Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Ksenofobio

Analizante tiun ĉi fenomenon, oni facile konstatas, ke en ĉiuj el la nomitaj landoj de refortiĝanta dekstrismo ties protagonistoj – de la aŭstra Jörg Haider [jerg hajda] ĝis la murdita nederlanda Pim Fortuyn [fortéjn], ne estis seriozaj politikistoj sed demagogaj popolistoj. Ili miksis siajn programojn por venki en elektoj per ksenofobio, ŝovinismo, naciismo, asertoj pri krimeco de eksterlandanoj kaj enmigrintoj, kiuj laŭ ili ŝtelas ĉion de indiĝenaj civitanoj: sekurecon, laborpostenojn, monon kaj per murdoj eĉ vivojn ...

Faktoj ignorataj

Faktoj ne ĝenas tiujn mensogulojn. Kiam antaŭ pluraj jaroj kreskis atakoj kontraŭ eksterlandanoj en Germanio, seriozaj fakuloj pruvis, ke ordinaraj eksterlandanoj (enmigrintoj kaj azilpetantoj) estas eĉ malpli krimemaj ol la germanoj, kaj ke gravajn krimojn ne faras tiuj eksterlandanoj sed membroj de internaciaj mafiaj bandoj, kio draste falsas la statistikon pri krimeco de eksterlandanoj. Sed fremduloj ĉiam bonege taŭgas kiel propekaj kaproj, kiam civitanoj rimarkas krizojn ekonomiajn kaj sociajn, ekzemple grandan senlaborecon. Tion eluzas popolistoj por sia difuza kaj emociiga demagogio kaj postulas elĵeti enmigrintojn kaj azilulojn por tiel savi la propran nacion.

Nova mezo

Kio okazis en okcidentaj demokratioj, ke la pendolo tiom forte svingiĝas al dekstra ekstremismo? Ĉu fiaskis maldekstraj registaroj, kiujn ni menciis enkonduke? Hm, maldekstraj? Ĉu vere socialistaj kaj socialdemokrataj registoj en Britio, Francio, Germanio estas maldekstraj aŭ ĉu eble ilia “nova mezo” kaŝas nur, ke ili estas kamuflitaj konservativuloj? En Usono kaj Francio elektorajtaj civitanoj rezignis pri voĉdonado, ĉar la pintaj kandidatoj tiom similis unu al alia, ke por ili estis indiferente, kiu venkos. En la aktuala elektokampanjo de Germanio en la programoj de socialdemokrata kaj konservativa partioj oni devas serĉi nuancojn per lupeo ...

Nur administrantoj

Venkos probable tiu, kiu rikanos plej ĉarme en televido. Gvidaj politikistoj jam delonge ne plu estas registoj kun vizioj sed degeneris al banalaj oficistoj, kiuj administras siajn landojn kvazaŭ ili estus komercaj kompanioj: enspezi monon por pagi necesajn elspezojn. Ideoj, perspektivoj, planoj, idealoj – ne bezonataj; sufiĉas amuzi la homojn. Mi evitas indiki iujn nomojn de aktuale regantaj personoj, ĉar probable historiaj libroj apenaŭ registros ilin. Aŭ ĉu vi vidas ie tiajn gravajn figurojn, kiaj – ĉiu laŭ sia karaktero – estis ekzemple Charles de Gaulle [ŝarl de gol], Konrad Adenauer, Maŭ Zedong, Josip Broz Tito, Olaf Palme, Willy Brandt [vili brant], Menaĥem Begin, Indira Gandhi, John F. Kennedy [ĝon kenedi], Nelson Mandela kaj fine (jes, ankaŭ) Miĥail Gorbaĉov, por listigi arbitre nur kelkajn politikistojn, kiuj ne nur administradis siajn landojn sed vere movis ion kaj hejme kaj en internacia politiko?

Kie ni serĉu la kaŭzojn por tia evoluo? Unu sendube estas tutmondiĝo (= kapitalismo), kies profitantoj estas riĉuloj sed ne ordinaraj homoj kaj en kiu grave perdas malprivilegiuloj. Ties angorojn ekspluatas popolistoj tutmonde, ekzemple ankaŭ en multaj sudamerikaj ŝtatoj. Alia kaŭzo estas la simplisma mesaĝo de la nomitaj ŝtat-administrantoj: gajnu laŭeble multan monon por laŭeble multe amuziĝi, kiel tion montras al vi televidaj programoj. Televidas ankaŭ mizeruloj kaj do kreskas ties envio kontraŭ privilegiuloj; tiel facile ili fariĝas viktimoj de popolistoj, kiuj promesas paradizon surteran sen la diablaj fremduloj, sekurecon per forpelo de krimaj eksterlandanoj, ktp.

Elitoj elmigris

En tia situacio en politiko necesus elitoj kun freŝaj ideoj kaj idealoj, sed kie en tutmondiĝa kapitalismo povus prosperi idealoj? La elitoj elmigris jam delonge al industrio kaj komercado, kie ili gajnas multe pli altajn salajrojn ol en politiko. Tie (mal)aktivas preskaŭ nur simplaj aŭ eĉ subnivelaj homoj sen perspektivoj – kaj en tia ide-vakuo facile povas furori popolistoj kaj demagogoj.

Okcidenta demokratio sendube troviĝas en grava krizo. Precipe Eŭropo post fiasko de “nova mezo” suferas tendencon al dekstrismo kaj naciismo, tamen ne ĉie: en Pollando regas denove socialdemokratoj kaj en Hungario malvenkis naciisma popolisto Viktor Orban. Krome ni ne pretervidu, ke apud tradiciaj partioj jen kaj jen aperas novaj movadoj kun freŝaj ideoj, ekzemple ATTAC, kiu kolektas kritikantojn de tutmondiĝo. Eble do iam politiko ricevos novajn impulsojn por superi la krizon de demokratio.