Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Antaŭ ol preni ajnan monon, kontrolu, ĉu ĝi ne estas falsa. Laŭ onidira statistiko en Ukrainio ĉiutage (!) oni trovas dekojn kaj eĉ centojn da falsaj monbiletoj.
La plej vaste konataj manieroj de monfalsado nun estas komputila grafiko kaj fotokopiado. Plej ofte oni falsas ĉe ni usonajn dolarojn kaj niajn ukrainajn hrivnojn, kiuj laŭ opinio de specialistoj estas tre bone protektitaj kontraŭ la falsado.
Monfalsado havas sian historion. Ĉiam al tiuspecaj krimuloj oni rilatis negative, escepte se la falsadon faris registaro.
Dum la periodo de caro Petro la Granda la verdikto por rusaj falsantoj de monbiletoj estis mortigo. Same severe oni rilatis al la krimuloj dum la periodo de Katarina la 2a. Dum la sovetia reĝimo oftis verdikto “mortpafo”. Malgraŭ tiu severeco la monfalsantoj multis; ili abundas ankaŭ nun.
La plej talenta specialisto dum la sovetia periodo estis la 30-jara Viktor Baranov el Stavropol (Rusio), kiu en la 70aj jaroj tre serioze ekinteresiĝis pri poligrafio, eĉ speciale vizitis Moskvon, kie li plurajn semajnojn en biblioteko legis fakan literaturon. Poste li iun tempon elektadis farbojn kaj paperon kaj produktis kliŝon. Entute Baranov falsis 23 000 rublojn, kiujn li distribuis en 70 (!) urboj de la lando. Kontrolante la monon, produktitan de Baranov, la sovetiaj specialistoj ne povis diveni, kiuj el la monbiletoj estis veraj, kaj kiuj estis falsaj.
Antaŭ tri jaroj en Lugansk (orienta Ukrainio) estis arestita grupo da monfalsantoj, kiuj kreis komputilan programon, kiu ebligis produkti preskaŭ originalajn hrivnojn. Ili presadis 5-, 10- kaj 20-hrivnajn monbiletojn kaj distribuis ilin tra la tuta Ukrainio. En Kievo antaŭ nelonge oni arestis veran majstron pri monfalsado. Specialistoj el la ŝtata monfarejo eĉ miris, kiam ili trovis, ke la falsitaj hrivnoj havas pli da protekto-elementoj ol la originalaj.
Dmitrij CIBULEVSKIJ