Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Stumbliga vojo

Nu, la rilato inter Dio kaj ŝtato, inter transmondaĵoj kaj la surtera mondo, fluigis multe da inko tra la jarcentoj. Longa kaj stumbliga vojo kondukis de la faraonoj-dioj de antikva Egiptio ĝis la sekularaj respublikoj, eĉ monarkioj, de la nuntempa Eŭropo. Artikolo en MONATO certe ne donos finofaran baton al tiu diskuto.

La debato pri eksplicita referenco al religio en estonta EU-konstitucio fervore bolas almenaŭ ekde junio 2002, kiam papo Johano la 2a diris en mesaĝo al eŭropa stud-kongreso pri la temo “Ĉu al Eŭropa Konstitucio?”: “Eŭropo ne povas nei sian kristanan heredaĵon, ĉar grandan parton de ĝiaj atingoj en la jura, arta, literatura kaj filozofia kampoj influis la evangelia mesaĝo.... Eŭropo bezonos inspiriĝi, kun kreema fideleco, el la kristanaj radikoj, kiuj difinis la eŭropan historion”.

Estus efektive neeble, kaj ne inde, nei ke kristanismo decide kontribuis al la formiĝo de eŭropa identeco. Tamen sian parton havas ankaŭ judismo, kiun la papo mem nomis “pli aĝa frato” de kristanismo; la tolerema islamo de Al-Andalus*, kiu peris la helenan idearon al Eŭropo; kaj, malpli forte, ankaŭ aliaj religioj. Judismo kaj islamo ĉeestas jam longajn jarcentojn en Eŭropo. Konsiderindas ankaŭ, ke Eŭropo fariĝas ĉiam pli multkultura kaj multreligia, kaj EU-konstitucio devus konsideri ankaŭ tion.

Eĉ pli bone

Konstitucia teksto de ĉi tia graveco devus aŭ trovi trafan vortumon, kiu omaĝu al la kompleta gamo de spirita riĉo en Eŭropo aŭ, eĉ pli bone, neniel mencii spiritajn valorojn. Ĉiuokaze, mencii specifan religion en EU-konstitucio estus diskriminacie por tiuj, kiuj havas malsaman kredon aŭ estas nekredantoj.

Sed, fakte, ĉi tiu temo, kvankam simbole tre grava kaj tial rapide alprenita de politikistoj, gravas nur marĝene. Pli zorgige estas, ke lastatempe tutaj religiaj komunumoj suferas perdon de kredindeco pro misa identigo kun ekstremistoj politikaj, eĉ teroristaj. Kaj tiu religia diskriminacio ne limiĝas al ia “sindromo post la 11a de septembro”.

En la Eŭropa Unio, kiu en sia principaro forte engaĝas sin por homaj kaj fundamentaj rajtoj, en la praktiko tamen ne estas atingita egaleco por la diversaj komunumoj religiaj. Homoj, kiuj apartenas al komunumoj aliaj ol la tradiciaj kristanaj eklezioj, ofte spertas ekskludojn kaj rifuzojn en la labormerkato, eduko kaj aliaj vivokampoj, sole pro foje eĉ nur supozata aparteno al certaj religiaj grupoj. Jen temo kiu meritas, anstataŭ diskutoj plenaj de pasio, studojn de profunda pripenso.

Istvan ERTL

* Vidu la libron de Antonio Marco Botella: Lirikaj perloj de Al-Andalus (Zaragoza: Fundación Esperanto, 1995).