Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Plezuro diluita de mislingvaĵoj

Ĉi tiu libro enhavas dudek rakontojn/novelojn, el kiuj pluraj estas elstaraj, interalie la komika novelo Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo kaj la tujsekva novelo Kiel mi eniris parnason. Kelkaj el ili estas ankaŭ trafe socikritikcelaj, ekzemple, Kistehjo (trompiĝo per nigramerkata aĉeto), Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj (burokratismo sovaĝiĝinta), kaj La telefono (burokrata malkompetento, kiam temas pri telefonriparoj). Ensume, rilate al sia literatura kvalito, rakontaro sukcesa, leĝera, sed kelkfoje pensiga, distra, neniam teda, salutinda.

Ankaŭ la desegnaĵoj, ilustrantaj la rakontojn, amuzas kaj plibeligas la libron.

Mi volegus diri samon pri la stilo kaj lingvaĵo, sed, bedaŭrinde, tion mi ne povas. La stilo estas plena de naciismoj, kaj ne malofte ĝi estas tro tordita por ebligi facilan komprenon. Vort- kaj kelkfoje gramatik-misuzaĵoj ankaŭ ne maloftas. Kune, ĉi tiuj karakterizaĵoj malpliigas la plezuron de legado.

Kelkaj specifaĵoj:

Ofta misuzado de “la”. Mi scias, ke ofte slavoj ne scias ĝuste uzadi la artikolon. Sed pli bone estus, se ili sekvus la konsilon de Zamenhof, prefere ĝin ne uzi, ol ĝin misuzi.

“Al” estas ofte misuzata, kaj kelkfoje tio cerbumigas. Ekzemple, “Mi elpuŝis la pistoleton al Venĉjo el la mano kaj kaptis ĝin en la aero”, “li uzis la okazon kaj eltrinkis al la patro duonon de botelo kun sorpa likvoro”, “mi denove malfermis la skatolegon, rememorante al mi la pasintecon”.

Ankaŭ kelkaj aliaj lingvoĝenaĵoj elstaras: “Tio ne estos senpage”, “societo” ĉiam anstataŭ “socio”, “inter la pordo staris sekretariino”, “babilaĉis la najbarino inter la pordo”, “tiel daŭrigis la interkonsiliĝo” (efektive, plurfoja necerteco pri la netransitiveco de la verbo “daŭri”), “fikse rigardas araneon de senmorteco” (signifo?), “mi rememoriĝis pri kavalireco”, ĉiam uziĝas “plua” anstataŭ “plia”.

Do mi nur iom mezvarme rekomendas ĉi tiun verkon, avertante la legonton, ke la legado ne estos ĉiam glata.

Donald BROADRIBB

Vladimír Váňa: Rakontoj ne nur ŝercaj. Ilustrita de Pavel Rak. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice (Prago), 2002. 128 paĝoj, gluitaj. ISBN 80-85853-54-X