Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

Taglibro de l’ (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro

En 1991, okaze de la unua golf-milito, mi kontribuis al MONATO per t.n. “taglibro de l’ milito”. Pezkore mi malfermas novan ... parenteze kun deprimo rimarkante, ke multo, kion mi tiam notis, ankaŭ hodiaŭ validas.

Januaro

Jan. la 28a Granda kontraŭmilita manifestacio planata en parko en Londono. Ministrino malpermesis la manifestacion, pretekstante, ke miloj da botoj detruos la herbon en t.n. “reĝa” parko. Tiel registaroj sufokas demokration — ĉu ne almenaŭ parte pro sufokado de demokratio, subpremado de homaj rajtoj en Irako, ktp ni estas ekmilitontaj kontraŭ Sadam? Unue ekmilitu kontraŭ la propra registaro ...

Jan. la 30a Neĝo — prognozita — en sud-orienta Anglio. Transporto (aŭto- kaj fer-vojoj) paralizita: centoj da homoj tranoktas en siaj veturiloj. Ĥaoso. Ĉio ĉi en lando kredanta sin kapabla mobilizi dekmilojn da soldatoj kaj ilin organizi en fora, fremda lando. Krome: ĉu nia parlamento iam debatis la militon? Ne. Blair [blea] timas la verdikton de siaj parlamentaj “trupoj”: tiuj diskutu ĉasadon de britaj vulpoj, jes; ĉasadon de irakaj homoj, ne.

Februaro

Feb. la 3a Oni ja manifestacios en Londono. Cedis la ministrino: ŝia provo tiel krude cenzuri debaton tiom agacis, ke danke al vasta kondamno en almenaŭ liberalaj amaskomunikiloj ĉiu finfine aŭdis pri la manifestacio. Bela senpaga reklamado. Londonon mi ne iros (investado en tankoj kaj ne en trajnoj signifas, ke plej verŝajne mi ne atingus ĝustatempe la ĉefurbon). Okazos tamen samtage en mia urbeto (samkiel en multaj aliaj) simila event(et)o.

Feb. la 7a Ha! Nepras ridi. Registara dokumento listiganta la “krimojn” de Sadam riveliĝas kiel plagiato: la klaŭnoj kunskrapis “milito-pravigilon” el doktoriĝa disertacio kaj diversaj Interret-fontoj. Embaraso flanke de Blair kaj kolegoj. Bone!

Feb. la 8aBlair, katoliko; Bush, kristano — kiel eblas? Al kia dio ili preĝas? Se ne ekzistus religioj, se ni adorus ne diojn, ne profetojn sed nur la homaron, eble okazus malpli da militoj.

Feb. la 11a Britio izolita: francoj, germanoj, rusoj postulas pli da t.n. armilo-inspektoroj, pli da tempo. Iam Britio decidu, ĉu ludi plenan rolon en Eŭropo aŭ fariĝi la 51a usona ŝtato. Ŝajne Blair (jam mokata en Britio kiel Bush-a ministro pri eksterlandaj aferoj; aliaj diras “Bush-a pudelo”) jam decidis.

Feb. la 12a Laŭ registara ordono la ĉefa londona flughaveno estas okupata de pli ol mil soldatoj kaj policanoj por protekti ĝin (laŭdire) kontraŭ suspektata atako fare de al-Kajda. Ĉu kredi registaron, kiu ajnkoste volas konvinki skeptikan, kontraŭmilitan popolon pri neceso ekmiliti en Irako? Ĉu vere ekzistas terorisma danĝero tia? Mi ne scias. Mi vere ne scias.

Feb. la 15a Kontraŭmilita manifestacio en la urbeto: surstratiĝis 65 homoj — sufiĉe kontentige. Por la unua fojo ekde 20 jaroj mi prenis mikrofonon kaj alparolis preterpasantojn: unue stranga sento sed mi rapide rekutimiĝis. Kolektiĝis centoj da subskriboj; venis televida skipo — kaj jen mi en la vespera regiona novaĵelsendo. En Londono partoprenis laŭraporte pli ol miliono da homoj la plej grandan manifestacion iam ajn okazintan en la ĉefurbo. La popolo parolegis: ĉu Blair aŭskultis?

Feb. la 19a Rilate la militon, la mondo dividiĝas — pli malpli — en aŭdilkapuloj kaj senaŭdilkapuloj. Ĝenerale la aŭdilkapuloj (francaj, germanaj kaj aliaj saĝuloj ĉe la Sekureca Konsilio — reprezentantoj ekzemple de la Rumsfeld-a t.n. “malnova Eŭropo”) kontraŭas la militon; la senaŭdilkapuloj (Bush, Blair kaj la aŭstralia ĉefministro Howard) ĝin favoras. Esceptuloj (kial diable esceptuloj ĉiam torpedas — ve! milita metaforo evitenda — belajn teoriojn?) estas la italo, Berlusconi kaj la hispano, Aznar. Malgraŭ esceptoj, mi tamen sentas, ke la milito estos principe senaŭdilkapula, usonangla afero. Ĉu tamen la situacio estus alia, se Bush parolus ekzemple la francan? Ĉu tiam Chirac estus la vaŝingtona pudelo, kaj aŭdilkapula Blair membro de “malnova Eŭropa”?

Feb. la 22a Moraleco. Nepras militi kontraŭ Sadam (tiel nun predikas Blair), ĉar la iraka diktatoro estas homo senmorala, senskrupula. Tamen kio okazas en la Sekureca Konsilio? Ĉu ne Usono provas “aĉeti” subtenon de ekzemple afrikaj membroj? Alivorte: voĉdonu por plia UN-rezolucio “praviganta” atakon kontraŭ Irako kaj ricevu kroman usonan financadon. Kaze de Bulgario, Usono helpos rilate EU-eniron kaj NATO-kunlaboron. Kie la moraleco? Kaj kia? Evidente tia, kiu permesis al Bush — prezidanto pro suspektega elekto-proceduro — okupi ĉiam pli nigran Blankan Domon.