Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

POLITIKA ĜUSTECO

El ŝipo — ĝipo

Lernantoj de la angla lingvo scias, ke samkiel en Esperanto mankas al substantivoj gramatika genro. Jen laŭdire unu el la (eventuale malmultaj) plusoj rilate eklernon de la angla. Ekzemple angla tablo estas neŭtra: lernanto de la franca memoru, ke francaj tabloj inseksas, dum germanaj virseksas.

Sed tio, kion oni verŝajne ne instruas en lernejoj, estas, ke ĉe kelkaj anglaj substantivoj (kaj ne nur ĉe nomoj de bestospecoj, inkl. de homoj) ja evidentiĝas genro. Ekzemple, dum jarcentoj britaj maristoj inigas siajn ŝipojn. Maristo, priskribante ŝipon, dirus ne “ĝi belas”, sed “ŝi belas”; ne “ĝi subakviĝis”, sed “ŝi subakviĝis”.

Tiu ĉi iniga fenomeno montriĝas ankaŭ ĉe aliaj veturiloj, ekzemple vapor-lokomotivoj kaj aŭtoj. Multaj britoj, parolante pri aŭto, emus diri: “Ho! Mi lavas ŝin dimanĉe.”

Karaktero

Tamen la tradicio, almenaŭ rilate ŝipojn, baldaŭ ĉesos. La prestiĝa gazeto Lloyd’s List [lojdz lst], fakĵurnalo pri mar- kaj ŝip-aferoj, anoncis, ke ekde nun ŝipoj ne plu ŝi-os, sed ĝi-os. “Ŝipoj estas nuraj iloj,” klarigis la redaktoro de Lloyd’s List. “Karakteron ili ne havas — nek viran nek inan.”

Furioze reagis maristoj — samkiel en 1998, kiam la lastan fojon oni provis neŭtrigi ŝipojn. “Paŝo tia kontentigos feministojn kaj kontistojn,” tondris kapitano. “Sed ĝi kolerigos la tutmondan maristaron.”

Sed eĉ la marista sindikato akceptas la neeviteblecon de la redaktora decido. “Eliris ĉio romantika el marista vivo,” diris sindikata parolanto. “Regas en la industrio nur komercaj konsideroj kaj ne plu estas spaco por sentimentaleco.”

Restas unusola demando. Ĉu la Akademio de Esperanto sekvos la ekzemplon de Lloyd’s List kaj rekomendos, ke ekde nun esperantistoj parolu ne pri ŝipo sed pri ĝipo?