Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Mirakla tambureto

Evidente, la aŭtoro Günther Grass konas ekde sia infanaĝo germanojn, polojn, kaŝubojn, homojn kaj lokojn identajn aŭ similajn al tiuj en la libro La lada tambureto. La verko la unuan fojon aperis en la jaro 1959, oni traktis ĝin multe kaj diverse, kun kreskanta entuziasmo.

Oskaro, malgrandegulo kun ĝibo, kiun Oskaro mem taksas alte kaj kiu, cetere, laŭ lia aserto, povas ĝuigi virinojn, nun ne povas iri ien ajn; nun — kiam la historio estas rakontata de la aŭtoro kaj de Oskaro mem — li estas gardata en malsanulejo. Komence ni, legantoj, povas supozi, ke tio okazas pro mensaj kialoj, pro lia frenezeco, sed ĉe la fino de la libro oni ekscias, ke Oskaro tie ... evitas punon pro murdo farita de iu alia — pri kiu murdo oni, tamen, akuzadis lin, Oskaron.

La patrino de Oskaro — Agnesa — koncipiĝis inter pli ol nekutimaj kondiĉoj. En oktobro 1899 fajro-pasiulo Jozefo Koljaĉek (pli kaŝubece: Koljaiĉek) bruligis segejon. Fuĝante de ĝendarmoj, li trovis sur terpomkampo la junulinon Anna Bronski kaj ... li kaŝis sin sub la kvar jupoj de tiu kaŝubino. Li generis Agnesan, sian filinon, supozeble tiam. La du gejunuloj, Anna kaj Jozefo, fuĝis plu kune. Jozefo Koljaĉek, timante areston, ŝanĝis sian nomon je Vranka, kaj li edzinigis Annan. Jozefo Koljaĉek, alie Vranka, iom poste, suspektate, devis fuĝi plu, de sur ŝipo (je vivriske longa naĝado subakva) ĝis bordo kaj “replu” ĝis Ameriko ...

La plenkreskinta Agnesa en 1918, flegante lin, interkonatiĝis kaj geedziĝis kun germano Alfredo Matzerath. Agnesa ja estis havinta kaj havonta ian rilaton kun alia junulo kaj parenco, Johano Bronski. Tra la jaroj tiuj du viroj — el kiuj unu fariĝis fianĉo kaj edzo kaj la alia: nur atestanto ĉe la geedziĝo — restadis proksime al kaj en tre intima rilato kun Agnesa, kio helpas kompreni, ke Oskaro nomas la du virojn tra la libro siaj “probablaj patroj”.

Oskaro, aĝante tri jarojn, falas en profundan kelon kun okaze nefermita klapo — li rulfalas laŭ ŝtuparo, batiĝante en neklara, sed danĝera, eĉ fatale malutila maniero. Post la akcidento li evidente ne plu kreskas. Laŭ la propra interpreto, li “decidis” ne plu kreski, ĉar ne plaĉis al li la plenkreskula mondo.

Oskaro ekhavas sian ladan tamburon infanan, kiun li uzadas tre multe, ofte kaj insiste, ne nur por sin esprimi kaj por sin amuzi, sed ankaŭ por teni distancon inter si kaj aliaj, inter si kaj plenkreskuloj. Lia infana tamburo eble estas magia rimedo, kiu povas ankaŭ okazigi aferojn, simile al tamburoj de afrikaj tribo-sorĉistoj. Almenaŭ Oskaro sentas similecon al ĉiaj magiuloj — ne nur al homoj, sed ankaŭ al papilio, rano, kiuj siavice, laŭ Oskaro, same kapablas sorĉi tambure. Se oni forprenas de li la tambureton, li krias proteste, kaj per sia kriado li kapablas rompi vitraĵojn, florvazojn, fruktovazojn, fenestrojn de domo aŭ teatro, montrofenestrojn kaj tiel plu: danĝera povo. “Mia voĉo kvazaŭ diamanto, ĉasta kaj tial senkompata, distranĉis vitroŝrankojn kaj interne, ne perdante la ĉastecon, ĝi perfortis likvorkalikojn, harmoniajn, kun majesta formo, donacitajn per la kara mano, iom polvokovritajn”. Li aĝas iom pli ol tri jarojn, kiam la unuan fojon li prezentas sian talenton, timante, ke oni forprenos lian tambureton. Kiel li mem diras, Oskaro “aŭdigis el sia brusto la unuan frakasan kaj sukcesan krion: la ronda polurvitro, kiu ŝirmis la mielflavan ciferplaton de nia staranta horloĝo kontraŭ polvo kaj mortantaj muŝoj, rompiĝis, falis ...”.

