Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eseo

ALPISMO-POLITIKO

Reinhold Messner: Alpisto, revanto, eŭropa deputito

La plej fama kaj sukcesa alpisto de ĉiuj tempoj estas kritikanto de la amasa turismo kaj de neniigo de la montaroj, defendanto de la malgrandaj popoloj kaj de kultura varieco en la mondo. Nun Reinhold Messner [rajnhold mesner] estas deputito en la Eŭropa Parlamento, ano de la parlamenta grupo pri Tibeto. Messner: “En mia vivo mi veturis multe por esplori la montarpopolojn, la plej malriĉajn inter la malriĉaj, tiujn, kiuj eltenas vivi tie supre, sur la montodeklivoj. Tio, kio min interesas, estas aliaj vivmodeloj, kiuj diferencas disde nia, eŭropa. Ĉar eblas postvivi ankaŭ kun pli da modesteco kaj memlimigoj. Mi determinas min ne tiom kiel klasika turisto, sed kiel alpisto, duonnomado, kiu observas kun intereso kiel vivas la montaraj popoloj ...”

Reinhold Messner estas la unua homo de nia nuntempo, kiu surgrimpis ĉiujn 14 pli ol 8000 m altajn montosuprojn sur nia planedo. La unua, kiu surgrimpis Evereston, la plej alta montosupro sur la tero, sen oksigena aparato. Li naskiĝis en Sud-Tirolo, Italio, parolas germane kaj itale. Messner finstudis konstruinĝenieran fakon kaj poste komencis surgrimpi la montojn de l’ mondo. 16 jarojn li okupiĝis pri tio, ofte malsukcesis, sed ne malesperis kaj provis denove. Li opinias, ke la senco de l’ vivo alte en la montaro ne estas multe pli diferenca ol ĉie aliloke en la mondo. Li estas unu el la plej aktivaj naturprotektantoj en okcidenta Eŭropo, de la montaroj, de Alpoj kontraŭ la invado de amasa turismo.

Ekde pli ol du jaroj kaj duono la granda alpisto elprovas sian ŝancon en la politiko, estante, kiel sendependulo, deputito de la itala Partio de verduloj en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.

Apenaŭ eblus emfazi pli grandan kontraston: neona lumo anstataŭ tendo, klimatiza instalaĵo anstataŭ varmigiloj, tekkomputilo anstataŭ glacifosilo — la oficejo de Messner estas unu el la centoj da malgrandaj ĉeloj en la vitra palaco de la Eŭropa Parlamento. Anstataŭ la furora libro Expedition zum Endpunkt (Ekspedicio ĝis la finpunkto) sur sia skribtablo li skribas starpunktojn pri diversaj problemoj de Eŭropa Unio.

Kiel sentas sin kiel deputito la homo, kies nomon oni konsideras kiel simbolon de liberamo kaj sendependeco, enkadre de la devigoj en la Eŭropa Parlamento?

“Mi neniam intencis maljuniĝi en la politiko”, diras Messner sen ĉirkaŭparoloj. Pri la maljuniĝo, ŝajnas, ke li ne rapidas. Moviĝema kaj trejnita, mezalta, 57-jara, li plu restas barba kaj kun ankoraŭ juna figuro. Lia brun-blonda hararo estas densa kiel antaŭ 20 jaroj. Kaj la sulkoj ĉirkaŭ la okuloj atribuas al lia rideto petoleman nuancon.

Se Reinhold Messner filozofias pri Dio kaj Eŭropo, pri la montaroj, li faras tion kun penetranta rigardo kaj intensa gestado permane. Oni sentas kiom da senbrida energio sin kaŝas en tiu homo. Ĝojigas la fakto, ke li ne havas mallarĝe partiajn konceptojn: “Mi estas elektita vere fare de unu balotregiono, sed malgraŭ tio mi konsideras ĉiujn, sed ne nur apartajn grupinteresojn”, konfesas Messner.

Kaj la homo, kiu kiel neniu alia en la mondo sukcesis realigi ekstreme malfacilajn revojn, preferas paroli pri siaj projektoj: “Mi estas homo, kiu tutan vivon batalas por efektivigi diversajn ideojn”. Tiel ekzemple hejmlande, en Sud-Tirolo, Messner transformas kastelruinojn en muzeon pri la montaroj. Krome, tute proksime, en sia bieno, li provas labori kiel ekologia agrikulturisto, kiu, troviĝinte en ligo kun viandbutiko kaj restoracio, vendas siajn ekologie produktitajn nutraĵojn: “Se tiu projekto efektiviĝas, se mi povas ion montri al miaj najbaraj kamparanoj, tio signifas, ke mi sukcesas, estigas 10 laborlokojn kaj finfine perlaboras ankaŭ ion por mi mem”.

Oni ne povas paroli nur pri ekologia engaĝo de Reinhold Messner. La konservo de nia mondo kiel ekologia sistemo nedisigeblas de la konservo de la kultura varieco, de la malgrandaj popoloj, de la etnaj regionoj. Laŭ Messner la malpli evoluintaj landoj havas pli grandan estimon kaj respekton al la naturo. Vere, tie estas ankaŭ ekologiaj problemoj, sed de alia karaktero. Do, ni devas instruiĝi de tiuj popoloj tiurilate. Messner deklaras: “Mi observas jam multajn jarojn kun granda intereso la indiĝenojn de Tibeto, de Andoj, indianojn de Nord-Ameriko”.

