Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pagu-laŭ-postulo

Reformklopodo tia estas la modelo nomata “pagu-laŭ-postulo”, kiu antaŭvidas la eblon paroli kaj aŭdi interpretadon en ĉiuj “oficialaj” lingvoj. La diferenco manifestiĝas en la financado, ĉar tiu ĉi modelo diras, ke ĉiu ŝtato pagu sian propran lingvon (pagu-laŭ-postulo). Laŭ la ambasadoro de la germana reprezentejo ĉe Eŭropa Unio Wilhelm Schönfelder [vilhelm ŝénfelder], “Germanio fakte subtenas tiun ‘svedan’ modelon, sed pluraj ŝtatoj ne konsentas kun tiu modelo”.

Ŝtatoj kiel Francio aŭ Germanio havas sufiĉe da financa forto por pagi la kostojn de interpretado dum konsiliaj kunsidoj. Sekve Michael Cwik de la Eŭropa Komisiono argumentas, ke “kompreneble la financa ŝparo ĉe la ‘sveda modelo’ kuŝas ĉe germanoj kaj svedoj, ĉar ekzemple tiuj du ŝtatoj pagas multon en la komunan EU-buĝeton”.

Prestiĝaj kialoj

José Pinto de Sousa, portugala tradukisto ĉe la Konsilio, mencias la plej fortajn oponantojn de la kompromismodelo: “Estas fakte grekoj kaj belgoj, kiuj pledas por la ĝisnuna sistemo — ĉu pro prestiĝaj kialoj, ĉu pro lingva egaleco.” Li supozas, ke la “sveda” modelo estis balono por testi la reagojn de la aliaj. La tradukisto cerbumas pri eblaj solvoj: “Oni devas akcepti, ke estas kostoj pro plurlingveco en EU, tamen supozeble oni devas estonte redukti servojn kaj traduki malpli da dokumentoj.”

Precizigas Angelos Tsirimokos, greka kolego de Pinto de Sousa: “Jam nun oni ne plu interpretas kaj tradukas pure ‘teknikajn’ informojn ĉe la Konsilio en ĉiujn lingvojn.” Laŭ li, oni simple daŭrigos la ĝisnunan sistemon ĝis kolapso: nur tiam oni aliros la problemon (maniero efektive ofte uzata en la Eŭropa Unio).

Abrupta ŝanĝo

Tsirimokos observas alian tendencon: “Ĝis antaŭ dek jaroj ĉirkaŭ du trionoj de la tekstoj ĉi tie estis originale redaktitaj en la franca. Hodiaŭ la granda plimulto de la tekstoj estas en la angla.” Li povas ankaŭ precize diri, kiam tio okazis: “Abrupta ŝanĝo okazis en 1995 ĉirkaŭ la tiama plivastiĝo.” Kun ironio Tsirimokos aldonas, ke “eble oni ne volis devigi la finnojn kaj svedojn scipovi la francan”. La kvalito de la angla en la originalaj tekstoj ĝenerale ne estas malbona, trankviligas la greko, sed leviĝas problemo pro tio, ke la jura sistemo de Britio estas komplete alia ol la kontinenta sistemo reganta en aliaj EU-ŝtatoj. “Ĉar multaj tekstoj havas jurrilatan enhavon, la angla estas eble la malplej taŭga kiel pontolingvo el tiu vidpunkto”, asertas Tsirimokos.

La germana oficisto Cwik propagandas la projekton RELAIS kiel solvon. Tiu ĉi projekto antaŭvidas, ke oni uzu Esperanton kiel pontolingvon, kiam ne eblas rekta tradukado aŭ interpretado. Laŭ Cwik, “kodigi pensmanierojn en Esperanto estas multe pli facile ol en etnaj lingvoj. La fonetika klareco de Esperanto estas granda avantaĝo.” Ankaŭ limigita fizika spaco en kunsidejoj devigas al relajsaj solvoj. Pri tio fakte ne ekzistas granda dubo, nur pri tio ke la projekto RELAIS proponas Esperanton anstataŭ ekzemple la anglan aŭ francan.

Franclingvema institucio

La relativa forteco de la franca lingvo en EU estis longe certigita. La tri ĉefaj EU-urboj — Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo — situas ĉiuj rande de la franca kultur-areo. Walter Hallstein, la unua prezidanto de la Eŭropa Komisiono en la 50aj jaroj, proponis eĉ la francan kiel ununuran oficialan EU-lingvon. Lia propono estis malakceptita. Tamen la Komisiono restis dum la sekvintaj jardekoj tre franclingvema institucio.

Hodiaŭ oni povas konstati, ke la aferoj ne estas statikaj. Laŭ Dafydd ap Fergus, ĵurnalisto en Bruselo, “dum jardekoj oni povis dum gazetaraj konferencoj de la komisiono starigi demandojn nur en la franca kaj ricevi respondojn en la franca. Sed iam oni enkondukis la anglan kiel duan uzeblan lingvon. Intertempe la angla fariĝis multe pli uzata ol la franca.” Rande, germana ĵurnalistino malkaŝis, ke ŝi bonvenigis la enkondukon de dua lingvo en gazetaraj konferencoj, sed ŝi rimarkigis, ke duono de ĉiuj akredititaj ĵurnalistoj ĉe EU estas germanlingvanoj.