La damaĝoj, ŝokoj, surprizoj, kaŭzataj de li, kreskadas, pligraviĝadas. En la ĉapitro Vitro vitro vitreto li indignigis sian instruistinon, en la ĉapitro La kanto aŭdiĝanta for de la prizontruo li frakasas fenestrojn de promenhalo de teatro, kaj en la gazetaro li povas poste legi pri mirakloj neimageblaj. En la ĉapitro Montrofenestroj li, staranta nevidate, produktas truon en montrofenestro de juvelejo, ĝuste tiom vastan, ke mano de la tiumomente antaŭstaranta probabla patro Johano Bronski povas enŝoviĝi, kaj Johano sukcesas ... ŝteli valoran kolieron, donacotan al la patrino de Oskaro. Alian fojon, kiam dum prezentado de la Vaganta holandano solistino kri-kantis sen sukcesi laŭ oskara koncepto, helpema krio de Oskaro frakasis la reflektoron kaj mallumigis la teatran salonon.

La patrino nomas Oskaron kelkfoje (probable nur por favori kaj malpli-kolerigi iel Jozefon Matzerah) Kruco portenda, sed eble pli ofte, precipe kiam Kristnasko proksimiĝas, “ŝerce” aŭ “malgaje”, ankaŭ Malgranda fingruloMia eta Fingrulo. Oskaro, tamen, ofte sentas sin izolita, kiel iu, kiu frontas kaj perceptas la homan mondon unuece malamika aŭ almenaŭ fremda. Tamen li ne tute fermiĝas anime, li restas scivola, li serĉas kaj, ŝajne, iam trovas proprajn al si, specialajn manierojn speguli kaj kontakti la eksteran mondon. Li en la unuaj jaroj, sed ankaŭ poste, ne simple tamburadas, ne simple sonigas sian tambureton, kiel aliaj tamburantoj tion faras; lia tamburado prezentas okazojn kaj eventojn historiajn, ĝi prezentas lian historion, liajn impresojn, kun ĉiuj, ĉiusensaj rememoroj: li kapablas pritamburi kolorojn, reliefon, moviĝon ... Kiam post jardekoj li estas flegata en la nervomalsanulejo, lia fleganto, iel komparebla al li, repriverkas liajn historiojn brode.

Laŭ la interpreto de Agnesa, la oskaran malsanon de nekreskado kaŭzis ne nur ia hazarda kaj neantaŭvidebla falo, sed ja la senatento de la patro.

En la lernejo la instruistino hipokrite provis ŝajnigi, ke la tamburado de Oskaro plaĉas al ŝi, sed tuj poste ŝi volis la ladan instrumenton “dormigi en ŝranko”. Protesta kriado de Oskaro rompis ŝiajn okulvitrojn kaj la fenestrojn de la klasĉambro. Komprenebla sekvo: Oskaro ne plu povis vizitadi lernejon, li komencis ĉerpadi konojn de najbaroj (kiel la ebriema muzikisto Klepp) kaj de la dungita fraŭlino Gretinjo Scheffer, amikino de la patrino. Kiel Oskaro rilatis al sia stato eksterlerneja? “Maĉante malfortan ĵaluzon, Oskaro vidis dum kelka tempo la samaĝulojn kun tornistroj, ĉe kiuj balanciĝis fierege spongoj kaj viŝtukoj por la ardezaj tabuloj. Kaj li tamen ne memoras, ke iam ajn en lia kapo estis ĝerminta ekzemple tia penso: ... Vi devus fari la (!) bonan mienon por tiu lerneja ludo”

Agnesa, la patrino de Oskaro, kaj la amikino Gretinjo Scheffer, kiujn nun okupas edzo kaj trikado, respektive, iam antaŭe kolektadis kaj legadis interesajn librojn. Parto de la iama kolektaĵo diskuŝas en la hejmo de Gretinjo. Oskaro trovas inter la libroj de Gretinjo Scheffer, kvazaŭ hazarde, du librojn, influontajn lian vivon: la libron Rasputin kaj virinoj kaj ion de “Goethe pri elektaj afinecoj”.

