Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

DOKUMENTO

Ne al unulingvismo

Kelkaj italaj politikistoj (de la ekstremdekstra Nacia Alianco, sed ankaŭ verda senatano Marco Boato) proponis ŝanĝon de la konstitucio por aldoni, ke la sola lingvo de Italio estas la itala. Ni ne vidas la kialon por tia ŝanĝo, ĉar jam evidentas ke la itala estas la lingvo larĝmezure plej parolata kaj grava de Italio: danke al deviga instruado, ĉiuj kapablas paroli la komunan lingvon. Ĝuste ĉar ĉi tiu estas jam akirita rezulto, pli kaj pli fortiĝas la deziro lok-nivele remalkovri la minoritatajn kaj regionajn lingvojn, la dialektojn kaj la lingvojn de aliaj popoloj. Ŝajnas al ni neniel necese sufoki ĉi tiujn ventojn de plurismo kaj demokratio per ŝanĝo kiu ombrigus alian konstitucian normon, multe pli demokratian: temas pri artikolo 6, kiu tekstas: “La respubliko protektas, per laŭcelaj normoj, la lingvajn malplimultojn”.

Por ke la itala konstitucio pluestu demokratia kaj plurisma, kontraŭ aŭtoritatismaj normoj limigantaj esprim-liberecon kaj ebenigantaj la vojon al estonta malpermeso de la minoritataj lingvoj, ni invitas ĉiujn subskribi la peticion troveblan ĉe la adreso http://guestbook.sparklit.com/entries?gbID=61926.

Ne forgesu kiel eble plej multe cirkuligi ĉi tiun apelacion! Dankon, ni bezonas la helpon de la demokratiaj civitanoj de ĉiuj politikaj apartenoj.

IKEL