Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Arto

PENTROARTO

La homo de la kosma konscio

Omaĝe al Nikolaj Roerich

Inter la rusaj pentristoj surlime de la 19-20aj jarcentoj Nikolaj Roerich [reriĥ] okupas apartan lokon. Pentristo, arkeologo, filozofo, literaturisto, li lasis spuron ne nur en la rusa, sed ankaŭ en la monda arto. Lia arto allogas per siaj poezieco kaj simboleco. Li certigis en la arto harmonion kaj belecon, ne viditan en la tiama socio. Per sia arto Roerich direktiĝis al la tuta homaro. Komencinte sian kreadon en Rusio, li finis ĝin en Hindio. Li bone konis kaj ŝatis la kulturon de diversaj landoj kaj epokoj, kaj tio respeguliĝis en lia arto.

Roerich naskiĝis en 1871 en Peterburgo. Post la fino de gimnazio li iĝis studento de Akademio de Belartoj kaj samtempe — de jura fakultato de la universitato. Lin allogis la antikva rusa historio, Skandinavio (liaj prauloj estas dan-norvegaj, kaj ekloĝis en Rusio de post la 18a jarcento).

Siajn fruajn pentraĵojn li dediĉis al antikva Rusio. Li kreis la vivon de antikvaj slavoj tre poezie: batalojn, konstruadon de urboj (Slavoj sur Dnepro). En 1900 li veturis al Parizo, kie li studis la sperton de la francaj pentristoj. Rezulte de tiu vojaĝo aperis la pentraĵo Transmaraj gastoj, kie unue aperis la kolora talento de Roerich. Ĝi estas kvazaŭ kolora poemo pri malproksima epoko de la malkovroj. Laŭ la blua maro inter verdaj insuloj navigas fabelaj ŝipoj de vikingoj. Vento plenigas kolorajn velojn, ĉirkaŭe ŝvebas mevoj.

En 1901 li revenis al Rusio kaj daŭre kreis pentraĵojn laŭ la slava temo: Urbeto, Aleksandr Nevskij mortvundas jarlon* Birger. Apartan lokon okupas la pentraĵo Malico. Roerich pentris dezertan bordon, kie sur grandaj ŝtonegoj sub malvarma morna ĉielo mallumiĝas siluetoj de korvoj, kiuj elvokas maltrankvilan senton. La kulmino de lia arto en la 1900aj jaroj iĝis la pentraĵo Batalo (1906). Inter grandaj ondoj kunpuŝiĝas batalantoj en velŝipoj. La ruĝ-nigra koloro donas al la pentraĵo senton de danĝero. Ĝi estis la lasta pentrita per oleo. Post ĝi Roerich transiras al la tempera tekniko.

En la someroj de 1903-1904 la pentristo vojaĝis laŭ la antikvaj rusaj urboj, studis ties arkitekturon, freskojn kaj ikonojn. Rezulte aperis la serio el 90 pentraĵoj, kie estis montritaj la beleco kaj majesteco de la antikva rusa kulturo.

Gravan lokon en la pentraĵoj de Roerich havas la pejzaĝo, kie respeguliĝas panteisma mondkoncepto de la pentristo. Laŭ li, la naturo estas ligita kun agado de homoj. Ĉi tion esprimas montetoj, ŝtonetoj, arboj en liaj pentraĵoj. Grandegaj nuboj moviĝas, interbatalas en la pentraĵo Ĉiela batalo (1912).

Antaŭ la unua mondmilito en la arto de Roerich aperis la pentraĵoj kun komplika simboleco, fantastaj temoj, streĉitaj sentoj. La ekzemplo estas La mortdestinita urbo (1914), kie Roerich, fojfoje nomita “granda intuicianto”, pentris urbon, cirkle ĉirkaŭatan de giganta ruf-blanka serpento. Ŝajne, tie speguliĝis profetaj antaŭsentoj de la ontaj tragikaj eventoj.

