Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enkonduko

Aŭtoroj

En la antaŭa numero aperis komentario en la rubriko El mia vidpunkto de Gilbert Ledon sub la titolo “Kvina povo”. Ĝi estis lia lasta artikolo por nia revuo, ĉar jam antaŭ ĝia apero abrupte li devis forlasi tiun ĉi misan mondon, pro akcidento, kiu mortigis ankaŭ lian edzinon Symilde. Denove ni perdis aŭtoron, kiu estis inter niaj plej sagacaj, spertan en multaj kampoj; ne ĉiam ĉiuj povis konsenti al liaj opinioj, sed neniam liaj artikoloj, ofte provokaj, tedis legantojn, ĉar li kapablis per originalaj pensoj pensigi.

Paradokse, neniam dum sia baldaŭ 25-jara vivo nia magazino havis tiom da abonantoj, kiom ĝi bezonus por vere prosperi, sed dekomence neniam mankis aŭtoroj, kvankam niaj kriterioj kaj preskriboj por verki estas tre rigoraj. Apenaŭ estas iu renoma aŭtoro grava en la Esperanto-kulturo, kies nomo neniam aperis en tiu ĉi revuo super aŭ sub artikolo. Krome estas multaj fervoraj kaj fidelaj kontribuantoj ne tiom eminentaj sed same gravaj, kiuj verkas por vi. Bedaŭrinde la modesta amplekso de nia gazeto ne permesas tuj aperigi ĉiun artikolon, kaj ne malprave aŭtoroj fojfoje plendas, ke artikolo dum longa tempo devas atendi ĝis apero. Ĉiumonate estas pena laboro, selekti inter tiuj artikoloj, kio kompreneble dependas de multaj faktoroj — neeviteble kun granda porcio da hazardo kaj, eble, iom da arbitro. Tial okaze de unu sama aŭtoro aperas pluraj artikoloj en sama numero, dum alia aŭtoro vane atendas, ke fine aperu almenaŭ unu el tri artikoloj, kiujn li skribis ...

Pluraj niaj, parte multjaraj, aŭtoroj estas ankaŭ redaktoroj. Ili prezentis sin dum la pasinta kaj tiu ĉi jaro. Baldaŭ ni daŭrigos tiun serion per sinprezentoj de aliaj aŭtoroj. Tiel en la koncerna rubriko vi ekscios, kiuj kaj kiaj homoj kaŝiĝas malantaŭ nomoj ofte legataj. Cetere, se vi konas iun bonan aŭtoron, kiu eble ne konas nian magazinon, ne hezitu kuraĝigi lin verki por ni (kaj vi). Ĉar, kiel menciite, jen kaj jen mortas bonaj aŭtoroj, bedaŭrinde.

Sincere via

Stefan MAUL