Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Arto

MUZIKO

Movada sprito — monda kritiko

Por ĉiuj 19 ĝuindaj kantoj el la kompakta disko Ni tostu la verdan fortunon de la pola bardo kaj eldonisto Georgo Handzlik la vortojn prizorgis li mem — du en traduko, la ceteraj originale verkitaj. Eĉ pri la muziko respondecas plejparte la bardo, asistata foje de aliaj polaj komponistoj. Malic-miena krokodilo ornamas la eksteron de la KD-kovrilo, kio kreas antaŭsupozojn pri la enhavo. Efektive, movadaj simboloj kaj nocioj ludas centran rolon en la plimulto de la kantoj, kun trakto iom moka, satira, sed samtempe simpatia. Feliĉe, movadaĵoj, bezonantaj klarigon, ricevas koncizajn nekantajn enkondukojn.

Sub la lupeon venas Andreo Cseh (hundo estas besto, // la dimanĉo estas festo, // netuŝebla estas fundamento, // dolĉa estas la mielo, // verda estas nia stelo), Kazimierz Bein (kabeiĝos iam mi ... // eble tamen post kongres’), apartaĵoj de ĝuste tiuj kongresoj, la akademio, Volapuko, la mok-turismo, ktp. La movada devigaĵo Dek boteloj transformiĝas al sinkopa Dek klubanoj, montranta kiel ili malaperas: naskiĝis beb’, restis sep, ... forvojaĝis al kongres’ (6), ... staris belulin’ (5), ... invit’ al stratobar’ (4), ... iu laŭtblasfemis “fi” (3), ... mortis pro enu’ (2), kun sekvo ke facilis elekti klub-prezidanton.

Inter movado kaj politiko situas Egalec’ per lingvo, kiu tezas ke neŭtrala lingvo en si mem ne kuracas pli premajn malegalecojn kiel senhejmecon, malsaton, nepagipovon kaj similajn. Estus troigo pretendi, ke la esperantistaro kredas ke komuna lingvo solvos ĉion, sed veras, ke malsufiĉe ni meditis kaj esploris kiel alfronti la rilatojn inter lingvaj kaj aliaj malegalecoj.

Plej rekte politikaj kaj grandmondaj estas Justaj bomboj, Tropostulo kaj La knaboj de la nigra-blanka foto. Sed la kantoj ne ŝvebas en abstraktaĵoj — oni konas Tiranon, Senegalon, Pekinon, Ĉeĉenion ne el televidaj raportoj, sed el memoroj pri unuopuloj, foje iamaj amikoj kaj kongresanoj.

Iuj kantoj reliefigas lokojn (Finnlando, Bieno en Nordio, Dancu Eŭropo), aliaj eventojn (Titanik’). Lokŝajna estas Ukrainio sed fakte estas kanto pri amo estingita de limoj kaj baroj. Nostalgio rolas forte en pluraj kantoj, de la komenca Ludoviko, tra Knaboj de tiu kongreso, ĝis la disknomdona Ni tostu la verdan fortunon kaj la lasta kaj surprizfina Ĝis revido.

La ĉefinstrumento estas akustika gitaro, foje kun aldono de violono, foje piano, foje ŝajne sintezilo, kiu donas bonvenan varion. La registrado kaj muzikado estas profesinivelaj. Neniam la muziko superregas — feliĉe la tekstoj, indaj je proksima aŭskultado, restas ĉiam facile kapteblaj.

Stefan MACGILL

Georgo Handzlik: Ni tostu la verdan fortunon. Eld. KLEKS, Bielsko-Biała, Pollando, 2001. Kompakta disko, 52 min.