Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Fikcia lingvo por la burokrataro

Al la tre interesa artikolo de Garbhan MacAoidh Lingvo, mito kaj legendo en MONATO 2002/9, p. 17, pri fikciaj lingvoj, mi volas aldoni, ke la ĉeĥa dramverkisto Václav Havel (eksa ŝtatprezidanto de Ĉeĥio) estas aŭtoro de la teatraĵo Memorando (ĉeĥe Vyrozumění), en kiu la ĉefan rolon ludas fikcia lingvo ptydepe [ptídepe]. La teatraĵo estas akra satiro pri la komunista burokrataro.

Por pli bone superregi la socion, la burokrataro kreis artefaritan lingvon ptydepe kiel sian taŭgan instrumenton. En la teatraĵo la instruisto de tiu lingvo klarigas: “Ptydepe, kiel vi scias, estas lingvo sinteza, konstruata sur severe scienca fundamento, kun maksimume racia gramatiko kaj neordinare ampleksa vortprovizo. Ĝi estas lingvo absolute ekzakta, kapabla multe pli precize ol kiu ajn ordinara lingvo esprimi ĉiujn subtilajn formulnuancojn de gravaj oficialaj tekstoj. Rezulto de tiu ĉi precizeco estas kompreneble eksterordinara komplikeco kaj malfacileco de ptydepe”.

La lingvo dume ŝvelis tiom, ke fine ĝi estis tute neuzebla kaj fariĝis evidente, ke ĝi devas malaperi. Sed la burokrataro estas nevenkebla. Post la malsukceso de ptydepe aperis nova fikcia lingvo chorukor [ĥórukor], kreita sur tute aliaj principoj ol ptydepe, kaj la burokrataro havis novan instrumenton por sia regado.

Václav Havel tiel artisme montris la neforigeblon de la (komunista) burokrataro. Se unu burokrata sistemo ĉesas funkcii, tuj ĝi estas anstataŭigita per alia. Havel verkis la teatraĵon en la jaro 1965 kaj li kvazaŭ antaŭvidis per ĝi la pluan politikan evoluon en la tiama Ĉeĥoslovakio: venis la jaro 1968 kun granda espero pri la politikaj ŝanĝoj, sed post la 21a de aŭgusto kaj poste en la jaro 1969 ĉio revenis en la malnovajn relojn, ĉiuj esperoj montriĝis vanaj. La antaŭa komunista regado estis anstataŭigita per alia, pli malmola, samkiel Havel surscenigis la anstataŭigon de ptydepe per chorukor.

Jiří PATERA

Ĉeĥio