Grandan intereson havas la teatra laboro de Roerich. Li faris dekoraciojn kaj kostumojn por la opero La princo Igor fare de Aleksandr Borodin (dum La rusaj sezonoj de Sergej Djagilev en Parizo, en 1909). Li sukcesis transdoni la nacian etoson kaj emociojn de la spektaklo. La oranĝ-ruĝaj koloroj de la dekoracio kongruis kun la muziko, temperamenta ritmo de la polovcaj* dancoj. La pentrado de Roerich ofte estis ligita kun liaj muzikaj impresoj. Tiutempe multaj rusaj pentristoj kaj komponistoj esploris ligon inter sono kaj koloro. Ekzemple, la komponisto Skrjabin unua planis koloran muzikon. Pri Roerich eblas diri, ke li havis koloran kontemplon de la sono. Poste li kreis tekston, dekoraciojn kaj kostumojn por la baleto La konsekro de la printempo de Igor Stravinskij, surscenigita en Parizo en 1913 (same por La rusaj sezonoj). En 1912 li faris dekoraciojn por la dramo de Henrik Ibsen Peer Gynt.

Samtempe la pentriston pli kaj pli interesas la ideo, ke la rusa kaj eŭropa kulturoj devenas de la orienta. Lin tre allogas la legendoj pri iu mistera lando, kiu situas ie sur montoj de Hindio aŭ Tibeto (Ŝambala). Li planis vojaĝi al Oriento, tamen la unua mondmilito kaj lia malbona sanstato devigis lin veturi al Finnlando. Tie li pentris pejzaĝojn de severa Nordo kun ĝia netuŝita beleco.

La revolucio de 1917 disŝiris lian ligon kun Rusio. Komence li deziris reveni al Petrograd (tiama Peterburgo), sed en 1919 la pentristo estis invitita al Svedio por okupiĝi pri la sorto de la bildoj de rusaj pentristoj, kiuj restis tie post la ekspozicio en 1914. Dum kelkaj jaroj Roerich loĝis kaj laboris en skandinaviaj urboj. En 1920 li veturis al Usono, kie li multe propagandis la rusan arton, fondis en Ĉikago Internacian Socion de Pentristoj, kreis internacian artan centron Krono de l’ mondo, kies celo estis la kultura kunlaboro inter diversaj popoloj. En 1923 en Nov-Jorko estis fondita la muzeo de Roerich.

Baldaŭ li realigis sian revon — viziti Hindion, kvankam la vojaĝo ne estis longa. Tie li pentris la serion de bildoj Naskiĝo de la misteroj. La dua vojaĝo al Oriento okazis en 1924. Roerich vizitis Hindion kaj Centran Azion (Pamiro, Himalajo, Mongolio, Tibeto). Dum tiu ekspedicio li kolektis unikajn materialojn pri ties kulturoj. En 1928 en Hindio Roerich fondis Himalajan Instituton de la Scienc-Esploroj “Urusvati”. Apude, en la valo Kulu, li kun lia familio ekloĝis ekde 1930. Ekde tiu tempo la himalaja temo iĝis la ĉefa en la kreado de Roerich. Li pentris la montojn dum krepusko kaj aŭroro, nokte kaj tage, nebule kaj dum klara sunlumo, montrante ties belecon.

La sencon de la homa ekzisto Roerich vidis en interkomunikiĝo kun la naturo kaj la arto. La “Himalaja serio” estas la plej grandioza en la kreado de Roerich — pli ol 600 pentraĵoj. Li pentris ĝin ĝis la fino de sia vivo. Tiuj pejzaĝoj estas pentritaj profunde filozofie, tre elkore, emocie kaj harmonie. En la himalajaj bildoj Roerich transiras al la loka koloro de la kosmo. Li pentras la teron en kosma vasto. La pentristo iĝis “homo de la kosma konscio”.

La hindaj famuloj tre aprezis Roerich — pentriston kaj scienciston. Lian domon en Kulu vizitadis Rabindranath Tagor, Jawaharlal Nehru, Indira Gandhi. En 1929 li proponis “La Pakton de Roerich” — la kontrakton, kiu defendus historiajn, kulturajn kaj sciencajn monumentojn dum militoj. Post la dua mondmilito la ideoj de tiu dokumento estis revivigitaj.

Roerich mortis en 1947. Sur la memorŝtono estas skribaĵo, kie li estas nomita “granda rusa amiko de Hindio”. Roerich, granda idealisto, pensis, ke “konscio de beleco savos la mondon”. Lia vivo estis servo al la arto kaj la humanismo.

* 1. Jarlo — regnestro en (fru-)mezepoka Skandinavio.
* 2. Polovca — rilata al polovcoj (alinome kipĉakoj), tjurka popolo, en la 11a jarcento loĝinta en stepoj de la nuna suda Rusio.