Gretinjo Scheffer, amikino de Agnesa (la oskara patrino), instruas legadon al Oskaro uzante la libron unue menciitan, kiu ja elokvente kaj efekte prezentas manovrojn, trukojn, virinĉasadon kaj orgiojn Rasputinajn, kiuj multfoje vigligas Gretinjon kaj la ĉeestantan patrinon de Oskaro, Agnesan. Li mem, ŝajne, komprenas nenion el la erotika enhavo kaj eĉ literojn li alproprigadas malrapide, almenaŭ li sukcesas tion kredigi al Agnesa kaj Gretinjo. La realo diferencas de la supozoj: Oskaro, kiu elŝiras paĝon-post-paĝo duonon de la libro, kleriĝas laŭ ĉi tiu libro pri sekretoj de la virina animo, pri devo trakti virinojn pacience kaj pri postkulisaj manovroj en la cara medio. “Ne estis simple eklerni legadon kaj ŝajnigi sin malkapabla samtempe. Tio kaŭzos al mi pli grandan penon ol ŝajnigi infano dum jaroj” interpretas ĉion ĉi la heroo mem.

Psikologino en la malsanulejo opinias, ke Oskaro havis tro malmulte da kontaktoj kun aliaj infanoj. Nu, li mem prirakontas atentindajn kunestadojn. En la korto infanoj ludis preparadon de supo: ili iom post iom metis, ĵetis, ŝutis en la akvon najlojn, brikpecojn, ranojn, ili kraĉis kaj — pluraj sinsekve — pisis en la preparatan kaĉon, knabo Nuĥo eĉ vomis en ĝin. La forirantan Oskaron knabino Zuza suspektas pri intenco priraporti la aferon denunce al plenkreskuloj. Eble, tio kreis la motivon por poste viziti Oskaron en la mansardo kaj trud-nutri lin per la abomeninda preparaĵo.

Printempe de la jaro 1934a la patrino kondukas Oskaron en cirkon. Fuĝinte de sia societo, inter loĝoĉaroj li renkontis la preskaŭ 53-jaran malgrandegulon, sinjoron Bebra, ĉesintan kreski, malavantaĝe, nur en sia deka vivojaro, do ne tiom frue, kiel Oskaro. Bebra estus preta tuj dungi Oskaron por la cirko. “Vidu, sinjoro Bebra, mi preferas sidi inter spektantoj, mi preferas ke tiu malgranda arto floru sekrete, malproksime de aplaŭdo, mi estas tamen la lasta, kiu por viaj prezentadoj avarus la aplaŭdon” li diras, ĝentile rifuzante, ĉi-foje, la proponon kunlabori.

La patrino pendolas inter rendevuoj kun Johano Bronski kaj la preĝejo. Oskaro rimarkas, ke gipsa Jesuo superaltara estas simile malgranda kiel li, kun simila pistubeto, kaj li ekintencas cedi sian tamburon al Jesuo. Eble, ankaŭ tiu gipsulo sukcesos tamburi. La provo finiĝas je skandala malkaŝiĝo.

Ni povas legi, ke “laŭ deziro de Matzerath”, kiu diference de la oskara katolika patrino — estis protestanto, en la Sankta Vendredo la vendejo devis fermiĝi. Agnesa (la panjo de Oskaro), kun Jozefo Matzerath, Johano Bronski kaj Oskaro promenis sur moleon. Tie ili konatiĝis kun stivisto, prenanta angilojn el elmarigita kapego de ĉevala kadavro. La oskara panjo rigardis malvolonte la angilojn, mortbaraktantajn en salo por rapide kaj bone sensukiĝi. Matzerath pensis, ke tian sorton angiloj, kiuj mem malplimultigas homajn kadavrojn postbatale, ja meritas. Oskaro, por karakterizi angilojn, rakontas ankaŭ postan hospitalan historion pri virino, kiu volis (ja alitempe, eble, jardekojn post ĉi tiu marborda promeno de la Oskar-opo) sekse kontentigi sin per vivanta angilo, sed pro akcidenta vundiĝo, kun la rezulto perdi sian fekundecon. Dum la tago pli frua, ĉe la moleo, venis la momento, kiam la patrino de Oskaro elvomis sian matenmanĝon kun ovo kaj ŝinko. Johano Bronski helpeme forkondukis ŝin de la loko kun la angiloj. Dum li metis sian manon al ŝia dekoltaĵo, ŝi tenis sian manon en la poŝo de li, ekster la vidokampo de Jozefo Matzerath.

Malgraŭ la malprefero de Agnesa, Matzerath aĉetis (nepre malmulte-kostajn) angilojn kaj hejme li kuir-majstre igis ilin tagmanĝo — li trudis la angilaĵon ankaŭ al la naŭziĝema Agnesa. Per tio komenciĝas mallonga periodo, kiam Agnesa, strange, malgraŭdezire manĝas fiŝaĵojn pli kaj pli ofte kaj multe (angilojn naĝantajn en “maja butero”, haringojn frititajn en oleo). Matzerah supozas gravedecon. “Ne gravas, kies infano ĝi estus” li diras al Agnesa. Ŝi manĝadas plu, pli kaj pli da fiŝaĵoj, ĝis fine ŝi — mortas. “Ŝiaj organoj klare rememoris kun doloro la sanktvendredan promenon kaj angorante, ke tia promeno ripetiĝos, ili murdis mian panjon, kiu cedis al la volo de la organoj” — esprimas sin Grass per esperantaj vortoj de Chmielik.