Funkcii trilingve

Sed kiel aspektas la lingva demando en la amaso da neregistaraj organizaĵoj, kiuj setlis ĉirkaŭ EU en Bruselo? István Ertl, informa oficisto de Eŭropa Reto kontraŭ Rasismo (ENAR), donas ekzemplon kaj raportas pri sia propra organizaĵo: “ENAR klopodas funkcii trilingve: angle, france, germane. Tamen, la efektiva uzado de ĉi tiuj lingvoj estas malkreska laŭ tiu ordo. Internaj dokumentoj estas preskaŭ ĉiam tradukataj anglen-francen reciproke, sed malpli ofte en la germanan. Samo validas pri kunsidoj de la ENAR-gvidorganoj. Pozitiva, sed preskaŭ nur ornamfunkcia, estas la ekzisto de retaj prezentopaĝoj de ENAR en ĉiuj 11 oficialaj EU-lingvoj.”

ENAR mem marĝene atentas lingvan diskriminacion, same kiel ekzemple diskriminacion laŭ aĝo, sekso aŭ seksa prefero, sed ne agas en ĉi tiuj kampoj pro la neceso prioritatigi kaj pro la konsidero, ke aliaj neregistaraj organizaĵoj jam aktivas specife en tiuj kampoj. Ertl agnoskas, ke en rilatoj kun eŭropaj instancoj, la superregado de la angla estas tute klara, kun la franca forte en dua loko. Aliaj etnaj lingvoj ludas ege marĝenan rolon.

Tunoj da papero

Rilate la Eŭropan Parlamenton, tiea asistanto el Germanio atentigas: “Mi ne plu memoras la kvanton de tunoj de papero ĉiumonate transportataj de Luksemburgo fare de la Eŭropa Parlamento per ŝarĝveturiloj por kunsidoj en Strasburgo kaj Bruselo. Sed mi memoras, ke la cifero ŝajnis al mi nekredebla.”

La provo, eble foje eĉ je kosto de efikeco, je konservo de la plurlingva reĝimo reganta en la Eŭropa Parlamento estas eble eĉ admirinda agado por lingva egaleco. Sed ŝajne tiu lingva egaleco nun estas minacata. Se oni vizitas la retejon de la parlamento (www.europarl.eu.int), ĝi ŝajne estas bele plurlingva — eĉ la lingvoj de la baldaŭaj novaj membroŝtatoj aperas, sed nur tre supraĵe. Ju pli profunde oni eniras la retejon en sia nacia lingvo, des pli da ŝanco, ke oni estos aŭtomate direktata al anglalingva versio. Eĉ tiam, kiam teorie la dokumento haveblas en pluraj lingvaj versioj.

Diskutkulturo suferas

Ankaŭ ĉe interpretado en la Eŭropa Parlamento la situacio ŝanĝiĝas. Eliza Kehlet, dana iama interpretisto klarigas: “Ĝis nun kun 11 oficialaj lingvoj eblis ankoraŭ interpretado por ĉiuj lingvaj kombinoj. Tamen jam fojfoje oni devis relajsi inter la finna kaj la greka kaj sekve la kvalito kaj de la enhavo kaj de la parlamenta diskutkulturo suferis.” Ŝi forte pledas por rekta interpretado kaj tradukado, atentigante, tamen, ke “kun baldaŭ 21 lingvoj tio fariĝos fizike malebla pro la malgrandeco de la ĉeloj kaj pro la grandeco de la tuta asembleo”.

Ŝi daŭrigas: “Interpretisto devas povi vidi la parolantan parlamentanon. Certe ekzistas teknikaj solvoj, sed oni ankoraŭ ne zorgis pri tio.” Interpreta sistemo kun 21 lingvoj jam pro efikecaj kialoj postulos pli da relajsado: en Bruselo, tamen, Esperanto ankoraŭ ne estas serioze konsiderata kiel taŭga pontolingvo.

Ekzistas tendencoj al pontolingvo, sed tiu estas la angla. La ĵurnalisto Fergus atentigas pri decido, ke surbendigoj de parlamentaj sesioj estu tradukitaj unue nur en la anglan. Tiu angla versio servu poste kiel fonto por tradukoj en la aliajn lingvojn. La sekvo estas sufiĉe klara: ekzemple kontribuo de portugala deputito estas unue tradukita en la anglan kaj el ĝi en la hispanan.

Tute absurda

Pinto de Sousa opinias: “Stultaĵo! Kie estas la avantaĝo? Kial nur irlandaj kaj britaj civitanoj ricevu estonte profesiajn rekte tradukitajn dokumentojn kaj ĉiuj aliaj EU-civitanoj nur malplikvalitan, nerektan version?” Laŭ Tsirimokos, “ne nur diskriminacia, sed ankaŭ praktike tute absurda estas tiu labormaniero, almenaŭ kiam temas pri lingvoj — ekzemple la hispana kaj portugala — pli intime parencaj inter si ol al la angla”. Fergus aludas ankaŭ juran aspekton: “Kiel ĉio ĉi povas kongrui kun la unua alineo de artikolo 21 de la ĉarto pri fundamentaj rajtoj, kiu klare malpermesas ajnan diskriminacion pro kialoj koncernantaj lingvon?”

Evidente estas tendencoj observeblaj. Ankoraŭ tro fruas por diri, ĉu la direkto al unu aŭ du privilegiaj lingvoj pludaŭras aŭ ĉu la kontraŭfortoj nun kolektiĝas. Ambasadoro Schönfelder notas: “Ni efektive je la fino tute ne diskutis tiun raporton prezentitan de la dana prezidanteco dum la pintokonferenco. La lingva demando estas daŭre tiom tikla afero, ke oni apenaŭ povas tuŝi ĝin. Ni supozeble daŭrigos la plurlingvan sistemon en EU.”

Marko Naoki LINS

La aŭtoro laboras en la brusela komunikadcentro de EEU.