Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Arto

BRITIO

La lada etikedo

Antaŭ nelonge en Londono oni povis viziti dumtempan ekspozicion de la verkoj de Andy Warhol [andi ŭorhol], kiuj estis montritaj en la galerio Tate Modern. Warhol (1928-1987) naskiĝis en Pittsburgh, Usono; li estis pioniro de pop-art. Li komencis per la uzado de bildoj el populara kulturo kaj ĉiutaga vivo: karikaturoj, dolaraj biletoj, boteloj de Coca-Cola, sup-etikedoj, diversaj famaj personoj.

En 1960 li atingis sukceson kaj famon en la novjorka art-mondo per nova metodo de pentrado; li prenis bildojn el ĵurnaloj kaj magazinoj, kaj multfoje ripetadis la saman bildon laŭvice sur unu dreliko. Tiel li kaj pricelebris kaj cinike rimarkigis la usonan amasproduktadan kulturon. Kiam Marilyn Monroe [marilin monro] suicidis en 1962, Warhol faris serion de pentraĵoj, bazitaj sur ŝia foto el la kinofilmo Niagara. Li ripetis la vizaĝon de la aktorino kvindekfoje tra du paneloj, kun ĉiu vizaĝo iomete malsama. Iam li diris: “Miaj pentraĵoj neniam evoluas kiel mi atendas, sed ili neniam surprizas min.” Kiam li pentris, li traktis ĉion sammaniere — floroj, viktimoj de aŭto-akcidentoj, aktorinoj kaj rasaj tumultoj — ĉio estis tute egale al Warhol.

En 1963 li aĉetis 16-milimetran kameraon kaj komencis fari filmojn, okupiĝante pri tio ĝis 1968. Eĉ infanaĝe lin obsedis Holivudo. Post 1970 li direktis sian atenton al portretoj, sed ankoraŭ subpremis artan individuecon per pentrado de serioj, ekskluzive la dek portretojn de Maŭ en 1972.

Warhol estis famega en la 20a jarcento pro la miksado de arto, populara gusto kaj renomo. Oni aŭkciis unu el liaj pentraĵoj kontraŭ 60 000 dolaroj — rekordo por vivanta usona artisto. Li pentris bildojn de 32 ladaj etikedoj de diversaj supspecoj! Kiam li adiaŭis pentradon, li decidis flosigi arĝentecajn ortangulojn, kiujn li plenigis per heliumo, el la fenestroj de novjorka ĉielskrapulo.

Oni admiros la verkojn de Leonardo ankoraŭ post pluaj 500 jaroj, eĉ la impresionistojn, sed ĉu la ladaĵojn de Warhol? Mi dubas.

Willian H. SIMCOCK