Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kelnerino

Ana el Moldavio opiniis, ke ŝi laboros kiel kelnerino en Bruselo. Evidentiĝis, tamen, ke ŝi praktikos alian profesion. “Mi ne volis okupiĝi pri tio. Tial mi fartis malbone. En Moldavio, kie ni vivas malriĉe, tamen ne endas fari tian laboron”, Ana diras. Kaj Nataŝa el Ukrainio estas 28-jara kaj jam vidvino. Oni promesis, ke ŝi laboros en kafejo, sed fakte temis pri prostituado.

Tia estas la sorto ĉiujare de pli ol 200 000 junulinoj, iuj eĉ 14-jaraj, el la eksaj respublikoj de Sovetio kaj el sud-orienta Eŭropo. Ili provas forkuri el mizero kaj malsato kaj facilanime ekkredas la mensogojn de friponoj. Poste ili frontas al krudaj realaĵoj. La junulinoj estas varbataj per gazet- aŭ Interret-anoncetoj aŭ per buŝaj informoj fare de homkomercistoj.

Kelkaj virinoj estas venditaj jam en Balkanio, antaŭ ol atingi Okcident-Eŭropon. Tion, kio okazas en klubejo Mozart [mocart] en suda Serbio, oni ne povas nomi muziko. Policistoj trovis tie junulinojn el Rumanio kaj Ukrainio, kiuj prostituante sin devas tagnokte priservi klientojn. Tage ili ricevis nur du eŭrojn kaj skatolon da cigaredoj.

Bordelistoj

Plejparte prostituitinoj en Balkanio estas vendataj kiel “varo” al prostituistoj kaj bordelistoj. La aĉetprezo kuŝas ekzemple en Rumanio inter 50 kaj 200 eŭroj. En Kosovo oni pagas de 700 ĝis 2500 eŭroj por virino. La gajnoj de homkomercistoj kaj bordelistoj ege altas. Pli kaj pli ofte trafas adoleskantoj kaj eĉ infanoj en la manojn de prostituistoj. Tial proksimume 80 % de la junulinoj eligitaj el Albanio ne atingas sian 18an jaron.

Nur tre malmulte da viktimoj ricevas helpon kaj subtenon. Se polico eksterlande kaptas ilin, ili riskas esti arestitaj kaj forpelitaj. Polico kaj aliaj aŭtoritatoj traktas la problemon senhelpe kaj indiferente: foje ankaŭ ili estas implikataj en la komerco.

Laŭ neregistaraj organizaĵoj tra Balkanio oni kontrabande liveras ĉiujare la plej grandan parton de 120 000 virinoj kaj infanoj el Orient- kaj Sudorient-Eŭropo al EU-ŝtatoj, kie ili estas vendataj cele al seksa ekspluatado kaj prostituado.

Infanoj

En la lastaj jaroj ankaŭ komerco pri pli junaj infanoj kreskis. La infanoj estas devigataj almozi kaj labori en okcidentaj landoj. Ofte najbaroj aŭ homkomercistoj el la propra loĝloko konvinkas per mono kaj falsaj laborproponoj gepatrojn en landoj kiel Moldavio, Ukrainio kaj aliaj respublikoj de la eksa Sovet-Unio, ke eksterlande iliaj idoj ĝuos pli bonan vivon. Ankaŭ gepatroj viktimiĝas same kiel la infanoj.

Tiel homkomercistoj en Orient-Eŭropo kaj en Balkanio ricevas rezulte de siaj krimoj miliardojn da eŭroj, samtempe ekspluatante leĝdonan sistemon, kiu apenaŭ punas fiagojn tiajn.

La Internacia Organizaĵo pri Migrado helpas al viktimoj eskapi la krimulojn kaj retrovi sencon en sia vivo. Katja el Moldavio nun laboras tage, rekonstruante junularan domon en sia vilaĝo; ŝi ankaŭ frekventas kurson por terkulturistoj. Katja kredas, ke ŝi povos trovi laboron por si kaj siaj infanoj — kaj neniam plu revenos al la teruro, kiun ŝi travivis kiel prostituitino. Per sia agado en Bulgario dum la lastaj du jaroj la IOM helpis al 40 virinoj reveni al siaj devenlandoj.