekta ordo, ĉio prospere kreskis, finfine oni prezentas paradizon ene de demokratio. La brazilaj amasinformiloj plene maskis la realon, kun inflacio revenanta (22 % en 2002), duobliĝo de senlaboreco en kvar jaroj, perdo de aĉetpovo en depresio, kun malpligrandiĝo de la minimuma salajro de 140 usonaj dolaroj al nun 60 monate. Sub nivelo de plena malriĉeco vivas 54 % el la 175 milionoj da brazilanoj. F. H. Cardoso estis tiom malbona administranto, ke 53 % el la buĝeto de la jaro 2002 estas por pagi ŝuldojn ... kaj 1995 ĝis 1999 ... sed tion ne diras la kvina povo. Por informiĝi ni devas trafi kaŝitajn fontojn aŭ legi la analizojn de eksterlandaj gazetoj kiel Le Monde Diplomatique de oktobro 2002 ekzemple, sub la plumo de Emir Sader, ne submetita al ĉi tiu kvina povo.

Religiaj trompoj

Por popolamasoj la kvina povo estas aparte taŭga ene de religiaj sektoj, kiuj ree invadas nian kompatindan mondon kun siaj kutimaj ĉarlatanaĵoj, mistikaj interpretadoj aŭ pliaj fantaziaĵoj. Kiom foraj iĝis la laikeco de informado, la scienca rigardo kaj analizado de nia mondo. Nuntempe ĉiuj religioj oficiale akiras televidajn kanalojn, unue danke al la dismo de siaj ŝafoj kaj due danke al politikaj manipuladoj (almenaŭ en Brazilo). Tipa ekzemplo estas la “universala eklezio de l’ regno de dio”, kiu ekde 1975 konkeris Brazilon kaj invadas multajn pliajn landojn en la tuta mondo.

Sendube, katastrofe amuza komence de la jaro 2003 estis la subita anonco, en ĉiuj amasinformiloj, de homa klonado fare de iu sekto nomita “raelana”. La nova mesio, apostolo, aŭ oni ne scias kio, Claude Vorilhon [klod vorijón], memnomita Rael, de tempo al tempo vizitas Mahometon, kaj kunvenas kun Jesuo, Budho kaj aliaj en alia mondo ... Feliĉe oni diras ke dume la raelanoj ne nombras pli ol 50 000 frenezulojn (homojn, se vi volas!). Tamen pro la kvina povo, pro la interesegaj temoj prezentitaj, t.e. klonado kaj vizitado al Jesuo (antaŭ ol li revenos surteren!) per nifo (neidentigita fluganta objekto), ne estas dubo, ke por debilaj mensoj la afero estas alloga kaj rapide la raela sekto kreskos.

Rael havas medicinan helpantinon, belulinon Brigitte Boisselier [briĵít bŭaseljé], kiu zorgas pri la klonado en “serioza” entrepreno Clonaid[klonajd]. Ili anoncas grandajn projektojn por plibonigo de la homaro kaj surtera vivo ... sed ĝis nun ili science ne pruvis la unuan klonadon, kio cetere ne tre gravas — ĉu dio mem, antaŭ multaj jarmiloj, ne klonis Evan el ripo de Adamo kaj neniam venigis sciencan pruvon pri la faro? ... Restas la supozita fakto kaj la dia kvina povo kiu estis la unua povo. Ni cetere povas facile antaŭvidi klonadon de batalionoj da Bush [buŝ] kaj da Sadam Husajn por faciligi kaj la militon kaj la lukton de niaj karaj pacamantoj, kiuj neniel sukcesos atingi la kvinan povon.