Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

DIPLOMATIO

Ŝtatjura unikaĵo

Danke al Eŭropa Unio (EU) definitive malaperis Jugoslavio, kiu laste estis ŝrumpinta ŝtateto, kompare al la iama plej granda lando de l’ balkana duoninsulo. Sub premo kaj milda perforto de EU la Federacia Respubliko Jugoslavio metamorfozis al Serbio-Montenegro (serblingve Srbija i Crna Gora). Rezulto de alta diplomatia arto de EU-peranto Javier [ĥabjer] Solana estas ŝtatjura unikaĵo. Serbio-Montenegro havas du valutojn (dinaron kaj eŭron), doganimpostojn inter la du partoj kaj diferencajn ekonomiajn sistemojn. En somero 2002 “konstitucia ĉarto” (kio estas tio?) estu preta kaj en aŭtuno okazu elektoj, laŭ la planoj.

Ĉe internaciaj organizaĵoj alternas reprezentantoj de la du ŝtatpartoj por paroli nome de la kompleta ŝtato. Harmoniigi la ekonomiojn oni volas okaze de membriĝo en EU. La ĝis nun rekte elektitan tutŝtatan prezidanton estonte nomumos la parlamento; tiu direktos kabineton vokitan de li mem. La ministroj kompetentos pri eksterlandaj aferoj, defendado, ekonomio kaj rajtoj de homoj kaj etnaj malplimultoj (ekz. hungaroj). Pri la armeo krome decidos Supera Defend-Konsilantaro, en kiu la tri prezidantoj devas trovi solvojn per interkonsento. Rekrutoj rajtas militservi en sia propra respubliko. Por parlamentaj elektoj oni volas trovi metodojn, por ke la 650 000 loĝantoj de Montenegro ne estu dominataj de la ok milionoj da serboj.

Kiel karakterizi tian komplikan ŝtaton? Ĉu ĝi entute estos vivipova? Pro tio, ke mankas ĉiaj paraleloj aŭ aliregionaj modeloj, ĉar ne ekzistas komparebla jura konstruaĵo kun tiom da stumbliloj, estas preskaŭ neeble prognozi ion pri eventuala funkciado. Prezidanto (jugoslavia) Vojislav Koštunica diris: “Temas nek pri malstrikta federacio nek pri konfederacio, sed pri nova, originala solvo.” Eble “originala” estas eŭfemismo por “stranga”: la nova kurioza ŝtato estas plia varianto de komplikaj sistemoj en dissplitita Balkanio. Ĝoji povas almenaŭ studentoj en juraj fakultatoj tutmonde: ili havas novan interesan studobjekton.

MAUL Stefan