Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

EŭSKIO

Kiam arestoj “pruvas” terorismajn ligojn ...

Antaŭ la tagiĝo de la 20a de februaro la polico samtempe eniris la kvar hispanajn sidejojn de la ĵurnalo Euskaldunon Egunkaria [eŭskáldunón egúnkarijá] (“La Ĵurnalo de ni la Eŭskalingvanoj”), fermis ilin kaj arestis dek membrojn de ĝia estraro. La ordono fontis el hispana kontraŭterorisma juĝisto.

La juĝisto akuzas la ĵurnalon financi la armitan sendependisman grupon ETA (“Euskadi ta Askatasuna” [eŭskadi táskatásuná], Eŭskio kaj Libereco) kaj havi estraron diktitan de ĝi. En la sama tago, oni distribuis gazetaran noton komune redaktitan de la tribunalo, la prokuroro kaj la ministrejo pri internaj aferoj. La ministro, laŭ sia konata logiko, eĉ deklaras, ke “per la arestoj estas pruvita la rilato inter la ĵurnalo kaj ETA”.

La sekvan tagon, preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj en Hispanio pli-malpli firme starigis demandojn pri la neceso fermi la gazeton kaj esprimis sian miron pri la komuna noto redaktita de du laŭdire sendependaj povoj. El la parlamentaj partioj, nur Unuiĝinta Maldekstro kaj eŭskaj, katalunaj kaj galega partioj kondamnis la elpaŝon, same kiel diversaj asocioj kaj pluraj signifaj membroj de la Socialisma Partio.

Akuzoj

Oni eksciis la bazon de la akuzoj: temas pri dokumentoj kaptitaj de la polico inter 1991 kaj 1993 uzitaj jam antaŭ longe por aliaj procesoj; ŝajne la juĝisto subite remalkovris ilin en deponejo kaj decidis fermi la preskaŭ same malnovan gazeton.

Pli grave: tiujn dokumentojn oni uzis por fermi alian eŭskan ĵurnalon, Egin [egínj] (“Fari”), en 1988. La nuna juĝisto kontraŭdiris la antaŭan, interpretante, ke la kodita nomo tie aperanta rilatas al Egunkaria kaj ne al Egin. La dokumentoj asertas, ke ETA devas klopodi por havi favoran estraron en la gazeto.

Sed ankoraŭ plie kaj fone: la juĝisto asertis, ke Egunkaria diskonigis la “idearon” kaj la “valorojn” de ETA. Problemo staras, ĉu oni konsideras “idearo” kaj “valoroj” de la grupo nur nociojn kiel memdisponon aŭ la konsideron de la eŭska konflikto kiel politikan anstataŭ simpla banditismo, kiel obstinas la hispana registaro.

Disputoj

Samtage aperis la anstataŭa ĵurnalo Egunero [egúneró] (“Ĉiutage”), redaktita de la sama skipo. Ĝi estas nur 16-paĝa kaj nigrablanka, sed eldoniĝis en trioble pli granda kvanto kaj fulmrapide forvendiĝis. Ĝi enhavis instituciajn reklamojn de la eŭska registaro, kiu laŭte proklamis, ke ĝi subvencios la novan gazeton. La hispana registaro eĉ pli laŭte akuzas ĝin pri financado de terorismo kaj kontraŭstarado de juĝaj decidoj. Tiaj insultoj kaj akregaj disputoj fariĝis ĉiutagaj de antaŭ pluraj jaroj inter ambaŭ institucioj.

Egunkaria estis la sola ĵurnalo verkita nur en la eŭska lingvo. En Sud-Eŭskio, la aliaj ĵurnaloj estas ĉefe aŭ nur hispanlingvaj, eĉ la sendependisma. Por promocii la lingvon, la registaroj de la eŭska kaj nafara aŭtonomaj komunumoj subvenciis la ĵurnalon. Ĝin estris elstaraj kulturaj aktivuloj. Por sukcesi eldoni ĝin, la fondan kapitalon alportis 75 asocioj kaj 3000 unuopuloj. La ĵurnalistoj ricevis malpli altan salajron ol kutime, sed kompense membris en la administra konsilio.

Danke al Egunkaria, la eŭska estis uzata en kampoj, kie ĝi ankoraŭ ne havis firman bazon. La ĵurnalo ĉefe priatentis kulturon kaj politike elstaris kiel dialogema: ekzemple, la dimanĉon antaŭ sia fermo, ĝi publikigis intervjuon kun Fernando Savater [sabatér], aktiva membro de la kolektivo ¡Basta ya! (“Ĉesu tuj!”), kiu papagas la fiksideojn de la hispana registaro kaj konsideras la eŭskajn regantojn kiel rektajn respondeculojn de la perforta agado de ETA.

Torturoj

La 24an alvenis skua novaĵo: la grave malsana unua direktoro de Egunkaria, arestita kiel liaj kunlaborantoj laŭ la kontraŭterorisma leĝo, kaj tial sen ebloj komuniki kun sia familio aŭ elekti advokaton, provis mortigi sin, laŭ asertoj de la polico. La 25an kvar arestitoj estas liberigitaj kontraŭ kaŭcio, i.a. la nuna direktoro. Ili denuncis torturojn fare de la polico. Tiajn atestojn oni regule aŭdas sed malofte kredas. Tamen, kiam ili venas de elstaraj kulturaj aktivuloj, la afero ŝokas. Amnestio Internacia tuj petis enketon kaj memorigis pri la precedenco de Egin, pri kiu oni ankoraŭ ne verdiktis.

Intertempe la subtenoj al Egunkaria pli kaj pli kreskas: multaj asocioj, jam tre mobilizitaj pro la kontraŭmilitaj agadoj, ekaktivas. Oni preparas manifestojn kaj manifestaciojn, kaj la juĝistan-registaran agadon oni paraleligas al la brutala kirurgio, kiun la usona registaro kaj ĝiaj komplicoj pretendas uzi por batali kontraŭ terorismo.