Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Spirita Vivo

LITOVIO

Monaĥo ektimis fariĝi sekssimbolo

Ekde la lastjara aŭtuno en la litova nacia televido aperis programo “Malfermu pordon”, en kiu franciskana monaĥo frato Astijus Kungys vizitadas hejmojn de litovoj en diversaj lokoj tra la lando kaj parolas pri la vivo. La programo fariĝis populara, ĉar en ĝi la monaĥo ne celas altrudi religiajn verojn, sed parolas pri ĉiutagaj aferoj.

La populara program-gvidanto en la komenco de ĉi tiu jaro multe ekmiris, kiam li eksciis, ke en interreta enketado pri la plej sekseca viro kaj virino en Litovio li kandidatiĝis iĝi la sekssimbolo de la lando. En la listo estis ankaŭ politikistoj, sportistoj, kantistoj, tv-eminentuloj, ktp. “Komence mi ne atentis tiun interretan balotadon. Homoj ja ludu. Tamen iun tagon, ekvidinte la rezultojn de la balotado, mi serioze ektimis, ke mi ja povas venki”, gaje diris frato Astijus.

Du tagojn antaŭ la fino de la elektado de la plej seksecaj homoj en Litovio frato Astijus telefonis al la interreta kompanio Delfi, kiu iniciatis la elektadon, kaj petis forigi lian familio-nomon el la listo. Frato Astijus argumentis, ke partopreno en la elektado de la plej seksecaj homoj ne kongruas kun la ekleziula klaso. “Mia inklino estas tute alia”, asertis li.

Post malapero de la frato Astijus multaj malkontentiĝis, ĉar ili opiniis, ke la ideo estas kuraĝa kaj originala. Dume aliaj kondamnis la organizantojn nur kiam la familio-nomo de la monaĥo aperis en la listo de kandidatoj. Fraŭlino en la interreta balotado konfesis: “Miaopinie, frato Astijus estas simpatia kaj sekseca. Tial mi balotis por li. Kaj tio, ke li deziris forstrekiĝi el la kandidatoj, parolas pri lia modesteco. Jen kial li fariĝis ankoraŭ pli simpatia por mi.”

Post kiam frato Astijus malaperis el la listo, kiel la sekssimbolo de Litovio inter viroj elektiĝis la glacihokeisto Dainius Zubrus.

LAST