Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

IRAK-KONFLIKTO

Neŭtraleco minacata

Protestis pli ol mil homoj ĉe la irlanda internacia flughaveno Shannon [ŝanon] (irlandlingve: an tSionainn [tjonajn]) kontraŭ ties uzado por provizi per brulaĵo usonajn aviadilojn survoje al ebla milito en Irako. Laŭ multaj irlandanoj, la registara permeso tiel malfermi la flughavenon al usonaj milit-aviadiloj nuligas la pretendatan neŭtralecon de la Irlanda Respubliko.

Pro avertoj pri anarkiista atenco ĉe la flughaveno multaj “ordinaraj” homoj forrestis. Policanoj priserĉis aŭtojn kaj aŭtobusojn, kaj surĉevalaj kolegoj, kune kun hundoj, observis la manifestaciantojn. Videblis ankaŭ akvokanonaj veturiloj.

Malgraŭ ĉio la protesto pace disvolviĝis kaj la ĉeesto de tiom da “protektantoj” montris sin pli kaj pli ridinda. La tago fariĝis speco de festo-pikniko: infanoj dancis antaŭ la policanoj, aŭdiĝis muziko, kaj entute venkis la bona senco de la publiko.

Garbhan MACAOIDH