Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eseo

EŬROPO

Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio

Por la tagordo de la pasintdecembra pintorenkontiĝo de ŝtatestroj kaj ĉefministroj de Eŭropa Unio (EU) en Kopenhago estis prezentata raporto pri la uzo de lingvoj en la plilarĝiĝonta unio post 2004. La raporto proponis, ke ĝis junio 2003 EU-ŝtatoj trovu akordon pri la maniero kaj buĝetado de interpretado dum kunsidoj de la Eŭropa Konsilio. Do la diskutoj daŭras. Sed ne nur la Konsilio estas koncernata. Ankaŭ en la Eŭropa Parlamento kaj en la Eŭropa Komisiono la temo “lingvo” fariĝas pli kaj pli akra batalkampo.

Kelkaj eŭropaj politikistoj kaj ŝtatoj volas daŭrigi la nunan sistemon, laŭ kiu teorie ĉiu oficiala EU-lingvo estu uzebla kaj la kostoj de interpretado estu kovrataj el la EU-buĝeto. Reformklopodoj koncernas ne la “politikajn” kunsidojn de ministroj kaj altrangaj diplomatoj sed interpretadon de la pli fakaj kaj teknikaj kunsidoj, dum kiuj oni praktike uzas ofte nur la anglan.