Post la entombigo, trinkante brandon, la familianoj kaj gastoj ludas kartojn. La avino enlasis Oskaron sub siajn kvar jupojn, kien estis fuĝinta iam ankaŭ la segej-bruliginta avo.

En 1938 oni fermis la limojn inter Pollando kaj la Gdanska Libera Ŝtato. Oskaro amikiĝas kun la senlabora Herberto. Ili dum mallonga tempo kunlaboras: Oskaro rompas kante montrofenestrojn, Herberto ŝtelas. Tio ne daŭras longe. Jen, Herberto fariĝis gardisto en la Muzeo de Navigado, kie li pasigadas longajn tagojn, ofte sola. En la muzeo estis gardata la admirinda skulptofiguro de Niba: sur tiu korpo oni trovis la amsoifan Herberton mortinta.

Muzikisto Meyn belege trumpetis, li havis kvar katojn, kiujn poste iam li batmortigis; en la dudekaj jaroj li pagadis membrokotizon al komunista junulara grupo, kaj en la pli priparolata tempo li iĝis SA-soldato. Horloĝisto najbara denuncis ĉi tiun SA-viron pri katmortigado. Kvankam muzikisto Meyn estis, kun aliaj, metinta fajron sub sinagogon, kaj li (ja laŭdinde laŭ polica vidpunkto, legantoj povas supozi) estintis aktiva, kiam “oni detruis kelkajn elektitajn vendejojn”, pro lia pri-kata peko oni forstrekis lian nomon el la nomlisto de la rajdistaro de SA.

Ĉu Johano Bronski, probabla patro de Oskaro, volis sincere defendi sian labordonan polan poŝtejon, kien li iris kun Oskaro nur, kiam ĉiuj liaj kolegoj jam estis ĝin defendantaj? Kaj ĉu dum la tempo, kiam oni tiom klopodas en la poŝtoficejo defendi Pollandon, troviĝos la maljunulo, riparunta la ladan tamburon de Oskaro? Oskaron miloble pli okupas la sorto de la ŝatata tambureto, ol tiu de Pollando. Johano, siaflanke, ne agadas heroe, ja li tre kolore imagas, kia estas vera, iel ajn evitenda, milito. Malgraŭ la malforteco de sia kontraŭstaro — post venko de la Heimwehr-anoj — li iĝis kondamnita al morto kaj mortigita. Ĉu Oskaro, prezentinta lin al ni, kiel sian patron, iel kunkulpas pri lia morto? — Ĉu la, posta, 60-jara, riĉa Oskaro de la posta romano La Ratino povos rememori la detalojn pri la defendo de la pola poŝto?

Se reveni strikte al La lada tambureto: jen, Jozefo Matzerath dungis por vendado la infanece junan, kanteman, buŝharmonikeman Marian Truĉinski. Ŝi tre lerte evoluigis kaj repopularigis la vendejon de Matzerath, ŝi ĉiel konvenis kiel posteulino de la oskara panjo, Agnesa. Ŝi, ekzemple, krom kuirado, preskaŭ ĉion aranĝadis en la hejmo, kaj tiel Matzerath povis plu kultivadi sian kuirarton.

Anstataŭ “Patro nia” Oskaro komencis preĝadi Mi amas vin, Maria. Siaparte, Maria “ĉiufoje, kiam ŝi estis lavonta plankon en la salono, forŝovis de la femuroj la ŝtrumpojn, kiujn donacis al ŝi Matzerath”. Kiam post tempeto, dum stranda senvestiĝo, Oskaro provis brakumi ŝin, parolante en kaŝub-imita Esperanto de Chnielik, Maria primoketis kaj forpuŝetis la mallertan Oskaron, sed ja ne kun efiko poreterna.

Eferveska pulvoro estas bongusta kaj kun iom da salivo ĝi bone ŝaŭmas — speciale sur umbiliko de la tikliĝema Maria. Iom post iom Oskaro ekkonscias, ke, krom la du bastonoj de la lada tambureto, li havas sian trian. Kaj li proponas siajn karesojn al Maria.

