Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

HUNGARIO

Apenaŭ venko

Nepre ni aliĝos al la Eŭropa Unio (EU) dum la sekvaj kvar jaroj — supozas hungaraj politikistoj. Ricevos la lando plurajn avantaĝojn, kaj do la reganta partio reelektiĝos por kvarjara mandato. Almenaŭ tion oni aŭdis en la tre laŭta, tre malmilda elekto-kampanjo en Hungario. Sed la balotontojn enuigis la kverelado inter dekstra kaj maldekstra partioj kaj, dum en la lasta balotado la diversaj sondaĵoj ĝuste prognozis la rezulton, ĉi-foje ili maltrafis.

En la unua baloto-rondo oni voĉdonis samtempe por partioj kaj por individuaj kandidatoj. Dum rekorda partopreno (71%) surprize ricevis socialistoj 42% de la voĉoj (= 69 mandatoj); la reganta partio FiDeSz kune kun siaj satelitaj partioj 41% (= 67 mandatoj). La liberaj demokratoj ricevis 5,5% (= 5 mandatoj) kaj la ceteraj partioj fiaskis: la parlamento restas do sen ekstremismaj partioj. Precipe en Budapeŝto la registaro multe perdis pro diversaj prokrastitaj konstru-projektoj.

Inter la du baloto-rondoj FiDeSz komencis spektaklan kampanjon. Aranĝita estis impona kunveno, verŝajne la plej granda en Hungario. Ĉefministro Viktoro Orban bombastis; apogis lin ne nur la germana ekskanceliero Helmut Kohl kaj diversaj eksterlandaj politikistoj sed ankaŭ hungaraj aktoroj, sportistoj kaj scienculoj. Sukcesis la taktiko: En la parado aperis ankaŭ politikistoj hungaraj el la najbaraj landoj. Post du semajnoj dum same tiel granda partopreno la dua rondo decidis pri la ceteraj 131 individuaj lokoj. Foje nur 5 voĉoj estis la diferenco inter la kandidatoj. La spektakla kampanjo portis sukcesojn, la koalicio ricevis 75, la socialistoj 53, la liberaldemokratoj 2, sendependuloj 0 mandatojn.

Fine oni disdonis 70 mandatojn inter la 3 venkintaj partioj. Tio konsistis el tiuj voĉoj, kiuj apogis fiaskajn partiojn, aŭ kandidatojn. FiDeSz ricevis 26 mandatojn. Tio konsistis precipe el tiuj vanaj voĉoj, kie FiDeSz individue ne venkis. Sekve la socialistoj akiris 31 parlamentajn seĝojn, fine al la eta partio aldoniĝis 13 deputitoj. La fina resuma rezulto: FiDeSz 188, socialistoj 178, liberaldemokratoj 20. Ŝajnas, post la longa bolŝevisma periodo la hungaroj en ĉiu 4a jaro elektas novan kabineton. Malnova-nova koalicio formiĝos kun la socialistoj kaj la liberaluloj, la samaj, kiuj jam regis inter 1994 kaj 1998. La ĉefministro estos Peter Medgyessy [medjeŝi], iama ministro pri financoj. Li multe promesis precipe al la pensiuloj kaj al la malriĉuloj.

La situacio estas tute nova. Ĝis tiam la koalicioj ĉiam havis grandan plimulton. Nun la koaliciaj deputitoj devos finsidi senmanke la sesion. Tio estis sekreta deziro de la hungaroj, ĉar ofte malplenaj seĝoj estis videblaj dum la kunsidoj.

Karlo JUHÁSZ