Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Enkonduko

Milit-litoj

Kiam dum la prepara fazo de la Irak-milito mi la unuan fojon legis pri “enlitigitaj” ĵurnalistoj, mi gapis konsternite. Ĝis tiam mi opiniis, ke enlitiĝo okazas ekzemple por amorado aŭ por dormado – sed por milito? Nur longe poste mi komprenis, kion signifas tiu ĉi nova ĵurnalisma nocio: eŭfemismo por “propagando”. La afero iĝis tute klara, kiam ni televidis la “litojn” de tiuj ĵurnalistoj en usonaj kaj britaj tankoj kaj iliajn raportojn, en kiuj komplete mankis teruraĵoj, kiaj estas vunditoj, mortigitoj, viktimoj de milito. Anstataŭe ni vidis usonajn kaj britajn heroojn, kiuj detruis tutajn vicojn da irakaj tankoj, demonstris orajn necesejojn en palacoj, kaj irakanojn, kiuj gaje salutis la liberigantojn.

La propagando iraka, kompreneble, ne estis malpli idiota. Ĵurnalistoj en Bagdado ne estis enlitigitaj sed katenitaj per registaraj oficistoj kaj rajtis raporti nur, kion permesis la reĝimo. Tiel okazis, ke la iraka inform-ministro asertis antaŭ televid-kameraoj en grandparte jam konkerita Bagdado, ke la iraka armeo sukcese defendas la ĉefurbon. Sed la situacio por ne-usonaj kaj ne-britaj ĵurnalistoj ne funde ŝanĝiĝis post la kompleta venko: nun ili rajtis elsendi nur, kion permesis la usona armeo. Oni povas demandi, kies cenzuro estis pli bona (demokrata aŭ diktatora)?

Pluraj ĵurnalistoj estis mortigitaj, sed tio ne estas io eksterordinara dum milito. Tamen ankaŭ tiurilate ni akiris novajn spertojn: usonaj soldatoj intence pafmortigis hispanan kaj ukrainan ĵurnalistojn sur balkono de hotelo, pri kiu la soldatoj tutcerte sciis, ke en ĝi loĝas preskaŭ ĉiuj eksterlandaj ĵurnalistoj. Eĉ pli nekutime estis, ke usona televid-teamo mem pafis, kiam ĝi timis pri atako iraka. Ĝis tiam estis tutmonda kaj severa principo, ke ĵurnalistoj ĉiam estas ne-armitaj, kio garantias certan (kvankam ne centprocentan) protekton kontraŭ atakoj. Sed nun, kiam usonaj ĵurnalistoj agadis soldate, tiu ĉi konvencio, ne ataki ĵurnalistojn, ne plu validos en iuj ajn militoj. Ni do povas atendi, ke estonte mortos multe pli da ĵurnalistoj.

Mi ne scias, pri kio mi, germana ĵurnalisto, hontu plej multe. Eble tamen pri libervola enlitiĝo de kolegoj por amoradi kun cenzuristoj. Nin germanojn, kiuj spertis propagandon de nazioj, tio naŭzas aparte.

Sincere via Stefan MAUL