Same kiel estas iom malklare, ĉu Oskaro estas filo de Matzerat aŭ de Johano, restas iom dubeble, ĉu Kurton oni devas vere konsideri kiel komunan filon de Oskaro kaj Maria aŭ kiel fraton de Oskaro.

La raportoj de Wehrmacht kaj la “specialaj komunikaĵoj” fariĝis por Oskaro kvazaŭ lecionoj de geografio. Laŭ tio, li eksciis, ekzemple, ke “la urbo Stalingrado troviĝas ĉe la rivero Volgo”. Kaj jen, Bebra, la nano, kiel klaŭno, kunprenas la alian grandtalentan malgrandegulon Oskaron, por granda cirka rondvojaĝo.

La sukcesa cirk-ano, Oskaro, havas sukceson ankaŭ de amoranto kun la eta artistino Rozvita.

En alia ĉapitro, Oskaro unue timas, poste kvazaŭ ekgvidas la bandon de la Elpremantoj — junuloj, kiuj ŝteladas en la urboparto Nova Haveno... en la nomo de la eta Jesuo Kristo... kiu konfesis sin kaj do ekestis Oskaro. Ili prirabadis, ekzemple, partiajn kasojn. La malamatan “Helmuton Neithberg” ili dronigis en Motlavo. — Ĉu oni povos kredigi, ke Oskaro estas iom mensmalsana, por ne puni lin?

Kiam rusaj soldatoj paŝas en la kelon, Matzerath — eble pro Oskaro, kiu enmanigas ĝin al li — englutas sian faŝisman parti-insignon. Ĝi kaŭzas la morton de Matzerath, dum Oskaro estas dispremanta pedikon. (Tro multe mi priskribas detalojn, ĉu jes? Kaj, tamen, ne sufiĉe: la romano estas plena de eventoj, kvankam, kompreneble, oni ne sentas ian klare laŭcelan disvolviĝon de la okazoj). Post la milito Oskaro denove havas artajn sukcesojn, ekzemple, tamburante en cepokelo, kie homoj kolektiĝas por kune plori helpe de pika cep-odoro. Ĉe la fino de la romano, Oskaro aĝas tridek jarojn, kaj malcerteme li sentas, ke eble li devus agi iel konforme al sia aĝo. Ĉu li, ekzemple, kolektu disĉiplojn kiel Jesuo? Oni ne povas, legante ĉi tion, diveni, ke en alia romano de Grass — en la romano Ratino — Oskaro aperas kiel riĉega posedanto de videofirmao, kiu emas kaj planas registri videoserion pri pereo de la faŭno kaj flaŭro, ankaŭ por perlabori multe.

Tomasz Chmielik per malmultaj modifoj de la Esperanta morfemiko (uzado de -it, -at, -ot, -ut anstataŭ -is -as -os -us, forlasado de la substantiva finaĵo o, uzo de j en la tabelvortoj kjo, kju, kjam, uzo de difina artikolo lo anstataŭ la) lerte kreas stilefekton de iel dialekteca parolo, por imiti la uzon ne de dialekto, sed de la supozeble malalt-prestiĝa kaŝuba lingvo. “Patrino Truĉinski”, t. e., la patrino de Maria, ekzemple, parolas jene: “Imagu, Oskarĉjo, lo cikoni alportit por vi fraĉjon. Kaj mi pensit nur, ke ne estu knabinjo, ĉar lo knabinjo donat poste nur zorgojn.” Mi pensas, tamen, ke iam la forlasado de o okazas en fonetika pozicio, kiu malverŝajnigas tian modifiĝon. La solvoj de Chmielik plaĉas al mi.

Ŝajnas al mi, ke Chmielik ŝatas artikoli ion kion li opinias tre karakteriza, tipa, kun tipa, klara, memorinda eco; tiun uzmanieron oni povas lerni de li, legante lian tekston, sed tio ne ŝajnas esti la normoj kaj kutimoj de Esperanto. Jen liaj similaj uzoj de la artikolo la: “... li sentis sin kulpa kaj kelkfoje eĉ ploris ĉar li havis la molan koron” (p. 73). Ni postulis la altan salajron kaj ricevis dudek markojn (p. 453).

Fine mi esprimas la opinion, ke Tomasz Chmielik pro la farita granda kaj plejparte nepre konvena traduklaboro meritas nian sinceran dankon kaj gratulon. Lia teksto estas certe teksto viva, agrabla, ebliga atenti la enhavon, la artan mesaĝon de la aŭtoro.

WACHA Balázs

Günther Grass: La lada tambureto Tradukis Tomasz Chmielik. Serio Oriento-Okcidento, n-ro 33. Eld. KLEKS, Pollando, 2000. 534 paĝoj.