Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eseo

EŬROPO

Seksa sklaveco: ĉu defio al la 21a jarcento?

Ĉiujare, laŭ la Internacia Organizaĵo pri Migrado (IOM) en Ĝenevo, inter 500 000 kaj 700 000 virinoj kaj infanoj fariĝas sekssklavoj. Temas grandparte pri junulinoj, trompitaj de mensogoj pri laboro kaj promesoj pri pli bona vivo, kiuj falas en la manojn de homkomercistoj. Foje, laŭ viktimoj, kiuj sukcesis fuĝi, trompis ilin eĉ familianoj kaj proksimuloj.

Influas la kreskon de seksa sklaveco en Eŭropo ekzemple la kolapso de komunismo en Orient-Eŭropo, militkonfliktoj en Balkanio, senlaboreco, tutmondiĝo de la ekonomio, homa moviĝemo, plimultiĝo de “servoj de privata karaktero” en evoluintaj industrilandoj kaj ankaŭ Interreto.

Kial oni viktimiĝas? En vilaĝeto en Moldavio mankas akvo kaj elektro kaj homoj malriĉege vivas. Vilaĝanino estis Katja, junulino, kiu enmaŝiĝis en la homkomercista reto. Venigite al Sankt-Peterburgo, Rusio, ŝi komprenis, ke ŝia laboro estos tiu de prostituitino. “Jen kion mi volas diri al junulinoj”, diras 19-jaraĝa Katja. “Ne iru eksterlanden — neniu tie helpos vin. Pli bone estus, se vi vivus simple, laborus ie ajn kaj ĝuus tion, kion vi posedas. Mia sola deziro estas trovi laboron kaj fondi familion en etoso de amo.”