Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Arto

DISKOJ

Franca kantisto Morice Benin en Esperanto

Kiom multe ŝanĝiĝis la muzika mondo dum la lastaj jardekoj! Gramofondiskojn kaj bobenojn magnetofonajn anstataŭis kasedoj magnetofonaj kaj tiujn siavice kompaktaj diskoj, komputildiskoj.

Mi memoras la tempon (mezon de la 70aj jaroj), kiam aperis granda gramonfondisko el Usono, eldonita de la firmao “Esperanto”! Sur unu el ĝiaj flankoj estis kantoj en Esperanto kun gitara akompano, inter kiuj, mi memoras, Esperanto estas la lingvo por ni, Ĉiu, ĉiu.... Ni estis ĝojaj tiam almenaŭ pro la fakto, ke jen estas vera disko en Esperanto, tiom pli el Usono. La firmao “Esperanto”, kiel mi poste eksciis, baldaŭ bankrotis kaj oni ĝin vendis.

Malmultaj scias, ke fama ĵaza firmao ESP (prononcu I-ES-PI) iam nomiĝis “Esperanto”. Kiom da Esperanto-kasedoj kaj diskoj aperis post tiam!

Kaj jen vica kompakta disko de la fama franca kanzonisto Morice Benin, kiu ne posedas la lingvon, sed sentas sin nia samideano. Ankaŭ mi sentas lin tia. Jen kiel li turnas sin al esperantistoj:

“Revi, ke mi povas esti aŭdata de bela aro da utopiistoj tra la vasta mondo, kortuŝas min plej profunde...”

“Kvalito prefere al kvanto”, tiel li pritaksas la nunan staton kaj ideologion de Esperanto-movado kaj, demandante, mem respondas:

Ĝi restas minoritatega?

Tamen ĝin oni praktikas kvazaŭ ĉie sur la planedo,

Ĝi estas malnova rezistema ideo?

Tamen ĝi estas freŝa kiel la unua konvinko.

Kaj la unua kanto La landoj ekzistas ne, kie li nomas sin mondcivitano, montras, kiel proksima spirite estas por li “la interna ideo”.

Bela voĉo, bela muzika akompano, bona esperanta prononco (pli bona ol tiu de iuj niaj konataj bardoj) sed ... stranga vortordo kiel “ne” post la verbo. Ankaŭ en aliaj kantoj estas nefacile percepteblaj frazoj. Oni povas kontraŭdiri, ke ankaŭ en la franca originalo la teksto estas ne simpla. Tamen, mi ne komprenas, kial la frazo Les pays n’existent pas estas tradukita kiel “Ne, tiu land’ ekzistas ne”, se poste sekvas “tiu de l’ patrina tenero”. La kanto temas pri tio, ke lia lando ne estas tiu de la patrina tenero. Do kial ne simple kaj kompreneble: “Ne, tiu land’ ja estas ne – Tiu de l’ patrina tener’”.

Kiam mi ĉeestis la UK-on en Prago kun mia amiko, fama ukrainia bardo, ni rimarkis, ke plej multe liaj kantoj kortuŝis francojn kaj polojn. Bardajn kantojn oni nomas “muzika poezio”, ĉar teksto en ili pli gravas ol muziko. Ankaŭ en la kantoj de Morice Benin tekstoj gravas pleje. Tiom pli traduki tiajn kantojn necesas tre zorge, por ke, ekzemple, mi, kiu okupiĝas pri esperantaj kantoj ĉirkaŭ 40 jarojn, ne rompu al mi la kapon por kompreni, pri kio temas.

Tial esperantistojn ne spertajn, kiuj ne nur aŭskultos, sed ankaŭ legos tekstojn de la kantoj, mi kompatas. Sed spertaj samideanoj, eble, pensos: kiel komplikiĝas la lingvo, kaj ne nur pro neologismoj ... Jen kio turmentas min, tiom pli, ĉar naciaj lingvoj male – simpliĝas.

Tamen, feliĉe, Morice Benin povas esti aŭskultata simple kiel bonega kantisto. Ni ja aŭskultas kun plezuro kantadon en tute ne konataj al ni lingvoj, se ĝi estas bela. En Francio Morice Benin estas tiom konata, ke mem la fakto, ke li ekkantis esperante, estas propagando de nia lingvo tie. Ankaŭ alilandaj esperantistoj povas kuraĝe aŭdigi la diskon al neesperantistoj – ĝi estas bonega propagandilo.

Jen estas mia sincera opinio. Sed ni recenzas duope. La dua estas pli juna, pli pretenda kaj, mi diru, pli edukita muzike. Jen estas lia opinio.

La kantaro apartenas al tiu speco de la kant-arto, kie la senco de la vortoj estas pli grava ol la muziko. En la albumo, ŝajnas, tiu supereco de la tekstosignifo estas eĉ postulata. La muziko ĉie estas simplaspeca, orelkaresa kaj malstreĉa. La melodioj ne estas tre melodiecaj, ofte ili estas recitativaj kaj pro tio – malfacile rekanteblaj. La muzikaranĝoj estas entute altkvalitaj, sed kelkaj kantoj, tamen, sonas iom “vakue”, kaj “sintezileco” de la sonkoloroj kelkie eĉ tro okulfrapas.

La vortoj estas pensigaj kaj ne tuj percepteblaj. Necesas longe mediti pri ĉiu linio antaŭ ol malfermiĝas iuj sencaj fadenoj, poiomete kunplektiĝantaj en vere belajn kaj sencoriĉajn versaĵojn. La aŭtoro meditas pri la vivo, pasinteco, estonteco, tuŝas eĉ certajn sociajn problemojn, ne ĉesante, tamen, resti belvorta kaj iom mistera.

La lingvaĵo de la albumo ne estas modela, unue – pro sufiĉa komplikeco de la stilo, due – pro ne multaj, sed tamen ekzistantaj, se eĉ ne eraroj, do veraj malklaraĵoj gramatikaj (ofte perdiĝas akuzativo de direkto, tro libere oni traktas ankaŭ la vortordon). La lingvaĵo estas moderna, kun multaj neologismoj kaj licencoj. La versoj preskaŭ ĉie estas senrimaj, ankaŭ la ritmo estas sufiĉe libera, pro kio ofte ŝanĝiĝas loko de la akcento. Estas, tamen, menciinde, ke la prononco estas preskaŭ modela, kaj pro trankvileco de la tuta kantaro la vortoj estas preskaŭ ĉie tuj kompreneblaj.

Se provi pritaksi la albumon entute, oni povas konkludi, ke ĝi estas muzikaĵo ne por ĉiuj, sed por ŝatantoj de nome tiu speco de muziko – simpla, diafana, malstreĉa kaj estanta nur fono por la vortoj. Oni ne atendu de la albumo melodiecon, diversecon (la kanto Kion umas ni sur ter’?, iom okulfrapa pro tute nealbumaj ritmo kaj stilo, estas nur escepto, konfirmanta la ĝeneralan regulon) kaj tiom pli – amuzecon. Ĝi estas destinita ne por melomanoj, sed por pensemuloj kaj por tiuj ĝi povas esti vera frandaĵo.

Jefim ZAJDMAN

Pavel MOĴAJEV

Morice Benin: In-Spir. Kompakta disko. 15 kantoj, 50 min., trad. el la franca. Eld. Vinilkosmo, Donneville (Francio), 2001.