Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ekonomio

MEZA KAJ ORIENTA EŬROPO

Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn

Internacie agantaj bankoj plu vastigas siajn poziciojn en landoj de meza kaj orienta Eŭropo. La privatiga procezo en tiuj landoj grandparte finiĝis. Nuntempe la banka sektoro tie spertas la duan fazon de solidiĝo: dum iuj internaciaj bankoj plu ekspansias, aliaj komencis retiriĝi el la regiono.

En la jaro 2000 fremdlandaj bankoj konsistigis 53 % de la aktivoj de ĉiuj bankoj en la regiono. Fine de 2001 tiu indico atingis 57 % (1999 – 43 %, 1998 – 32 %). Dum la aktivoj de la lokaj bankoj kreskis de 290 miliardoj al 349 miliardoj da eŭroj (pli ol 20 %), la aktivoj de la internaciaj bankoj plialtiĝis de 155 miliardoj al 207 miliardoj da eŭroj (pli ol 34 %). La banka merkato en meza kaj orienta Eŭropo estas jam grandparte disdividita. Tial estas malfacile trovi lokon por novaj merkat-partoprenantoj en la tiea sektoro.

En Kroatio internaciaj bankoj konsistigas 82 % de la bankaktivoj en la lando — plej alta indico en la regiono. En la Ĉeĥa Respubliko la “fremdlanda parto” estas 78 % de la totalo, en Slovakio 75 % kaj en Pollando 51 %.

La fakuloj atendas nun la duan fazon de banka solidiĝo. En la sekvaj du aŭ tri jaroj pluraj bankaj konkurenculoj forlasos la merkaton. Al bankoj sen klara strategio en meza kaj orienta Eŭropo estos ĉiam pli malfacile defendi siajn poziciojn. Post kiam la landoj el tiu regiono eniros Eŭropan Union, la nova situacio intensigos la konkurencon.

La dua ondo de solidiĝo jam komenciĝis en iuj landoj de la regiono. Ekzemple en la printempo de 2002 Bayerische Landesbank retiriĝis el Kroatio kaj Berliner Bankgesellschaft eniris procezon de vendo de sia parto en banko de Ĉeĥio. En Hungario, kie la unua fazo de solidiĝo startis tre frue, tri grandaj internaciaj bankoj (ING, ABN Amro, Société Générale) pasintjare forlasis la merkaton.

Ŝanĝoj en la proporcio

Kun la merkat-eniro de novaj bankoj fine de la 90aj jaroj, la pozicioj de internaciaj bankoj unuj rilate al la aliaj konsiderinde ŝanĝiĝis. El la pioniraj bankoj, kiuj venis tiun merkaton, nur la aŭstra Bank Austria Creditanstalt (BA-CA) estas ĉiam ankoraŭ inter la unuaj kvin. Kvankam la plu agantaj pioniraj bankoj en meza kaj orienta Eŭropo jam spertis la malpliiĝon de siaj merkatpartoj, tamen ili sukcesis reteni gravan avantaĝon, la vastan reton de filioj, dum la novenvenintoj ricevis nur unuopan ĉeeston. Do, ekzemple, BA-CA jam agas per siaj filioj en ĉiuj ĉefaj merkatoj de la regiono ekde la fruaj 90aj jaroj.

Inter la unuaj dek

Inter la bankoj kun vasta reto de filioj en meza kaj orienta Eŭropo la unuan lokon okupas la aŭstra BA-CA. Kun aktivoj de 21,6 miliardoj da eŭroj en la regiono ĝi aktivas en 15 landoj de la regiono. La dua granda banko estas UniCredito el Italio kun aktivoj de 18,1 miliardoj da eŭroj kaj agado en 8 landoj. En la unua deko de internaciaj bankoj la sekvajn lokojn okupas franca Société Générale (14,7 miliardoj en 9 landoj), nederlanda ING (12,4 miliardoj en 8 landoj), aŭstra Raiffeisen (11,1 miliardoj en 13 landoj), franca Crédit Lyonnais (2,1 miliardoj en 7 landoj) kaj aŭstra Volksbank (1,3 miliardoj en 8 landoj.

Grandaj ebloj pri kresko

En la regiono estas grandaj ebloj pri kresko, parte kiel rezulto de la malalta nivelo de financa perado: en la jaro 2001 la proporcio de la totalaj aktivoj de ĉiuj bankoj en proporcio kun la malneta enlanda produkto en meza kaj orienta Eŭropo estis proksimume 76 % kaj do kreskis konsiderinde (en 2000 ĝi estis 68 %). Por komparo: tiu proporcio en la eŭro-zono estas 200 %.

La specialistoj en la branĉo prognozas pliiĝon de la totalaj aktivoj de la bankoj en tiu regiono je 37 %, de nuntempe 363 miliardoj al 500 miliardoj da eŭroj en la jaro 2005. Grandan plialtiĝon oni atendas en la kreditdona sektoro.