Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Arto

KATALUNIO

2002 — Internacia Jaro de Antoni Gaudí

En 2002 Katalunio kaj la tuta mondo dediĉas la jaron al la memoro de Antoni Gaudí i Cornet — unu el plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj. Gaudí estas figuro universala, plej renoma en la kataluna arkitektura arto pro sia kapablo sintezi tradiciojn de la lando kaj pro la originaleco kaj aŭdaco de la teknikaj solvoj, kiujn li integras en brilegajn ornamaĵojn. Pro lia prestiĝo, konstante kreskanta dum jaroj, lia verkaro, ĝis antaŭ nelonge malbone konata, estas nuntempe universale agnoskata.

Naskita en Reus, li diplomitiĝis en 1878 en Barcelono, kie li komencis sian artan agadon en ideala momento por sia personeco: meze de la kultura kaj politika Renaixença (renaskiĝo), en la momento de ekonomia prospero kaj kreskado de urboj. Li ricevis helpon de tiutempaj riĉuloj, kiuj volis sekvi la kulturajn eŭropajn tendencojn kaj stilojn de tiu tempo. Lin multe influis la teorioj de E. Viollet-le-Duc*, J. Ruskin* kaj la pensmaniero de la secesia generacio, kunigita ĉirkaŭ la Universala Ekspozicio en 1888. Tro frue, tamen, li forlasis la historiajn stilojn, regantajn en la eklektikismo de la 19a jarcento, kaj formulis personan estetikon, kiu faras lian stilon perfekte identigebla, sed samtempe estas ege malfacile klasifikebla en iu konkreta tendenco.

Grava biografia mejloŝtono estas liaj rilatoj kun la industria familio Güell [gŭej], kiu mendis de li sufiĉe multajn verkojn. Ĉi tiuj verkoj kreskigis lian famon en la barcelona regiono. Li, ekde tre juna aĝo, partoprenis en la konstruado de la baziliko Sagrada Família (sankta familio), kio profundigis lian religian senton, kaj la ekskluzivan sindediĉon al la problemaro, devenanta de la realigado de sia originala arkitekturo.

Aliaj verkoj, sufiĉe konataj kaj esplorataj, estas La klostro de la terezaninoj, la Vilao Bellesguard [bejesgŭár], la Domo Batlló [bajjó], Palaco Güell, La Pedrera (la ŝtonminejo) (ĉiuj en Barcelono), la konstruaĵoj, faritaj en la nord-hispanaj urboj Comillas, Astorga kaj Leono, la interna reformado de la katedralo de Majorko kaj multaj aliaj.

Lia grandega kompetenteco kiel arkitekto de internoj permesis al li projektadi, en daŭra kunlaboro kun elstaraj metiistoj de la epoko, ĉiujn erojn, kiuj konsistigas la arkitektan spacon — fero, mebloj, vitraloj, skulptaj elementoj, mozaikoj, ceramiko, ktp, komencante ĉe organika koncepto de la tuta aranĝado, kaj de la integriĝo de ĉi tiuj elementoj en sian strukturon.

La arkitekto, admirata kaj pridiskutata pro la aŭdaco kaj originaleco de liaj kuraĝaj ideoj jam en sia tempo, post periodo de relativa forgeso kaj neglekto, nuntempe ĝuas popolan admiron, kaj en la tuta mondo lia aŭtoritato vere plifortiĝis en diversaj rondoj, ne nur fakaj; do ne vane 2002 estis proklamita kiel la “internacia jaro de Gaudí”. Pro siaj religiemo, modesta vivo kaj homaranismaj sentoj Antoni Gaudí nuntempe estas en la proceso de beatigo ĉe Vatikano.

Por pliaj informoj oni povas viziti, inter multaj aliaj, la paĝaron www.gaudi2002.bcn.es.

Augusto CASQUERO

* 1. Eugène Viollet-le-Duc [eĵén vjolé le dik] (1814-1879), franca arkitekto, historiisto kaj teoriisto de arkitekturo, restaŭrinto de gotikaj katedraloj kaj palacoj.
* 2. John Ruskin (1819-1900), angla verkisto, teoriisto de arto, ideologo de la antaŭrafaela epoko. Strebis revivigi la mezepokajn kreajn metiojn.