Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

Taglibro de l’ (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro (2)

Februaro

Feb. la 24a Deziregas Blair [blea] duan UN-rezolucion por pravigi sian politikan starpunkton. Li nomas ĝin “puŝo pacen”. Ĉu pacen ...? Efektive militen. Tiel politikisto sursojle de milito tordas la lingvon.

Feb. la 26a Finfine parlamenta debato (seshora) pri la milito — kaj sekve la plej granda deputita ribelo en la historio de la brita parlamento. Voĉdonis kontraŭ Blair 121 sampartianoj, entute 198 deputitoj (inkluzive de opozicianoj). Malgraŭ mia ĝojo pro la “sanga nazo” ricevita de Blair, mi agnosku kun bedaŭro, ke la parlamento efektive jesis — nu, jesetis — al la ĉefministra militemo. Tiel britaj deputitoj signalis al Bush: “Ni vin subtenas.” Tiel samtempe ili rezignis pri ajna influo super la efektivigo de la milito, cedante (tiel ŝajnas al mi) ĉiujn rajtojn al Bush. Kiam Britio fariĝos la 51a usona ŝtato? Eble ĝi nomiĝu Nov-Nov-Anglio.

Marto

Marto la 3a Hodiaŭ kunsidas Blair kun reprezentantoj de la diversaj militantaj grupoj en Norda Irlando por provi definitive solvi la tiean interetnan, interreligian terorismon (denove religio ne tro foras de la konflikto). En Nord-Irlando la kontraŭterorisma “milito” de Blair dependas de subtila, iom-post-ioma politiko kaj de malantaŭkulisa diplomatio; male rilate Irakon. Evidente Nord-Irlando ne estas Irako ... sed viaj principoj, s-ro Blair, kie viaj principoj? Tamen politikisto kaj principo same miskongruas kiel pluvmantelo kaj dezerto.

Marto la 6a Riveliĝis, ke iraka instalaĵo (laŭnome Falluja 2) kapabla produkti t.n. kemiajn armilojn estas konstruita en la 80aj jaroj almenaŭ parte de brita kompanio. La tiama registaro ne nur prisilentis la projekton sed ĝin ankaŭ finance subtenis per mono de la britaj impostopagintoj. Mi min konsolas per ŝerco hodiaŭ aŭdita: okazas incendio ĉe la Blanka Domo, kiu detruas la tiean bibliotekon. Bush malgajas: li perdas siajn du librojn. Krome li aparte ĉagreniĝas, ĉar en unu el la libroj li ankoraŭ ne finkolorigis la bildojn.

Marto la 10a Unu el la plej respektataj kaj honestaj anoj de la Blair-registaro, Claire Short [kle ŝort], anoncis, ke ŝi rezignos, se Blair kaj Bush ekmilitos sen UN-rezolucio. Denove klara indiko, ke la Laborista Partio (ĉu la plej dekstra t.n. laborista partio en la mondo?) estas fendiĝanta — ĉu fatale, ankoraŭ ne direblas. Krome: pensiga raporto, ke britaj soldatoj jam atendantaj militon landlime de Irako tro dorlotiĝas — pro luksaĵoj (duŝoj, komputilaj ludoj, poŝtelefonoj) ili malemas forlasi siajn tendarojn por eniri la dezerton kaj ekmiliti. Ironie daŭre mankas al ili soldataj nepraĵoj, kiujn ili estas devigataj pruntepreni de pli profesie ekipitaj usonaj trupoj. Parenteze mia skeleta teorio (vidu feb. 19an) pri anglalingva komploto ricevis karnon: ŝajne ekzistas internacia inform-rikolta organizaĵo nomata “Echelon” uzata ekskluzive de t.n. anglosaksaj landoj — Usono, Britio, Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Ĉu Esperanto, la “danĝera lingvo”? Dubinde.

