Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Komputado

PROGRAMARO

Mikrosofto ektimas Linukson

Nun jam plurfoje likis tra la brita retgazeto The Register (www.theregister.co.uk) interna retpoŝto de la estro pri Vindozo de Mikrosofto, Brian Valentine. En tiuj mesaĝoj Mikrosofto klarigas kelkajn el siaj planoj kiel kontraŭbatali Linukson, la libere haveblan mastrumsistemon, specon de Unikso. Ekzemple, Mikrosofto aĉetos studon de komerca esplorfirmao, kiu “pruvos”, ke Linukso — senpage kopiebla — estas pli multekosta ol Vindozo. Alia rimedo estas trude vendi al grandaj organizaĵoj aŭ firmaoj, kiuj pripensas salti al libera programaro. Mikrosofto ankaŭ dungis kompetentajn uniksulojn, por plej bone argumenti pri Vindozo al firmaoj, kiuj jam uzas Unikson.

La zorgoj de Mikrosofto estas eble surpriza signo, ke la libera mastrumsistemo maturiĝas. Antaŭ kelkaj jaroj ne penseblis, ke Linukso uzeblus de iu krom de privataj entuziasmuloj kaj iugrade en servila medio. Nun ĝi estas establita kiel servila mastrumsistemo. Grandaj komputil-fabrikantoj, ekzemple Dell kaj IBM, liveras servilojn kun Linukso jam instalita. Ĉe retaj serviloj, liberaj mastrumsistemoj estas uzataj en serioza proporcio de la merkato. Linukso ankaŭ pli kaj pli populariĝas ĉe fabrikantoj de elektronikaj aparatoj, kiuj ne emas pagi programaran permesilon por ĉiu vendota maŝino, kaj povas facile adapti la programojn al aparatoj, danke al la disponata fontkodo.

Eĉ ĉe la skribotablo, uzado de Linukso ekŝajnas ebla. Rapide maturiĝas la liberaj oficejaj programoj KDE kaj GNOME, kiuj disponigas aron da programoj tre similaj al la ĉefa programaro de Mikrosofto por prilabori tekstojn, uzi la reton kaj fari tabelojn kaj datenbankojn. Eble la frapa argumento pri kosto, por afero simila aŭ pli bonkvalita, finfine pli videblos. Libere havebla fontkodo, ja ebligilo de tiu senkosteco, eble malpli frape interesas neprogramistajn uzantojn. Jam relative grandaj organizaĵoj, kiel la britaj policaj servoj, pristudas la eblon anstataŭigi Vindozon per Linukso por oficejaj taskoj. Ja fruas la intereso, kaj ne tiom oftas amasaj instaloj, sed estas jam granda progreso, ke oni entute ekpriparolas la eblon.

La liberaj permesiloj de Linukso frape kontrastas kun la emo de Mikrosofto pli kaj pli strikte limigi permesilojn, kaj movi siajn uzantojn al abonsistemo, kie uzanto regule pagas por novaj versioj anstataŭ laŭplaĉe elekti: ne tiom malofte grandaj firmaoj, pro la kosto kaj peno ŝanĝi la mastrumsistemon de multaj komputiloj, pretersaltas iun eldonon de Vindozo, kaj ties permesilajn kostojn. Tamen Mikrosofto restas en forta pozicio, ankoraŭ kun granda plimulto de la merkato, kaj kaptinta uzantojn en siaj apartaj datenstrukturoj. Ja liberaj programoj pli kaj pli kapablas trakti, malgraŭ Mikrosofto, vindozajn datenojn, sed tio ne perfektas kaj helpas al Mikrosofto. Tamen, tiuj lastatempaj publikigoj montras, ke Mikrosofto ektimas.

Franck ARNAUD