Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Politiko

BRITIO

Ekfluas la ruĝa akvo

Jam de kvin jaroj ĉefministras en Britio Tony Blair [teŭni blea]: politikisto admirata, sed ne amata, kies teorie socialisma Nova Laborista Partio de pluraj vidpunktoj pli dekstremas ol la ĉefopozicia Konservativa Partio. Ekzemple, dum la unuaj jaroj post sia unua, lavanga venko en 1997, la partio de Blair rigore daŭrigis la fiskan ŝpar-reĝimon de la venkitaj konservativuloj. Plue, anstataŭ renversi – kiel promesite – la parte katastrofan privatigo-politikon obstine sekvatan de la konservativa registaro (pro tio daŭre krizas la brita fervojo), Blair insistis pri pliaj privatigoj (ekzemple de la londona metroo kaj de la aertrafika regadistaro).

Verdire la iama partio de la laboristaro fariĝis tiu de t.n. ĉampano-socialistoj: homoj pli kontentaj en la ĉeesto de dungantoj ol de dungatoj; de privataj investontoj ol de publikaj funkciuloj. Malfacile estis diferencigi inter la du ĉefaj partioj: ambaŭ prezentis dekstrajn platformojn. Parte pro tio seniluziiĝis britoj pri politiko. “Politikistoj ĉiuj samas”, konkludis britoj – tiel ke en la naciaj elektoj de 2001 nur 59% de la popolo voĉdonis (nur 25% apogis la partion de Blair).

Pudeleco

Krome Blair malpopularas pro sia pudeleco rilate Usonon. Ŝajnas, ke en Eŭropo nur la brita registaro senrezerve subtenas la morale kaj ekonomie apenaŭ defendeblan “kontraŭterorisman militon” de George Bush. Dum britaj soldatoj aktivas ŝultr-al-ŝultre kun usonanoj en Afganio, nur la brita ĉefministro deklaras sin preta ekmiliti kun Bush kontraŭ Irako kaj Sadam Husajn [sadám husájn]. Sed aferojn tiajn Blair rifuzas parlamente diskuti: dum pasko deputitoj estas vokitaj Londonon por elgurdi kondolencojn pro la morto de la 101-jaraĝa patrino de la monarĥino; malpermesite estas debati eventualan Irak-kampanjon aŭ la buĉadon fare de Israelo en Palestino.

Suferis la reputacio de Blair ankaŭ pro lia hezitemo rilate enkondukon en Brition de la eŭro. Malgraŭ obstina kontraŭ-eŭra kampanjo iniciatita de la konservativa klaĉgazetaro, britoj plejparte taksas neevitebla la forigon de sia valuto, la pundo. Tamen Blair, timanta la gazetaron, daŭre rifuzas anonci daton de promesita eŭro-referendumo. Eĉ pli vunda restas la stato de publikaj servoj (transporto, edukado, sano, ...) – tradicie kernaj en la filozofio de la Malnova Laborista Partio sed pro manko de investoj nun neglektataj de la Nova Laborista Partio de Blair.

Transkapiĝo

Tio estas: neglektataj ĝis aprilo 2002, kiam neatendite la registaro (fakte la ministro pri financoj, Gordon Brown [godan braŭn], en sia ĉi-jara buĝeto) faris politikan transkapiĝon – gimnastikon tiel aŭdacan, ke tuj senteblis la spirito de la Malnova Laborista Partio, la tradicie popola partio. Samtempe, laŭ politikista ĵargono, subite videblis “ruĝa akvo” inter la partioj de dekstro kaj maldekstro. Kialo: Brown anoncis ambician investo-programon el ŝtataj, ne privataj kasoj por modernigi kaj altigi ĝis franca aŭ germana niveloj la nacian sanservon.

Rompiĝis tiel pasintaj promesoj de Blair kaj Brown, ke impostoj ne kreskos. Tamen, kiel diris Brown (kaj kiel la malgranda, maldekstreta Liberaldemokrata Partio jam delonge argumentas), nepros altigi impostojn por krei unuarangan sanservon. Vero, kiu ŝajne fulme trafis la Novan Laboristan Partion, kiu ĝis nun timis eltordi pliajn impostojn el ordinaruloj, ĉar dum la 60aj kaj 70aj jaroj la partio estis konata – kaj prave – kiel imposto-partio.

Triamondaj kondiĉoj

Memevidente imposto-altigo, kiu signifas, ke riĉaj kaj mezriĉaj britoj finance suferos, kunportas riskon. Tamen Brown kaj Blair saĝe kalkulis, ke britoj ne plu toleros kadukiĝon de iam modela sanservo. Kompare kun aliaj eŭropaj landoj laboras en Britio proporcie malpli da kuracistoj kaj flegistoj. Pacientoj atendas dum monatoj, eĉ jaroj la plej rutinajn operaciojn: lastatempe britaj malsanuloj estas “eksportitaj” ekzemple al Germanio kaj Francio por tie operaciiĝi. Aŭdiĝas plendoj pri tiel nomataj triamondaj kondiĉoj en britaj operaciejoj; krome sanservistoj hontinde salajratas: flegisto laborinta dek jarojn ricevas saman salajron kiel freŝbakita policisto.

Sed ne plu. La buĝeto, dediĉita preskaŭ senescepte al sano, antaŭvidas pliajn 15 miliardojn da eŭroj por hospitaloj, klinikoj, trejnado de kuracistoj kaj flegistoj, ktp: la mono devenos de tiel nomata nacia asekuro (kaso, al kiu kontribuas kaj dungantoj kaj dungatoj por financi ŝtatan sanservon). Dum jardekoj politikistoj kredas, ke la popolo ne toleros imposto-altigojn: sed opinisondoj post la buĝeto indikas grandskalan aprobon.

Sola tubero restas la fakto, ke britoj tamen ankoraŭ ne fidas, ke la mono estos efike aplikata. Nur kiam ili povos telefoni al kuracisto pro tuja konsultado kaj ne, kiel nun, esti devigataj petegi ĉe sekretario aŭ alia helpanto por aranĝi interparolon okazontan post tri aŭ kvar tagoj, ili finfine kredos, ke la kromaj miliardoj celtrafas. Intertempe, tamen, brita politiko fariĝas denove interesa. La ĉampan-socialistoj malkovris, ke biero ankoraŭ bongustas: senteblas denove realaj, ne ŝajnaj diferencoj inter maldekstro kaj dekstro. Eble pro tio britoj denove engaĝiĝos en politiko – aŭ ĉu tiel oni tamen tro optimismas?