Li serĉas ekvilibrigitajn renkontojn kun tiuj indiĝenaj civilizoj, kiuj havas pli naturkonforman vivmanieron. Krome Messner ne perdas ligon kun la alia realaĵo en la mondo — la malriĉeco. “Mi scias, ke en la mondo estas 2 miliardoj da homoj, kiuj malsatas, kiuj ne disponas pri bona sanprotektado kaj instruado, kiuj vivas mizere. Longan tempon mi donacis monon al diversaj helporganizaĵoj. Tamen post certa tempo mi venis al la ideo, ke plej utila estas la rekta helpo surloke. Ĉi-momente per miaj monrimedoj mi konstruigas lernejon en unu el la plej malriĉaj partoj de Himalajo. Mi estas konvinkita, ke tio estas la plej bona maniero helpi, ĉar mi vidas kien iras mia mono.”

Alia granda celo de Messner estas Alpoj, en kiuj li strebas akordigi la interesojn de homo kaj naturo, tiel ke turismo, transporto kaj agrikulturo formu vivkapablan tuton, kiu kapablas postvivi. La realigo de tiu revo funkcias laŭ lia konvinko pli-malpli kiel surgrimpo de Everesto. Do, antaŭ sia sukcesa ekspedicio en 1978 al Everesto li intense laboris kvin jarojn, petis permeson kaj poste serĉis partneron, havigis monon per sponsoroj kaj mem perlaboris parton de ĝi per prelegoj. Kaj post tiuj preparoj Messner iris kaj faris la surgrimpon.

Reinhold Messner antaŭsentas, ke tiuj respondoj ne konvenas kiel perspektivo por granda Eŭropo. Li ne iluzias rilate siajn eblojn kiel deputito influi la Eŭropan Parlamenton en Strasburgo: “Ĉi tie oni starigas al mi demandojn kiel portanto de ideoj, sed ne kiel realiganto. Kaj ni, la deputitoj, parolas ege multe — tio ne povas kontentigi homon, kiu ĉiam faris ion en sia vivo”. Messner aldonas: “Ne, mi ne povas kiel unuopulo aliigi la mondon, mi neniam sugestis tion al mi”.

Pere de similaj eldiroj la granda alpisto estigis al si en la Eŭropa Parlamento ne nur amikojn: kaj tie por ke oni efektivigu ion politikan, oni devas havi la necesajn personajn kontaktojn. Ĝuste por tio Messner plej malmulte taŭgas — li kverelis kun sia Everesto-partnero Peter Habeler, samkiel kun sia posta kunulo Hans Kammerlander (ambaŭ aŭstroj). Per konflikto finiĝis ankaŭ lia kunlaboro kun la germano Arved Fuchs [fuks], kun kiu Messner vintre 1989-1990 trairis Antarkton. Kaj poste venas la faktoro envio: multe da kolegoj deputitoj en Strasburgo malkaŝe parolas, ke la sud-tirolano iras kun malbutonumita ĉemizo kaj kun tibeta ĉeneto ĉirkaŭ la kolo, preskaŭ ĉiam ĉirkaŭate de la kameraoj de televidteamoj.

Multaj observantoj konsideras la politikiston Messner malsukcesinta. Tamen la vorto “malsukceso” estas fremda al liaj oreloj — ja dum sia alpisma kariero li multfoje revenis de la vojo al la montosupro. Kaj dum aliaj ekspedicioj malgraŭ la danĝero je lavangoj kaj malbona vetero surgrimpis en la zonon de morto, li prokrastis sian atakon al la supro malgraŭ la semajnoj de preparoj kaj ĝisatendo de la konvena momento. Tiu instinkto pri memkonservo, tiu deziro pri prokrasto de la surgrimpo de la montosupro el vidpunkto de Messner neniel estis malsukceso, sed nur kaŭzo por tio, ke li postvivis. Kun sia fama obstinemo li ĉiam starigis al si altajn celojn, kiujn li poste atingis.

Eble Reinhold Messner pravas, kiam li deklaras, ke kiel parlamentano li ne vidas grandan diferencon kompare kun sia antaŭa vivo, sed nur pliriĉigon, gravan sperton, kiun li ne volus malhavi. Ŝajne tiuj liaj vivkondiĉoj de deputito estas nur unu aldona strebo al memrealigo. Tiel konsiderate, la “ŝipo” kun la eŭropaj parlamentanoj en Strasburgo post la alpismaj ekspedicioj, glaĉeroj, sablaj dezertoj — estas por Messner unu plia “areno de la soleco”, kiel tekstas titolo de lia libro de la 70aj jaroj.

La profesia aventuremulo ne lasas eĉ malgrandan dubon, ke li ankaŭ estonte havos aktivan vivon. Kune kun sia vivpartnerino Sabine kaj la infanoj Magdalena (14) kaj Gesar Simon (11) Messner intencas loĝi en Meran, Sud-Tirolo, dum la lernojaro, kaj dum la ferioj restadi en sia kastelo Juval. Ankaŭ en la sekvaj jaroj li prelegos kaj havos publikajn elpaŝojn en Usono, Japanio kaj Eŭropo. Unu fojon jare li havos ekspedicion kaj lia celo estos la sanktaj montoj. Krome Messner havas grandan revon, kiun li ne volus forlasi: “Mi havas grandan dezertan projekton, kiun mi planas realigi en 2004”.

Reinhold Messner estas alpisto, revanto, deputito, aŭtoro de belaj libroj, patro de tri infanoj, kiu sekvas kun sciamo kaj estimo kiel komunikiĝas homoj kaj kulturoj, naturo kaj homo, obstina viro el Sud-Tirolo, kiu estiĝis civitano de l’ mondo.

Evgeni GEORGIEV