Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Gramatiko facile asimilebla

Ŝajnas, ke la plej populara libreto pri gramatiko por progresantoj, plene en Esperanto antaŭe estis La tuta esperanto de Henrik Seppik. Kiu neniam legis la gajan Kiel Kolumbo malkovris Amerikon en tiu libro, tiu tuj kuru al la unua libroservo kaj eklegu ĝin! Pro tio li ridegos kaj ... revizios siajn konojn pri participoj! Aŭ finfine komprenos ilian logikon ...

Nun ni havas ankaŭ Prenu plu de Koffi Gbeglo. Ĝi estas pli moderna (kompreneble) kaj pli facile legebla pro malpli da detaloj kaj temoj; plue, la humuro estas malsama. Ankaŭ ĝi estas verkita esperante. Post ĝia trastudo komencantoj povas aliri jam la faman kaj bonegan libron ABC-gramatiko de Esperanto

Prenu plu estas samtempe pli facila kaj pli malfacila por lerni gramatikon. Kvarmonataj komencantoj ja kapablas uzi ĝin, kondiĉe, ke ili jam regas la dek ses regulojn de la Fundamento, bone prononcas kaj flue legas. Komence, ili legos en kurso por kontroli, ke ili jam kapablas kompreni la enhavon ... kaj fine alkutimiĝos foliumi ĝin.

Tiu libreto estas vere agrabla. Jes, ja, ĝi vere estas! Imagu — tra tri partoj, oni unue revizias la esperantan gramatikon, due stampas en sia memoro gramatikajn rimedojn kaj trie pliriĉiĝas pro la aldonaĵoj.

Oni facile marŝas tra dek du “lecionoj”; proverbo troviĝas komence kaj fine de ĉiu leciono. Sed ĉiun lecionon la aŭtoro adapte kaj malsame prilaboris, zorgante pri la plej efika prezento. La reguloj estas nete klarigitaj, la vortoj kaj la frazoj estas facile legeblaj kaj kompreneblaj, la stilo estas lerta. Cetere, multe da ekzemploj permesas pli facile kompreni la tuton; malfacilan ekzemplon klarigas bazaj frazoj. La ekzercoj estas simplaj kaj efikaj. Mankas nur korektoj fine de la libreto; ja, bedaŭrinde, ofte oni laboras sola ...

Dum foliumado oni malkovras jen mnemonikan frazon, jen komparon, jen poemeton, jen anekdoton, jen ŝaradon, jen divenaĵon, jen problemon, jen konsilon ... Kaj eble pecetojn de Afriko ... Novbakitoj alproprigas al si la materialon per klarigoj kaj ekzemploj, facile memoreblaj kaj ofte reuzeblaj! Kaj fine, ili forgesos la gramatikon por libere eniri en la legaĵojn kaj ĝui la verdan etoson!

Christine KEYSERS

Koffi Gbeglo: Prenu plu. Eld. SAT-Broŝurservo/Laŭte!, Beauville, 1995. 113 paĝoj.