Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Interfratiĝo

Aliflanke, mi renkontis lastatempe amikon, kiun delonge mi ne vidas. Ju pli ni interparolis, des pli mi konvinkiĝis, ke li iĝis ŝovinisto, legante propagandajn presaĵojn de rusaj ŝovinistoj, kiujn ili senpage propagas. Finfine li deklaris, ke interfratiĝo de popoloj estas malbona ideo. Preskaŭ samtempe sur la urboplaco mi trafis mitingon de loka filio de “Rusa movado de Krimeo”, kies gvidanto malkaŝe diris, ke “pri ĉiu malbono kulpas judaĉoj”.

En multnacia Krimeo pace kunvivas 13 popoloj kaj multaj etnaj grupoj. Sed ne ĉiujn kontentigas la interpopola paco en la duoninsulo. Iuj strebas rompi la stabilecon kaj dividi homojn laŭ principo “sia/fremda”. Por ili estas uzeblaj ajnaj rimedoj. Taŭgas superstiĉoj, kiujn uzis en Rusio la plej reakciaj fortoj, organizintaj pogromojn. Taŭgas mitoj, kiujn uzis faŝistoj dum la milito. Tipa ekzemplo estas artikolo en la ĵurnalo Rusa Krimeo, la revuo de “Rusa movado de Krimeo”.

Jen ero el artikolo “Pri la doloriĝo” (oktobro 2001): “Post renverso de la caro la regnon en Rusio malice uzurpis judoj – judaĉa jugo! Ili forprenis ĉiujn valoraĵojn de Rusio. Nuntempe ĉiuj fortoj de la internacia cionismo servas por neniigi Rusion. Cionistoj, havante multjarcentan sperton trompi popolojn, penetris ĉiujn sociajn, ŝtatajn kaj partiajn strukturojn kaj amasinformilojn. Cionismo estas juda faŝismo. La juda nacio nenion, krom malbono, sango kaj malĝojo, alportis al homoj”.

Humanisma kulturo

Interese estas kompari ĉi tiun artikolon kun alia el Voĉo de Krimeo, la revuo de krimea gvidantaro kaj germana komandantaro aperinta en junio 1942: “Propagandi ateismon al la rusa popolo kaj tiamaniere disdividi ĝin, malfortigi, demoralizi, transformi ĝin el monolita koloso al polvo – ĉu ne tio estas la plej supera servo al Israelo? Provo de judoj forleki kristanan ideon, detrui la tutan humanisman kulturon, kiu elkreskis surgrunde de kristanismo, neniigi plene unu el la plej religiaj popoloj de Eŭropo, la rusan, ne sukcesis”.

Laŭforme, laŭenhave, la artikoloj samsencas. Ambaŭ celas bruligi rasan kaj nacian malamon, krei “porpekan kapron”, kiu respondecu ĉiujn plagojn. Tamen la unua supre citata artikolo ne estas la sola. En ĉi-jara februara numero de la ĵurnalo Voĉo de ortodokseco aperas citaĵoj el tiel nomataj “Protokoloj de cionaj saĝuloj”. Estas pruvite, ke tiu ĉi falsaĵo estis kreita komence de la 20a jarcento laŭ iniciato de la cara sekreta polico.

La “Rusa movado de Krimeo” nutras sin per ideoj de ruslandaj ŝovinistoj, kiuj estas en plimulto nek en Krimeo nek en Rusio. Espereble la ŝovinisma veneno ricevos ĝustan pritakson kaj en Krimeo kaj en eksterlando. La plej brilaj reprezentantoj de granda rusa kulturo – Puŝkin kaj Gogolj, Lermontov kaj Dostojevskij, Levitan kaj Ajvazovskij, Dunajevskij kaj Dovĵenko kaj multaj aliaj – ne estis rusoj laŭ nacieco, sed grandaj portantoj de multnacia rusa kulturo.