Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LA MANĈURA

Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio

La manĉuroj estas unu el la plej grandaj inter la multaj minoritataj etnoj de la popolrespubliko Ĉinio. Ĝia loĝantaro superas dek milionojn. Kiuj tamen povas paroli la manĉuran ne atingas centon, laŭ la MONATO-korespondanto Sabeo Fu, el Chengdu [ĉendu], urbo en, aŭ ĉe limo de, la regiono kie ili loĝas. La rapido de la forpereo de la lingvo samas kiel tiu de specioj. Probable la manĉura kiel parola lingvo malaperos en dek jaroj, se oni ne alprenos urĝajn rimedojn.

La ekzistanta manĉura estas rigardata de la fakuloj kiel rara primara materialo por esploro, vivanta fosilio, inda esti traktata kiel ŝtata trezoro. La specialistoj proponas ke oni urĝe fosu kaj savu tiel la lingvon kiel la kulturon kaj morojn.

Nia korespondanto antaŭnelonge vizitis sian amikon, s-ron Zhao [ĝaŭ], manĉuron pli ol 70 jarojn aĝan, loĝantan en Chengdu. Li ne trovas ĉe s-ro Zhao manĉurajn trajtojn: li estas islamano laŭ siaj manĝaĵoj, de gento ji [ĝji] kaj tibetana laŭ siaj vestaĵoj. Nia raportisto konatiĝis kun sia najbaro jam antaŭ longe kaj ĵus eksciis lin esti manĉuro. Okaze de la ceremonio de ĉi ties naskiĝtago, li ektrovis lian manĉuran familian nomon. La maljunulo rakontis pri sia familio. Lia prapatro estis ano de la manĉura trupo garnizonanta en Chengdu, konsistanta el 3 000 oficiroj kaj soldatoj, kiuj alvenis de Jingzhou [ĝjinĝoŭ] de la provinco Hubei (ĥubej) en 1718. (La legantoj ne kleraj pri la orientazia historio sciu ke tiam Ĉinio estis sub la tri- kaj duonjarcenta regado de la manĉuroj, nomata la imperio Qing [ĉjing].) Liaj antaŭuloj heredis la postenon en la trupo generacio post generacio ĝis la retiriĝo el la politika areno de la manĉuroj en 1911. Ĉar la manĉuroj vivis kune kun la ĉefgento Han [ĥan] de Ĉinio tiom longe, iom post iom ili preskaŭ identiĝis al la hanoj en vivstilo, moroj kaj precipe en parollingvo.

La maljuna manĉuro konfesas ke liaj samgentanoj estas asimilitaj. La MONATO-ĵurnalisto demandis, kio estas la perspektivo de la manĉura lingvo. “Mi jam estas perfekta uzanto de la hana,” li diras. “Mi tute ne scipovas paroli aŭ skribi la manĉuran, eĉ ankaŭ mia patro aŭ avo. Ĝi fremdas al mi kiel fremdlingvo. Ŝajnas ke ĝi ne utilas al ni...”

Historia skizo

La ĉina civilizo estis konstante minacata de ĉirkaŭaj barbaroj, simile kiel estis la roma imperio fare de ĝermanoj, kaj mezepokaj okcident-eŭropaj reĝlandoj fare de la normanoj. La ĉefaj el tiaj invadantoj estis turkoj, mongoloj, manĉuroj, kaj tibetanoj, kaj la tri unuaj eĉ konkeris la ĉeflandon de la hanoj. La unuaj tiaj danĝeraj fremduloj estis la hunoj, kiuj, ne sukcesinte konkeri la Mezan Regnon pro la efikaj rezisto kaj repuŝo fare de la imperio Han, migris okcidenten ĉirkaŭ la dua jarcento antaŭ la komuna erao kaj minacis en la persono de Atilo la tutan kristanan mondon. Oni diras, ke ili estis turkoj aŭ miksaĵo de turkoj kaj mongoloj. Han estas la etimo de la gentnomo Han, kiu propre ne estis uzata de la ĉinoj mem.

Meze de la tria jarcento de la komuna erao, en la Ĉielan Imperion invadis nordaj barbaroj konsistantaj el diversaj etnoj. La dinastio de la hanoj transmigris en la sudon de la ĉina kontinento. Tio estis la unua fojo kiam stariĝis fremdgenta registaro sur la ĉeflando. Fine de la 5a jarcento, Ĉinio estis denove reunuigita sub la dua mondimperio, t.e. de alia mondo ol la okcidenta, post Han sub la nomo de Tang. En la 10a jarcento en norda Ĉinio establiĝis fremdula regno de manĉuroj, nomata Jin [ĝjin]. Dum la mongoloj estis nomadoj, la manĉuroj estis ĉasantoj el la nordorienta periferio de la ĉina civilizo, ĉiam havantaj aspiron al la moroj de la hanoj, kaj rapide asimiliĝis al la rafinita kulturo, same kiel iliaj posteuloj, pri kiuj temas nun. La ĉinoj mem persistis en la suda parto de Ĉinio, kiel estis antaŭ duonjarmilo.

Ĉi tiu manĉura dinastio estis poste siavice jugita sub la mongoloj, kiel parto de ties mondimperio, kiu estis preskaŭ fariĝonta vere monda, venkinte en 1241 la aliancajn trupojn de la Sankta Imperio kaj de la poloj ĉe Liegnitz en Silezio antaŭ ol ili retiris armeojn je la morto de la Granda Ĥano en la hejmlando. La han-genta regno en la suda Ĉinio estis alsorbita al la mongola imperio — tio estis la unua fojo kiam la tuta Ĉinio estis sub fremda regado.

Sur la ruino de la mongola ŝtataparato prosperis han-genta regno nomata Ming, la tria tia potenco post Han kaj Tang, sed meze de la 17a jarcento, la tuta Ĉinio falis, por la dua fojo, sub la agreso de barbaroj, tiufoje de la manĉuroj, kies imperio daŭris ĝis 1911. La lasta imperiestro de la manĉura dinastio sin lasis ludi rolon de marioneto enmane de la japanaj imperiistoj en la tiel nomata Manĉura ŝtato de post 1931. Tio estis la signalo al la dua mondmilito. Li estas protagonisto en la filmo La lasta imperiestro de Bernardo Bertolucci [bertoluĉi]. La nunaj ĉinoj neniel uzas la geografian nomon Manĉurio — kiel forgesi? —, ĝi estas la nord-orienta regiono.

Lingva genealogio

La manĉura lingvo estas pli bone konata inter la okcidentanoj sub la nomo de tungusa, apartenanta al la altaja lingva familio, kune kun la lingvoj de la aliaj ĉefaj invadintoj en Ĉinion, la mongolaj kaj la turkaj, aŭ tjurkaj por distingi disde la lingvo de la nuna respubliko Turkio, kiu estas unu el la tjurkaj (vidu PIV). La hipotezo de ural-altaja familio ne estas universale agnoskata. Uralaj estas la finna kaj la hungara. Ne estas pruvita la klasigo de la korea kaj la japana al la altaja. Kontraste al tio, la ĉina kune kun la tibeta estas el la sino- aŭ ĉino-tibeta familio. La asigno de la vjetnama al ĉi tiu ne estas pruvita.

Sabeo FU/YAMASAKI Seikô