Marto la 12a En la aero flareblas en Britio ne printempo sed paniko. Laŭ Rumsfeld, la usona ministro pri defendo (atakado), usonanoj ekbatalos en Irako eventuale sen britoj. Tio rezultiĝas de la kreskanta politika izoleco de Blair, ne nur internacie (vid-al-vide al Chirac [ŝirák], Schröder [ŝreder] kaj aliaj) sed ankaŭ nacie: ĉiam pli da deputitoj minacas ribeli, sindikatoj rifuzas kunlabori, kaj advokatoj atentigas, ke, se Blair partoprenos militon sen UN-rezolucio, li lezos internacian juron. Krome — kia vangofrapo — Bush anoncis, ke ĉiujn kontraktojn por rekonstrui Irakon detruotan de usonaj bomboj ricevos ekskluzive (jes, vi divenis) usonaj kompanioj. Do neniu por la fidela, brita pudelo. Pudelo, kiu jam — laŭ komentoj en la hodiaŭa kontraŭmilita ĵurnalo Guardian — elspezis militocele sufiĉe da mono por estigi nacian energio-industrion bazitan sur renovigeblaj fontoj (suno, vento). Kaj daŭre misfunkcias britaj haŭbizoj, kiuj voris jam en la pasinta jaro trionmilionon da eŭroj simple — kaj vane — riparocele.

Marto 13aBlair deklaris, ke li militos eĉ sen rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Tamen, se rezolucio tiel superfluas, kial dediĉi tiom da tempo, tiom da diplomatio akceptigi ĝuste rezolucion tian ĉe la sekureca konsilio de bedaŭrinde (Mal)Unuiĝintaj Nacioj?

Marto 15a Mian teorion pri usonanglalingva komploto subtenas iu profesoro Gwyn Prins [gŭin princ] en la hodiaŭa gazeto. Laŭ Prins, Bush celas novan (usonan) mondan ordon, Blair novan (britan) eŭropan ordon. Blair varbas la t.n. vilniusan dekon, la estontajn membro-ŝtatojn de Eŭropa Unio (EU) el meza kaj orienta Eŭropo. Tiuj ĉi landoj, laŭ la profesoro, kune kun Nederlando kaj skandinaviaj ŝtatoj, “inklinas al libermerkata filozofio, anglalingvumas [tiel] kaj ne kontraŭas Usonon” (kontraste al landoj de “malnova” Eŭropo, ekz. Francio kaj Germanio). Alivorte: novspeca EU dancu laŭ brita, Blair-a fajfilo, la cetera mondo dancu laŭ Bush-a. Tiel, se pravas la profesoro, la Irak-krizo tute ne temas pri Irako.

Marto 17a Baldaŭas milito: Usono, Britio kaj Hispanio rezignis pri la Sekureca Konsilio kaj sia ĝis antaŭ nelonge sopirata rezolucio. Do jam, en la t.n. kontraŭterorisma milito, Bush sukcesis superfluigi NATO-n, flankenigi UN-on kaj dividi EU-on. Kia venko. Ni revenas al la 19a jarcento, kiam regis unuopaj ŝtatpotencoj. Tamen ĉi-foje estos nur unu ŝtatpotenco kaj nur unu politika filozofio: pax americana; verdire bellum americanum*. En Britio tuj eloficiĝis iama leŭtenanto de Blair, la eksa ministro pri eksteraj aferoj, Robin Cook [rob’n kuk]. Tre elokvente atentigis Cook, ke li ne povas apogi militon subtenatan nek de la internacia komunumo nek de la plimulto de la brita popolo. Paradokse Claire Short [kle ŝxort], la ministrino, kiu antaŭ kelkaj tagoj insistis, ke ŝi rezignos sen UN-rezolucio, decidis resti fidela al la Blair-a registaro. Kien politikistaj principoj?

Marto 19a Plia parlamenta debato pri la milito: ĉi-foje ribelas (rekorde) 139 laboristaj deputitoj. Tamen malgraŭ tio Blair ricevas sian parlamentan mandaton por ekmiliti. Protestoj tra la landoj, inkluzive — interese — de lernejanoj, kiuj forlasas siajn formalajn lecionojn por ricevi neformalajn, surstratajn. Mi estus dirinta, ke la juna generacio indiferentas pri politiko: se la stultaĵo de Blair gejunulojn politike provokas, jen eventuale la unusola pluso en tiu ĉi krome senplusa kaĉo.

Marto 20a Mi spektas televide la unuajn bombojn falantajn sur Bagdadon. Mi memoras, kiel dum la unua Irak-milito mia tiam juneta filino, samon spektanta, ektimis kaj ploretis. Ankaŭ mi nun ektimas. Sed ne ploretas. Ankoraŭ ne.

Daŭrigota

Paul GUBBINS

* 1. Latino por respektive “usona paco” kaj “usona milito”.